Novaĵoj
Ekkonu la revuon MONATO per libera elŝuto
Kategorio: Movado; Dato: 2013-01-25 09:35:06
MONATO estas unu el la plej prestiĝaj Esperanto-magazinoj, kiu aperigas artikolojn en multaj temoj en Esperanto, sed ne skribas pri Esperanto.Legante la revuon MONATO oni povas praktiki la lingvon, riĉigi la vortostokon lernante pri aktualaj aferoj. Tial ni konsilas uzi tiun magazinon dum la instruado de Esperanto aŭ proponas ĝin al memlernantoj por ke ili okupiĝu regule pri la lingvo.
La februara numero de MONATO nun estas elŝutebla senpage.
- la pdf-versio (por tablo- kaj teko-komputiloj ) estas havebla ĉe...
IPR-numeroj elŝuteblas en GAZETEJO.ORG
Kategorio: Movado; Dato: 2013-01-13 18:08:55
Ekde nun ĉiu numero de IPR aperinta inter la jaroj 2005 kaj 2011 legeblas en gazetejo.org.
Komence de tiu periodo la numeroj ne havas kovrilpaĝojn. Ili estas skanotaj kaj aldonotaj.
Vizitu: http://gazetejo.org/eo/ipr
Pli kompletan kolektaĵon vi trovos ĉe: http://ilei.info/ipr/malnovaj_numeroj.htm
Informis: Jozefo Németh, redaktoro de IPR ...
Ni salutas la 75-jaran Nicola Minnaja
Kategorio: Movado; Dato: 2013-01-09 00:13:57
Nia redakcio kore salutas okaze de lia 75-a naskiĝdatreveno sinjoron Nicola Minnaja , italan fizikiston, denaskan kaj elstaran esperantiston, kiu estas ne nur membro de nia paĝaro, sed jam plurfoje kaj diversmaniere riĉigis nian materialon, donis helpon persone al la redaktoro.
Por ke vi ekkonu aŭ rememoru pri Nicola kaj lia familio, ni invitas vin revidi la trieran filmon, faritan de Katalin Kováts, en kiu Nicola Minnaja - foliumante la familian gastlibron, arkivon de plurjardeka Esperanto-vivo - rakontas...
Tago de Esperanto-libro en Gdańsk (Pollando)
Kategorio: Movado; Dato: 2013-01-07 21:52:44
La 12-an de decembro 2012 - tri tagojn antaŭ la Zamenhofa tago - en Vojevodia Pedagogia Biblioteko en Gdańsk (Pollando) okazis solenaĵo Tago de Esperanto-libro.
La programon en Esperanto preparis Małgorzata Zięba-Szmaglińska kun siaj gelernantoj, 11-jaraj infanoj (5-klasanoj), kiuj fervore lernas kantojn en diversaj lingvoj. La temo estis „Kristnasko en la fabeloj de Hans Christian Andersen”. Ili prezentis la vivon (precipe la infanaĝon kaj la studjarojn) de la fama dana verkisto kaj liajn du fabelojn „Abio” kaj „Knabineto kun alumetoj” en la traduko de Ludoviko Zamenhof. Dum la prezentado la infanoj kantis kvar kristnaskajn kantojn...
Raporto de Monique Arnaud pri la volontulado en Mazara del Vallo
Kategorio: Movado; Dato: 2013-01-06 12:02:18
Monique Arnaud , franca esperantistino, profesia instruistino pri la angla lingvo, danke al finance subteno de Eŭropa Unio fine de la jaro 2012 volontulis ĉe la Cnetro por Esperanto kaj Interkulturo (CEI), en la sicilia urbo Mazara del Vallo. Dum sia 6-semajna restado en la urbo ŝi instruis Esperanton ĉiusemajne en 7 klasoj kaj prezentis la lingvon al dekoj da homoj en la urbo dum 6 semajnoj.
Jen ŝia mallonga raporto pri la spertoj, verkita por edukado.net.
"Mi...