Novaĵoj

Ses feliĉuloj en la ludo RISKO

Kategorio: Edukado; Dato: 2014-09-01 16:04:47

          Ni informas vin, ke fine de la 17a ludmonato, aŭgusto 2014 RISKO havas tri venkintojn kaj tri premiotojn.  La venkintoj estas Ivan Bujdoso ,  Eŭgeno Liĉaŭka  kaj Nicole Else . Ĉar ĉiu el ili estis premiita en la lastaj 12 monatoj, laŭ la regularo iliaj donacoj transiras al...

Legi pli...

Novaĵoj pri la KER-ekzamenoj

Kategorio: Edukado; Dato: 2014-08-05 17:08:01

Dum la 99a Universala Kongreso en Argentino al la KER-ekzamenoj aliĝis 31 personoj, fine ekzameniĝis 28 kandidatoj el 18 landoj.   La plej multaj, 6 personoj, el Brazilo , po 3 el Argentino kaj Meksiko, po 2 el Koreio, Nikaragvo kaj Rusio, kaj po unu el Belgio, Ĉilio, Demokratia Respubliko de Kongo, Dominika Respubliko, Hungario, Japanio, Kostariko, Kubo, Nepalo, Norvegio, Usono kaj Venezuelo. La plej multaj, 18 kandidatoj, trapasis la ekzamenon je C1-nivelo , inter ili 11 la kompleksan kaj...

Legi pli...

RISKO-gajnintoj: Anna Löwenstein kaj Valentin Melnikov

Kategorio: Edukado; Dato: 2014-08-01 00:43:20

          Ni informas vin, ke fine de la 16a ludmonato de RISKO ni havas du venkintojn. Anna Löwenstein el Italio estas regula ludantino, sed nur nun estas la unua fojo, ke ŝin favoris ankaŭ la bonŝanco kaj ŝi finis la ludon je la unua loko. Akompanas ŝin tie Valentin Melnikov el Rusio. Korajn gratulojn al ili ambaŭ. Anna, kompreneble, libere povas elekti el niaj monataj donacoj, sed ankaŭ Valentin meritas...

Legi pli...

Raporto el Bonaero pri la 99a UK

Kategorio: Edukado; Dato: 2014-07-31 16:28:37

En tiu ĉi semajno disvolviĝas la 99a Universala Kongreso de Esperanto en Argentino. Edukado.net ankaŭ ĉi-jare aktive partoprenas la kongresajn aranĝojn, kontribuante al pluraj el ties riĉaj programoj. Katalin Kovats kaj Sylvain Lelarge – kiel jam de dek jaroj – gvidas paroligajn kursojn, kiuj ĉi-jare estas frekventataj de pli ol 100 kongresanoj. Sylvain prezentas tage dufoje unuhoran programon kun lingvaj aktivaĵoj por kongresanoj. Katalin decidis gvidi kurson por komencantoj, konsistantan el 8 sinsekvaj lecionoj. La plej diligentaj kursanoj fine ricevos atestilon. Tiu ŝanĝo montriĝis bona decido, ekestis firma kaj fidela grupo de ĉ. 30-35...

Legi pli...

KER-sesio en la sukcesa SES

Kategorio: Edukado; Dato: 2014-07-21 18:46:42

La 17an kaj 18an de julio 2014 okazis KER-ekzamensesio en la slovaka urbo Nitra. La sesio estis aranĝita dum la tradicia programo Somera Esperanto-Studado, kiun ĉi-jare partoprenis preskaŭ 250 personoj. Kvankam multaj el ili jam trapasis ekzamenon en aliaj okazoj, tamen varbiĝis denove 10 personoj, kiuj submetiĝis al taksado. El la dek kandidatoj kvar  estis el Slovakio, du el Germanio kaj po unu el Ĉeĥio, Francio, Islando kaj Pollando. Ses kuraĝuloj ekzameniĝis je C1-nivelo kaj po du je B1 kaj B2. Krom unu B2-kandidato, ĉiu elektis ekzameniĝi en la kompleksa sistemo, do, kaj skribe kaj parole....

Legi pli...

1 ... 52 53 54 55 56 57 58 59 ... 99

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati kaj ESF.