Novaĵoj
Ĉinio: paralelaj ILEI-seminario kaj Esperanto-kursaro
Kategorio: Movado; Dato: 2011-08-08 23:20:12
La 8an de aŭgusto 2011 malfermiĝis la 2-a somera E-kursaro de ILEI-CN en la urbo Tianjin, Chinio. Partoprenis 16 instruistoj kaj 20 gestudentoj el diversaj lokoj, inkluzive de Koreio.
S-ro LI Shijun (Esperante: Laŭlum), membro de Akademio de Esperanto, komencis la 1-an lecionon, poste S-ro LIU Baoguo kaj S-rino Natura el Koreio gvidis la kurson.
La kurso daŭros ĝis la 15-a de aŭgusto, samkiel la la 1-a ILEI-seminario en Orienta Azio, okzanta paralele kaj samloke.
Raportis Arko, Sekciestro de ILEI-CN
Jam pli ol 500 ekzamenitoj
Kategorio: Movado; Dato: 2011-07-31 15:51:22
Dum la 22a sesio de la KER-ekzamenoj, okazigita dum UK en Kopenhago partoprenis 47 kandidatoj el 22 landoj: Aŭstralio, Belgio, Brazilo(5), Bulgario, Danio (6) , Hispanio, Finnlando, Francio (11) , Germanio (3), Grekio, Hungario, Kubo, Litovio, Makedonio, Meksiko (2), Nederlando, Norvegio, Portugalio, Rusio, Sud-Koreio, Svedio (4) kaj Svislando. ( Statistiko )
Per tiu nombro de ekzameniĝintoj ni atingis la magian ciferon 500, pro tio la organizantoj lotumante elektis dum la Internacia Vespero la bonŝancan ekzameniĝinton kiu rericevos sian ekzamenkotizon. La gajninto estas Didier...
PRIORITATOJ POR LA EDUKADO
Kategorio: Movado; Dato: 2011-07-25 22:02:04
Subkomitato pri Edukado - raporto el Kopenhago
Gazetara komuniko por Vikinga Voco, la hejmpaĝo de ILEI kaj aliaj revuoj.
La subkomitato de UEA pri edukado kunvenis en la 25a de julio, 2011 en salono Noll, kun 14 partoprenantoj, el kiuj 7 komitatanoj de UEA.
La kunsido konstatis la urĝon trovi pliajn kursanojn por la tri-jara postdiploma kursaro pri interlingvistiko en UAM , Poznano, kies aliĝlimo estas la 16a de aŭgusto 2011.
Pri instruista trejnado la kunsido proponas komunan apogon...
Dua komuniko de la ILEI Konferenco
Kategorio: Movado; Dato: 2011-07-20 13:50:47
Kunsida denso, vespera etoso
Jam la suno ekbrilas sur la tria tago de la 44a ILEI-konferenco en la Universitato de Kopenhago. Post la enkonduka prelego pri la konferenca temo pri lingvaj rajtoj en eduka kaj scienca agado, serio da pliaj sesioj sekvis diversajn fadenojn de la temo: lingvaj kaj kulturaj aspektoj de translimaj kontaktoj, teknologio je la servo de lingvo-instruado, interkulturaj lingvaj ludoj kaj metodikaj demandoj. Pliaj eroj de la faka programo temis pri ekzamenoj, subvenciserĉado kaj apogataj projektoj, E-kursoj en la Korea Respubliko, Ĉinio kiel fekunda kampo por Esperanto, la dana eksprese,...
44-A ILEI-KONFERENCO KOMENCIĜIS
Kategorio: Movado; Dato: 2011-07-18 12:26:25
"Lingva politiko kaj lingvaj rajtoj en edukado kaj scienca komunikado" -- jen la kadra temo de la 44-a Konferenco de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj okazanta en la Universitato de Kopenhago. En la inaŭguro la 18-an de julio enkondukis la temon la vicprezidanto de ILEI, Duncan Charters, kiu komence skizis la historion de aranĝoj en kiuj esperantistoj kaj ne-esperantistoj kunlaboris tra lastaj jaroj por esplori diskriminaciajn praktikojn en transnaciaj kontaktoj. Al tiu vico aldoniĝos simpozio dum la du lastaj konferencaj tagoj, organizita de ILEI, kunlabore kun Centro de Esploro kaj Dokumentado pri la Mondaj Lingvaj Problemoj...


