Novaĵoj
Esperanto en la 4a ALTE-konferenco en Krakovo
Kategorio: Movado; Dato: 2011-06-30 00:26:14
En la 4a internacia ALTE konferenco, okazonta inter la 7a kaj 9a de julio en Krakovo, Pollando, UEA kaj la KER-ekzamenoj estos reprezentataj de Ilona Koutny kaj Renato Corsetti.
La programo de la konferenco estas elŝutebla el la ALTE-paĝaro. En ĝia 37a paĝo legeblas la mallonga prezento de UEA.
http://www.alte.org/2011/documents/alte-krakow-2011-programme.pdf
En la konferenco la agadon kaj rezultojn de UEA ni prezentas per anglalingva panelafiŝo, kiu ĵus pretiĝis.
La panelojn aparte vi povas vidi ĉi...
Informo de la Studenta E-Rondo de Jagelona Universitato
Kategorio: Movado; Dato: 2011-06-25 19:44:50
Tute senpagaj, allogaj eksterlandaj restadoj, kaj eĉ eblo gajni monon, estas bonaj MOTIVOJ por lerni E-on. Jen - nun sola al ni konata - tia eblo.
La FOTO-EKSPOZICION pri la laborbrigado de esperantistoj en la konata granda muzikfestivalo de Roskilde, Danlando, troviĝantan en nia universitato, ni nun transportis ankaŭ en la reton. Videblas en ĝi faritaj de ni fotoj de kelkaj mondkonataj kaj ŝatataj muzikgrupoj, de ni laborantaj ktp.
Ĝi estas reproduktita en 5 paĝoj de la retpaĝaro de nia E-rondo, en la retejo http://www.esperanto-reto.org.Jen la enirpaĝo de la ekspozicio....
Raporto de la ILEI-estraro pri 2010
Kategorio: Movado; Dato: 2011-06-23 21:00:23
Prapare al la kongreso kaj estrarkunsido de la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj la estaro aperigis kaj rete cirkuligas sian jarraporton por ebligi pli bonan prepariĝon de la komitatanoj al la kunsidoj en Danio.
La raproto elŝuteblas ankaŭ en nia DOSIERUJO :
Al ĉiuj instruistoj estas interese legi la raporton, konatiĝi kun la agado de la ligo, eventuale membriĝi, se vi ankoraŭ ne estas membroj de ILEI.
En la filmejo de nia klerigejo vi povas...
Varsovio: Studenta Parlamento pri la KER-diplomoj
Kategorio: Movado; Dato: 2011-06-23 19:24:17
Mesaĝo el Varsiovio:
Kun ĝojo kaj fiero mi informas vin, ke hieraŭ vespere la Studenta Parlamento de la Universitato de Varsovio en voĉdono decidis subteni nian peton al Rektorino de la Universitato pri enskribo de Esperanto al la listo de la lingvoatestiloj aprobataj de la Universitato. Tio estas ĝojiga novaĵo!
Ĉu esperantaj lingvoatestiloj estos konsiderataj en la Universitato de Varsovio?
La Studenta Parlamento de la Universitato de Varsovio en ĝenerala voĉdonado merkrede, la 22-an de junio 2011, akceptis rezolucion...
En Allemans (FR) lanĉiĝis lerneja Esperanto-kurso
Kategorio: Movado; Dato: 2011-06-17 16:09:04
En la elementa lernejo de Allemans (Francio) dekoj da infanoj lernas entuziasme Esperanton.
Gratulojn al la organizantoj!
Kontaktadreso: Pascale Martin (pjcmartin24 (ĉe) orange.fr