Novaĵoj

Informo de la Studenta E-Rondo de Jagelona Universitato

Kategorio: Movado; Dato: 2011-06-25 19:44:50

Tute senpagaj, allogaj eksterlandaj restadoj, kaj eĉ eblo gajni monon, estas bonaj MOTIVOJ por lerni E-on. Jen - nun sola al ni konata - tia eblo. La FOTO-EKSPOZICION pri la laborbrigado de esperantistoj en la konata granda muzikfestivalo de Roskilde, Danlando, troviĝantan en nia universitato, ni nun transportis ankaŭ en la reton. Videblas en ĝi faritaj de ni fotoj de kelkaj mondkonataj kaj ŝatataj muzikgrupoj, de ni laborantaj ktp. Ĝi estas reproduktita en 5 paĝoj de la retpaĝaro de nia E-rondo, en la retejo http://www.esperanto-reto.org.Jen la enirpaĝo de la ekspozicio....

Legi pli...

Raporto de la ILEI-estraro pri 2010

Kategorio: Movado; Dato: 2011-06-23 21:00:23

Prapare al la kongreso kaj estrarkunsido de la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj la estaro aperigis kaj rete cirkuligas sian jarraporton por ebligi pli bonan prepariĝon de la komitatanoj al la kunsidoj en Danio. La raproto elŝuteblas ankaŭ en nia DOSIERUJO : Al ĉiuj instruistoj estas interese legi la raporton, konatiĝi kun la agado de la ligo, eventuale membriĝi, se vi ankoraŭ ne estas membroj de ILEI. En la filmejo de nia klerigejo vi povas...

Legi pli...

Varsovio: Studenta Parlamento pri la KER-diplomoj

Kategorio: Movado; Dato: 2011-06-23 19:24:17

Mesaĝo el Varsiovio: Kun ĝojo kaj fiero mi informas vin, ke hieraŭ vespere la Studenta Parlamento de la Universitato de Varsovio en voĉdono decidis subteni nian peton al Rektorino de la Universitato pri enskribo de Esperanto al la listo de la lingvoatestiloj aprobataj de la Universitato. Tio estas ĝojiga novaĵo! Ĉu esperantaj lingvoatestiloj estos konsiderataj en la Universitato de Varsovio? La Studenta Parlamento de la Universitato de Varsovio en ĝenerala voĉdonado merkrede, la 22-an de junio 2011, akceptis rezolucion...

Legi pli...

En Allemans (FR) lanĉiĝis lerneja Esperanto-kurso

Kategorio: Movado; Dato: 2011-06-17 16:09:04

  En la elementa lernejo de Allemans (Francio) dekoj da infanoj lernas entuziasme Esperanton. Gratulojn al la organizantoj! Kontaktadreso: Pascale Martin (pjcmartin24 (ĉe) orange.fr

Legi pli...

Inter utopio kaj realo: ekspozicio pri Eo kaj Volapuko en Munkeno

Kategorio: Movado; Dato: 2011-06-15 17:01:23

Inter utopio kaj realo: Konstruitaj lingvoj por la tutmondigita mondo Sub ĉi titolo Bavara Ŝtata Biblioteko en junio 2012 aranĝos ekspozicion kaj invitos al simpozio. Ĉi aranĝojn surlokajn kompletigas akompana volumo kaj virtuala ekspozicio sur la ret-paĝoj de Bavara Ŝtata Biblioteko. Per tio ni memorigas pri du jubileoj: En 2012 okazos la 100a dat-reveno de la morto de prelato Johann Martin Schleyer, la aŭtoro de la plan-lingvo Volapük.    La pli sukcesa plan-lingvo Esperanto fariĝos 125-jara: en 1887 aperis la unua lerno-libro de „Internacia Lingvo“ de Lazar Markovič Zamenhof....

Legi pli...

1 ... 57 58 59 60 61 62 63 64 ... 73

Kopirajto © 2001 - 2025 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati kaj ESF.