Novaĵoj

La unua ĉeesta RISKO dum ARKONES

Kategorio: Edukado; Dato: 2013-09-24 01:22:29

La 21an de septembro, en la aranĝo ARKONES (ARtaj KONfrontoj en ESperanto), okazinta en la pola urbo Poznan estis aranĝita la unuan fojon ĉeesta, viva RISKO-ludo. La programon ĉeestis 25-30 personoj el kiuj tre facile kaj rapide elektiĝis la 6 konkurontoj. Unue Katalin Kovats prezentis la ludon; ties historion, statistikojn kaj la regulojn. La surloka ludo okazis ne en la reto sed pere de antaŭe pretigita demandserio, projekciata en formo de PowerPoint prezentaĵo. En la publiko plimultis la jam RISKEMULOJ, rete regule...

Legi pli...

Situacio de Esperanto-instruado en la mondo

Kategorio: Edukado; Dato: 2013-09-14 09:09:52

En la oficiala monda retlisto de Esperanto-Kursoj   la 14an de septembro 2013 estas registritaj  47 movadaj kursoj, 17 lernejaj kursoj kaj  71 kursgvidantoj     1. Movadaj kursoj El tiuj 47 kursoj, 28 okazas en Brazilo , po 5 en Germanio kaj Finnlando, 2 en Francio kaj po 1 en Belgio, Pollando, Nederlando, Japanio, Rusio, Svislando kaj Hungario. ...

Legi pli...

La 26a de septembro - Eŭropa Tago de Lingvoj

Kategorio: Edukado; Dato: 2013-09-06 08:31:08

La 26a de septembro denove estas dediĉita al la lingvoj. En tiu tago mem (aŭ ĉirkaŭ tiu dato) okazas centoj da eventoj dise en Eŭropo (kaj mondo) por celebri la lingvan riĉecon de nia planedo kaj por atentigi pri la graveco de lingvolernado. La eventoj estas diversaj: ludplenaj aktivaĵoj, ekspozicioj, modellecionoj, lingvaj enigmoj, konkursoj ktp. Ili okazas en lernejoj, institucioj, kadre de klubaj aŭ sociaj eventoj. Nia paĝaro - kiel jam de jaroj - deziras instigi la kolegojn kapti la okazon kaj...

Legi pli...

Du gajnintoj en la aŭgusta RISKO-ludo

Kategorio: Edukado; Dato: 2013-09-01 09:07:04

          Ĵus finiĝis la 5a turno de la RISKO-ludo. Nun okazis la unuan fojon ekde la lanĉo en aprilo, ke du personoj staras je la unua pozicio. Aldona interesaĵo estas, ke ambaŭ jam gajnis monatan ludon. Ni kore gratulas Sudstelaron ( James Piton el Brazilo ) kaj Fiskot ...

Legi pli...

Sin komprenos por sin respekti la partoprenantoj de la Itala Kongreso

Kategorio: Edukado; Dato: 2013-08-04 09:23:30

Matene, la 4an de aŭgusto komenciĝis la 80a Itala kongreso. Ĝi okazas en la nord-okcidenta parto de la lando, apud San Remo, en la vilaĝo Kastelaro. La kongresanoj loĝas en bonaj kondiĉoj de la turisma golf-tereno de Kastelaro. La kongreson partoprenas 220 personoj el 34 landoj. Post la partopreno de UK oni povas senti sin kvazaŭ en iu postkongresa aranĝo, ja revideblas plurdekoj da homoj, ĉeestintoj ankaŭ en Islando. La malferman programon ĉeestas kaj la partoprenantojn salutis pluraj reprezentantoj de la gastiganta urbo kaj regiono. Pri la kongreso raportis pluraj naciaj kaj lokaj amaskomunikiloj.  ...

Legi pli...

1 ... 65 66 67 68 69 70 71 72 ... 100

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati kaj ESF.