Novaĵoj

Bilanco post la Dua Tutmonda KER-ekzameno

Kategorio: Edukado; Dato: 2013-06-10 22:55:02

Katalin Kováts, redaktoro de www.edukado.net - simile al la pasinta jaro - denove sukcesis kunlaborigi ĉ. 70 personojn el 16 landoj por okazigi samtempan ekzamensesion tra la tuta mondo. Al la ekzameno aliĝis 250 kandidatoj, el kiuj fine ekzameniĝis 243. Unu polo kaj 6 rusoj ne aperis en la indikita tempo. La kampanjon partoprenis 24 urboj, laŭalfabete: Arras 17 - Avinjono 8 - Berlino 7 - Bonaero 7 - Gento 12 - Helsinko 8 - Kalio 8 - Kuritibo 13 - Chaux-de-Fonds 9 - La Roshe-sur-Yon 13 -...

Legi pli...

Hodiaŭ per skajpaj sesioj komenciĝos la Dua Tutmonda Ekzamensesio

Kategorio: Edukado; Dato: 2013-06-07 09:05:40

Hodiaŭ komenciĝos la serio de la Dua Tutmonda KER-ekzameno.  Je la 14a horo (laŭ amsterdama tempo) Liono, ekde la 17a horo Limoĝo, ambaŭ el Francio konektiĝos kun la ekzamenantoj pere de skajpo kaj la tieaj kandidatoj trapasos la parolan parton de la ekzameno.  La eventoj pluiros morgaŭ, la 8an de junio, kun skribaj sesioj en   25 lokoj de 16 landoj . Samtempe paralele okazos ankaŭ parolaj ekzamenoj en la urboj  Arras (Francio) kaj   Tecamac (Meksiko). En La Chaux-de-Fonds kaj en Tuluzo la parolaj sesioj disvolviĝos la...

Legi pli...

La RISKO-gajninto de majo 2013

Kategorio: Edukado; Dato: 2013-06-01 00:11:08

        Mi kun ĝojo komunikas al vi, ke ĝis nun al la ludo aliĝis entute 378 ludantoj, kaj el ili en majo ludis 217 personoj. La gajninto de la maja RISKO-ludo estas Paweł Fischer-Kotowski . La juna pola esperantisto brile (kaj rapide :-)) ludis, ĉiun tagon de la monato, ne perdinte sian gvidan pozicion. Lin diligente sekvis dekoj...

Legi pli...

Ĵus aliĝis la 250a kandidato al la tutmonda ekzameno

Kategorio: Edukado; Dato: 2013-05-20 14:54:51

 Mi kun ĝojo informas vin ke antaŭ duonhoro alvenis la 250a aliĝo al la Dua Tutmonda Ekzamensesio .  La lastminutaj du belgaj aliĝintoj helpis atingi tiun rondan ciferon. Ilia aliĝo venis en la momento de la presado de la testoj por Belgio, kiuj morgaŭ estos transportitaj al tiea kunlaboranto.  Hodiaŭ, malgraŭ la pentekosta festo, nia kutima presisto eniris sian laborejon por presi la ĉ. 1000 paĝojn da testoj laŭ diversaj koloroj kaj pakaĵoj.  La enkovertigo okazos ĉi-nokte kaj...

Legi pli...

Vigla studtago prepare al la KER-ekzameno en Brazilo

Kategorio: Edukado; Dato: 2013-05-15 12:13:25

La 11an de majo ni okazigis trejnadon pri KER-ekzameno en la Sidejo de PEA kaj 13 homoj vigle lernis Esperanton!  La etoso estis mirinde bela. Mi estis ege kontenta, kiam mi rigardis la bravulojn diskutantajn pri Esperanta gramatiko, pri vortoj, pri esprimoj!  Ni kun ĝojo kaj fiero alfrontas la duan tutmondan ekzamentagon , ĉi-jare kun 13 aliĝintoj. Raportis Ivan Colling, el Kuritibo, Brazilo ...

Legi pli...

1 ... 70 71 72 73 74 75 76 77 ... 101

Kopirajto © 2001 - 2025 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati kaj ESF.