Novaĵoj
Jam 236 personoj aliĝis al la tutmonda ekzameno - restis ankoraŭ du tagoj
Kategorio: Edukado; Dato: 2013-05-14 08:31:23
Morgaŭ estos la lasta tago por aliĝi al la dua tutmonda ekzameno, kies dato estas la 8a de junio.
En 24 lokoj de la mondo oni atendas la kandidatojn. Ĝis nun aliĝis al la sesio 236 personoj.
Ni serĉas kandidaton por Varsovio, por ke ankaŭ tie povu efektiviĝi ekzameno. Eblas aliĝi ankaŭ al la aliaj sesioj ĉe http://edukado.net/ekzamenoj/ker/sesioj
La presigo kaj la alpoŝtigo de la testoj okazos en la sekvaj tagoj.
...
Nova ludmonato kaj la unua gajninto de RISKO
Kategorio: Edukado; Dato: 2013-05-01 18:32:43
Ni informas vin, ke komenciĝis nova ludmonato en nia reta kvizo RISKO .
Ankoraŭ dum 6 horoj eblas ludi dum la unua tago.
Se vi volas scii viajn rezultojn, nescitajn demandojn kun la ĝusta respondo kaj havi memorigan mesaĝon pri la eblo reludi bv. aboni tiun avertomesaĝon en la paĝo de AGORDOJ .
Se vi volas sendi al ni kvizdemandojn, bv skribi al la redaktoro.
La ludon en aprilo, dum ties 18 ludtagoj, partoprenis 290 personoj.
...
Denove provadas ĝeni nin trudmesaĝulino
Kategorio: Edukado; Dato: 2013-04-29 17:36:07
Mi atentigas vin ke al la paĝaro aliĝadas virino (Kate, Baby ktp) kiu - eĉ se skribas en relative bona Esperanto - celas ne prilingvajn kontaktojn, sed evidente temas pri sekso.
Ni jam likvidis ŝian ses diversajn kontojn kaj blokis 2 IP-adresojn, tamen ŝi povas sukcesi en iu momento mesaĝi al vi ene de la interna mesaĝilo. Tio ne malkaŝas al ŝi viajn datumojn, nek la veran retadreson, sed ni tamen petas vin NE RESPONDI al ŝiaj mesaĝoj, ne eniri ajnan korespondadon por ke ŝi baldaŭ perdu la esperon kaj ĉesu aliĝadi al...
HURA! - Ni estas 3000-ope.
Kategorio: Edukado; Dato: 2013-04-26 07:06:31
Mi kun ĝojo informas vin ke ni ĵus (je la 9a horo 50 minutoj laŭ la Universala tempo) ekhavis la 3000-an membron.
Li estas studento, Tobias Rano , el Pollando. Bonvenon, Tobias!
Kiam mi la 6an de aprilo kun 2918 membroj lanĉis la ludon por taksigi al vi tiun momenton mi mem antaŭvidis la daton por junio.
La populareco de la ludo RISKO altigis enorme ne nur la vizitojn de la paĝaro,...
HURA - denove funkcias la paĝaro - eblas ludi
Kategorio: Edukado; Dato: 2013-04-13 20:59:41
Post malfacila posttagmezo, kiam ni ĉiuj riskumi volis, unu el la durdiskoj de E@I plene kraŝis.
La programistoj dum longaj horoj provis ripari la eraron kaj savi kio saveblis.
Espereble ĉe edukado.net okazis neniu damaĝo kaj la samon mi deziras al la aliaj retejoj, kiuj hejmas sur tiu disko.
Do, konsoliĝu. Dum vi pensis ke vi nur ludi ne povas, la redaktoro havis eĉ pli pesimismajn pensojn.
Sekve ni nun kunĝoju ke ni rehavis la retejon.
Dankon al la programistoj,...