Novaĵoj

Vigla studtago prepare al la KER-ekzameno en Brazilo

Kategorio: Edukado; Dato: 2013-05-15 12:13:25

La 11an de majo ni okazigis trejnadon pri KER-ekzameno en la Sidejo de PEA kaj 13 homoj vigle lernis Esperanton!  La etoso estis mirinde bela. Mi estis ege kontenta, kiam mi rigardis la bravulojn diskutantajn pri Esperanta gramatiko, pri vortoj, pri esprimoj!  Ni kun ĝojo kaj fiero alfrontas la duan tutmondan ekzamentagon , ĉi-jare kun 13 aliĝintoj. Raportis Ivan Colling, el Kuritibo, Brazilo ...

Legi pli...

Jam 236 personoj aliĝis al la tutmonda ekzameno - restis ankoraŭ du tagoj

Kategorio: Edukado; Dato: 2013-05-14 08:31:23

Morgaŭ estos la lasta tago por aliĝi al la dua tutmonda ekzameno, kies dato estas la 8a de junio. En 24 lokoj de la mondo oni atendas la kandidatojn. Ĝis nun aliĝis al la sesio 236 personoj.  Ni serĉas kandidaton por Varsovio, por ke ankaŭ tie povu efektiviĝi ekzameno. Eblas aliĝi ankaŭ al la aliaj sesioj ĉe  http://edukado.net/ekzamenoj/ker/sesioj La presigo kaj la alpoŝtigo de la testoj okazos en la sekvaj tagoj. ...

Legi pli...

Nova ludmonato kaj la unua gajninto de RISKO

Kategorio: Edukado; Dato: 2013-05-01 18:32:43

Ni informas vin, ke komenciĝis nova ludmonato en nia reta kvizo RISKO .  Ankoraŭ dum 6 horoj eblas ludi dum la unua tago.  Se vi volas scii viajn rezultojn, nescitajn demandojn kun la ĝusta respondo kaj havi memorigan mesaĝon pri la eblo reludi bv. aboni tiun avertomesaĝon en la paĝo de AGORDOJ .  Se vi volas sendi al ni kvizdemandojn, bv skribi al la redaktoro.  La ludon en aprilo, dum ties 18 ludtagoj, partoprenis 290 personoj.  ...

Legi pli...

Denove provadas ĝeni nin trudmesaĝulino

Kategorio: Edukado; Dato: 2013-04-29 17:36:07

Mi atentigas vin ke al la paĝaro aliĝadas virino (Kate, Baby ktp)  kiu - eĉ se skribas en relative bona Esperanto - celas ne prilingvajn kontaktojn, sed evidente temas pri sekso.  Ni jam likvidis ŝian ses diversajn kontojn kaj blokis 2 IP-adresojn, tamen ŝi povas sukcesi en iu momento mesaĝi al vi ene de la interna mesaĝilo. Tio ne malkaŝas al ŝi viajn datumojn, nek la veran retadreson, sed ni tamen petas vin NE RESPONDI al ŝiaj mesaĝoj, ne eniri ajnan korespondadon por ke ŝi baldaŭ perdu la esperon kaj ĉesu aliĝadi al...

Legi pli...

HURA! - Ni estas 3000-ope.

Kategorio: Edukado; Dato: 2013-04-26 07:06:31

  Mi kun ĝojo informas vin ke ni ĵus (je la 9a horo 50 minutoj laŭ la Universala tempo) ekhavis la 3000-an membron. Li estas studento, Tobias Rano , el Pollando. Bonvenon, Tobias! Kiam mi la 6an de aprilo kun 2918 membroj lanĉis la ludon por taksigi al vi tiun momenton mi mem antaŭvidis la daton por junio.  La populareco de la ludo RISKO altigis enorme ne nur la vizitojn de la paĝaro,...

Legi pli...

1 ... 72 73 74 75 76 77 78 79 ... 103

Kopirajto © 2001 - 2026 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati kaj ESF.