Novaĵoj

Esperanto en monda kongreso de lingvistoj en Macau

Kategorio: Movado; Dato: 2018-11-07 19:37:12

Inter la 30a de oktobro kaj la 2a de novembro 2018 ĉe la Universitato de Macau okazis grava evento de ALTE, la dua konferenco pri  "Taksado de mondaj lingvoj”.
La ekzamenkomisionon de UEA reprezentis Alessandra Madella, juna italino, loĝanta kaj laboranta nuntempe ĉe la Artkolegio de Kunming en Ĉinio. Alessandra kandidatiĝis per prelego pri sia Esperanto-laboro en Kunming kaj ŝia temo estis akceptata de la organizantoj.

La partoprenantaro de la konferenco konsistis el universitataj profesoroj kaj magistriĝantaj kaj doktoriĝantaj gestudentoj, plie el anoj de ŝtataj instancoj pri lingva taksado. Speciale multnombre partoprenis la konferencon mondkonataj fakuloj pri la temo. Duono de ili venis el usonaj universitatoj, sed ankaŭ el Barato, Britujo, Hong Kongo, Kanado kaj Portugalio. Aliaj prelegantoj venis el Koreujo kaj Singaporo. Alessandra estis la sola, kiu instruas en Ĉinio.
La lingvo de la kongreso estis la angla, sed eblis prezenti ankaŭ aliajn lingvojn, tiel Alessandra povis aŭdigi ankaŭ Esperanton, kaj allogi la atenton de pluraj ĉeestantoj. Sekve de tio en la paŭzoj ŝi sukcesis bone informi pri Esperanto, trovis plurajn profesorojn kaj fakulojn, kiuj serioze interesiĝis pri nia lingvo.
En sia prelego inter aliaj ŝi informis pri la vigla Esperanto-agado en Ĉinio, pri la Esperanto versio de la Unesko Kuriero. Ŝi menciis, ke en ĉirkaŭ 20 ĉinaj lernejoj okazas Esperantaj kursoj, de la baz-lernejo Baiyangshujie en Shanxi-provinco — kie ĉiuj infanoj lernas la lingvon— ĝis la 4-jara Esperanta fako, oficiale aprobita fare de la ĉina registaro, en Zaozhuang-a Universitato en Shandong-provinco. La dudek kvin gestudentoj, kiuj studas tie, iĝos plej verŝajne la nova generacio de dungotoj en la Esperanto-sekcioj de la prestiĝaj ŝtataj amaskomunikiloj kiel El Popola Ĉinio kaj Ĉina Radio Internacia.
Alessandra parolis pri la KER-ekzamenoj, kaj pri la kreskanta intereso pri ĝi en la aziaj landoj.
Pretiĝis detala raporto pri la spertoj, kiun Alessandra liveris al ESF, sponsorinto de ŝiaj vojaĝkostoj, kaj al UEA, kiu delegis ŝin.

Ni gratulas nian junan koleginon pro ŝia aktiva laboro en Ĉinio kaj sukcesa reprezento de nia lingvo en tiu prestiĝa konferenco. Sen ŝi ne okazintus ke  Alister Cumming, emerita profesoro de la Universitato de Toronto (CA), kiu multe miris pri la estonta partopreno de la Nacia Filmoficejo de Kanado en la UK de Montrealo salutis ĉiujn partoprenantojn dum la lasta tago de la konferenco per “Bonan matenon!” 

Pli valora saluto povintus esti nur "Ĝis revido en Montrealo" ĉu ne?

Novaĵo de edukado.net baze de la raporto de Alessandra Madella 

La lasta KER-sesio de 2018 kaj datoj por 2019 Al la listo ESF okazigis simpozion pri Esperanto kaj interlingvistiko

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.