Novaĵoj

La lasta KER-sesio de 2018 kaj datoj por 2019

Kategorio: Edukado; Dato: 2018-11-18 22:47:31

Inter la 16a kaj 19a de novembro en la meksika urbo Pueblo de Zaragoza okazis la 14a Meksika Esperanto-Kongreso (14a MEK), kies ĝenerala temo estas: "Interkultura komunikado kaj internacia perado". Kromaj eroj de la 14a MEK estis sciencaj kaj movadaj prelegoj, distraj kaj lingvolernigaj programeroj kaj ĝin partoprenis iom pli ol cent homoj el diversaj provincoj de la lando, tiel kiel homoj el Hispanio, Konga Demokrata Respubliko, Koreio kaj Usono.

Kadre de tiu kongreso la ekzamenkomisiono de UEA kun la loka helpo de Mallely Martinez okazigis la lastan KER-sesion de la jaro 2018.
Al la skriba sesio aliĝis entute 14 personoj, el kiuj 13 aperis por ekzameniĝi. La celitaj niveloj estas B1, B2 kaj C1, kun la partopreno de 6, 6 kaj 1 personoj. Post la sesio la testoj en skanita formo iros al Budapeŝto kaj ĝis la mezo de decembro certe scieblos kiom da kandidatoj sukcesis en Meksiko.
En la lando okazis jam pluraj sesioj, kaj sen tiu nuna ekzameno jam estas 109 diplomitoj en Meksiko. Per tiu nombro de kandidatoj Meksiko estas la 4a lando (post Francio, Brazilo kaj Ruslando), kie estas la plej multe da KER-diplomitoj. Gratulojn al ili. 
------
Ĝis nun en 2018 okazis entute 10 memstaraj ekzamensesioj en Greziljono (FR), Moskvo (RU), Kuritibo (BR), Raleigh (US), Liptovsky Mikulas (SK), Lisbono (PT), San-Marino (SM), Badajoz (ES) kaj Pueblo (MX) kaj kadre de la 7a Tutmonda Ekzamentago estis sesioj en 16 urboj de 10 landoj.

Sen la nunaj meksikaj kandidatoj ĉi-jare el la 268 aliĝintoj jam ĝis nun ni scias ke 212 personoj sukcesis. Tiu nombro estas je 60 pli alta ol estis la sukcesintoj en la unuopaj lastaj 4 jaroj. Vidu detale la statistikan paĝon: 

Se ĉiu sukcesos en Meksiko nun, ni sume havos entute 2229+13 sukcesintojn el 74 landoj. 

La KER-ekzamenojn UEA daŭre okazigos ankaŭ estonte.

La dato de la 8a Tutmonda Ekzamentago estas la 15a de junio.

Interesiĝantoj pri la okazigo de loka ekzameno povas mendi sesion jam nun en la paĝo: Por organizantoj

Estas jam difinitaj du aliaj ekzamentagoj, al kiuj eblas aliĝi aŭ kun kiuj samtempe eblas peti lokan sesion. Tiuj estas 

  • la 7a de aprilo (fikse jam en Moskvo) kaj
  • la 4a de majo (jam fiksita por Greziljono). 

La Ekzamenkomisiono de UEA kore gratulas ĉiujn diplomitojn kaj dankas la kunorganizintojn kaj kunlaborantojn de ĉiuj sesioj en la jaro 2018. 


 
 

 

 

AMU Poznanon per duobligota donaco Al la listo Esperanto en monda kongreso de lingvistoj en Macau

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.