Novaĵoj

Rezultoj kaj venkintoj de RISKO en 2019

Kategorio: Edukado; Dato: 2020-01-07 21:28:24


 

 

 

 

 

 

 

La jaro 2019 estis la 7a ludjaro de RISKO. Pro la reguloj, laŭ kiuj post 1000 ludtagoj oni povas pluludi nur kontraŭ donaco aŭ laboro por edukado.net, kaj post 1400 ludtagoj oni ne plu rajtas ludi, signife malkreskis la nombro de niaj ludantoj. En 2019 sume ludis 760 personoj, venis al la ludo nur 48 novaj riskemuloj kiuj " forkonsumis" entute 22 713-fojojn la demandojn. Fine de la jaro estis entute 41 ripozantoj. 

Statistikaĵojn pri la ludo vi povas vidi ĉi tie: 

Malgraŭ la pasintaj malkreskoj ni daŭre esperas novajn interesiĝantojn kaj ke tiuj, kiuj uzas RISKO-n, bone amuziĝas kaj kleriĝas per la demandoj.

Jen la monataj venkintoj en 2019: 

  • brilanto -  Robert Bogenschneider el Finnlando en januaro, novembro kaj decembro 
  • neoeinstein - Marcus Griep el Usono en februaro 
  • ChrisLewis en Britio en februaro 
  • lawenda - Krystyn Worobie el Pollando en marto 
  • alma_jones - Alma Jones el Britio en aprilo 
  • Jeromo - Jérôme Caré el Francio en majo 
  • philippecousson - Philippe Cousson el Francio en junio kaj septembro 
  • Miĥaelo - Miguel Rocha Bento el Brazilo en julio kaj aŭgusto 
  • arankal - László Aranka el Serbio en oktobro 

 

La tutjara venkinto de 2019 estas Miĥaelo - Miguel Rocha Bento el Brazilo .

Ni kore gratulas la sukcesajn ludintojn kaj petas el inter ili la subajn elekti sian donacon el la listigitaj ebloj sur la donacpaĝo:

 

Sukcesan riskumadon al ĉiuj, 

RISKO-teamo. 

Arda kaj multkolora interlingvistika sesio en la suna Poznano Al la listo KER-ekzamenoj en 2020 kaj 2019

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.