Diplomlaboraĵoj

La klarigon pri la tipoj de la diplomlaboraĵoj bv. legi ĉi tie.

Reveni al la serĉilo | Ĝustigi la serĉparametrojn

Entute trafoj: 340

Titolo  Nomo ↑ Jaro  Lando  Lasta redakto 
181

Esplorado de la redundanco en Esperanto

La informaj karakterizoj de Esperanto principe ne diferenciĝas de la informaj karakterizoj de naturaj lingvoj kaj ĝiaj diferencoj de ajna natura lingvo estas ne pli grandaj ol la diferencoj inter la naturlingvoj. Sekve, Esperanto kun simila sukceso povas efektivigi la komunikan funkcion iel ankaŭ iu ajn natura lingvo.

Esperantologio

KLIMENKO, Sergej1979UZ - Uzbekujo2010-11-09 08:58:55
182

Direkto de la lingva egaleco en la epoko de tutmondiĝo

La aŭtoro komparas la ideojn de la mond-angla kun tiuj de Zamenhof favore al la dua.

Internacia lingvo kaj socipolitiko

KITAGAWA, Hisasi2000JP - Japanujo2021-05-13 21:05:35
183

La kritika trarigardo de la sonsistemo de la lingvo Esperanto

La aŭtoro prezentas la sonsistemon de Esperanto laŭ fonologiaj trajtoj, trarigardas la gixsnunajn esplorojn pri la temo, tuŝas probleomojn de historia evoluo de la sonsistemo en uzo de la parolkomunumo de esperantistoj.

Esperantologio

KISS, László Péter2009HU - Hungarujo2010-11-12 13:11:39
184

Apliko de sintezita parolo en la komputilo instruado de Esperanto.

Temas pri moderna tereno: komputila instruado, ne ofte traktata en Esperanto; apliko de sintezita parolo entute tre malofte aperas. La verkintino plenumis memstaran kaj pioniran laboron. Ŝi ne nur didaktike bone kunmetis materialon por komenca kurso en Esperanto, sed ŝi planis kaj ankaŭ ellaboris ekzercoprogramojn por komputilo Commodore aplikante la parolsintezan sistemon ESPAROL. La instruprogamoj estas esperantlingvaj, do taŭgaj por internacia uzo. El la enkoduka parto vidiĝas , ke ŝi konas la naciajn kaj internaciajn rezultojn ĉi-kampe kaj bone vidas la rolon de komputilo en la instruado. En la realigo de la bonega materialo aperas kelkaj pardoneblaj mallertaĵoj. Aperis raporto pri la praktika elprovo de la materialo en IPR 88/4. (IPR 4/1990)

Informadiko kaj Esperanto

KISFALUDY, Katalin1988HU - Hungarujo2011-09-02 08:03:38
185

Esperanto en la sciencoj

Kvankam la temo-faka aplikado de Esperanto- estas aktuala kaj esplorinda, la verkinto nur citas- ofte laŭvorte, sen fontindiko- la konatajn faktojn (fakajn asociojn, konferencojn, vortarojn). Mankas memstara laboro, komparoj kaj konkludoj.(IPR 4/1990)

Internacia lingvo kaj scienco

KISDERY, Zoltan1990HU - Hungarujo2011-08-28 05:58:33
186

Esperanto - Ĉu kontribuo por la realigo de la Agendo 21?

Diplomiĝo per Esperanto kaj la Agendo 21 Sebastian Kirf (28) el Emden diplomiĝis en Aŭgusto kiel sociallaboristo / socialpedagogiisto per diplomlaboraĵo pri Esperanto kiel kontribuo por la realigo de la Agendo 21. La skriba laboraĵo estis taksita per la plej bona noto 1,0 kaj per ĝi estas montrata, ke futurkapabla evoluo - kiel postulas la Agendo 21 - ne eblas sen Esperanto. Ĝi ofertas do plia bona bazo por argumenti por Esperanto. La Agendo 21 estis publikigita en 1992 en Rio de Ĵanejro kiel unu rezulto de la unua mondkonferenco pri naturmedio kaj evoluo. Ĝi estas agadprogramo por mondvasta futurkapabla evoluo (en la senco de konstanta mondkonkorda evoluo: Kiel ni vivu, por ke niaj bezonoj estas kontentigataj kaj samtempe niaj idoj havos mondon kapablan kontentigi iliajn bezonojn) decidita de 178 ŝtatoj (La nomo Agendo 21 venas de la latina: „Tio, kio farendas“). Per ĝi oni rigardis la tri apogilojn ekonomio, socio kaj naturmedio ne plu aparte, sed kune kun iliaj interrilatoj kaj reciprokaj efikoj. Nuntempe oni ankaŭ pli kaj pli akceptas la kulturon kiel kvara apogilo. Sebastian Kirf montras per sia diplomlaboraĵo, ke la koncepto de la Agendo 21, kiu baziĝas inter alie sur mondvasta solidareco kaj kunlaboro (kompreneble neniu ŝtato povus solvi niajn mondvastajn naturmediajn, ekonomiajn kaj sociajn problemojn sole), postulas planlingvon kiel necesa internacia komunikilo, kaj ke Esperanto nuntempe estas la nura sufiĉe elprovita kaj funkcianta planlingvo, kiu plenumas la postulojn de futurkapabla evoluo laux la Agendo 21. La diplomlaboraĵo „Esperanto – Ĉu kontribuo por la realigo de la Agendo 21?“ estas elŝutebla ĉe www.kirf.de/diplom.

Internacia lingvo kaj socipolitiko

KIRF, Sebastian2005DE - Germanujo2014-04-01 22:24:24
187

La poezi-arto de Julio Baghy

Vekaro de Baghy, historio, eldonoj, rolo ĉe Literatura Mondo, versformoj, ĝenroj ks.

Esperanta literaturo

KIRÁLY, Ildikó1976HU - Hungarujo2010-12-30 15:59:16
188

La kondiĉoj de globa publika sfero: teoria ekzameno de la tezoj de Mead kaj Arendt kaj konsiderado kun Esperanto-movado

Por pripensi la tutmondiĝon estas grava la demando, ke kiel kunligiĝas "memo kaj socio". Ĉar tutmondiĝa fenomeno ne nur estas plimultiĝo de kunlaboro internacia aŭ globskala, sed ankaŭ estas likiviĝado de la naci-ŝtataj strukturoj mem. Por pritrakti la interligon de memo kaj socio, mi baziĝis sur la nocio "socia memo" farita de G.H.Mead kaj ankaŭ aplikis la pripensojn de H.Arendt pri publika sfero. Surbaziĝante sur la pensaĵo, mi povis trakti la strukturon de tutmondiĝo kaj ankaŭ serĉi la staton de la globskala publika sfero. En ĉi-studo ne nur aperas makra priskribo de globskala publika sfero, sed ankaŭ provo pritrakti "Globan komunikadon" de pli malgrandaj aktivadoj. Mi pritraktis la komunumon de la planlingvo Esperanto. Kaj mi priserĉis kiel la homoj aŭ la socioj alfronti al la tutmondiĝo kaj kiel fari la novan publikan sferon.

Alia

KAWARA, Hiro2016JP - Japanujo2016-02-29 09:45:20
189

La problemo de internacia helpa lingvo kaj ĝia solvo: Esperanto

Pledo por la neceso de solvo de la lingva problemo, revuo de eblecoj de naciaj lingvoj, kiel internacia helplingvo, skizo de kelkaj planlingvaj projektoj, biografio de Zamenhof, prezento de la strukturo de Esperanto, pritrakto de diversaj kritikoj kontraŭ Esperanto, trakto de la "esperantismo". Tre magra bibliografio.

Interlingvistiko

JOHNS, J. Elias1928CU - Kubo2010-11-07 21:37:33
190

AŬTOROJ DE ESPERANTO-LERNOLIBROJ EN KROATIO

1. ENKONDUKO 1. 1. Celoj de la laboraĵo Per tiu ĉi verko mi deziras prezenti al la legantoj la kroatajn aŭtorojn kiuj, verkinte Esperanto-lernolibrojn, multe kontribuis al la disvastigado de la ideo kaj la lingvo Esperanto en Kroatio kaj en la tuta Esperantujo. Rezultoj de ilia entuziasma kaj diligenta laboro estas gravaj verkoj, lernolibroj kiuj helpis al la kroataj interesiĝantoj pri Esperanto konatiĝi kun tiu bela lingvo. Sed tiuj libroj transiris la limojn de Kroatio kaj iĝis konataj en la tuta mondo. La aŭtoroj kaj iliaj verkoj estas prezentitaj kronologie. Ili prezentas la tempon kaj la metodojn tiutempe uzataj por instrui lingvojn: a) la unuaj paŝoj de instruado de Esperanto en Kroatio. En tiu ĉi ĉapitro mi prezentis la unuajn du aŭtorojn kaj iliajn lernolibrojn verkitaj komence de la dudeka jarcento. b) lernolibroj kaj iliaj aŭtoroj inter la du mondmilitoj. En tiu periodo aperis multaj novaj lernolibroj kaj novaj aŭtoroj. c) lernolibroj kaj iliaj aŭtoroj post la dua mondmilito ĝis la nuna tempo. Tiu ĉi periodo prezentas la lastajn 65 jarojn de eldonado de la Esperanto-lernolibroj en Kroatio Fine mi prezentis du tradukojn de Esperanto-lernolibroj en la kroatan, verkitaj de la kroataj tradukantoj. La celo de mia laboraĵo estas konatigi la legantojn kun la tradicio kaj evoluo de la kroataj kreado kaj eldonado de Esperanto-lernolibroj kaj ilia kontribuo al al Esperanto-movado entute.

Historio de Esperanto-Movado

JERKOVIĆ, Marija2011PL - Pollando2011-10-19 13:21:09
1 ... 15 16 17 18 19 20 21 22 ... 34

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati kaj ESF.