Diplomlaboraĵoj

La klarigon pri la tipoj de la diplomlaboraĵoj bv. legi ĉi tie.

Reveni al la serĉilo | Ĝustigi la serĉparametrojn

Entute trafoj: 340

Titolo  Nomo ↑ Jaro  Lando  Lasta redakto 
191

La plej oftaj malfacilaĵoj de franclingvaj Esperanto-parolantoj

Unu el la plej gravaj problemoj pri instruado de Esperanto kuŝas en la fakto, ke ofte, almenaù en Francio, la personoj, kiuj sin dediĉas al tiu tasko, ne sufiĉe regas la lingvon. Tiu laboraĵo provas atentigi ilin kaj la lernantojn pri la plej oftaj malfacilaĵoj kiujn renkontas franclingvaj Esperanto-parolantoj, rilate al gramatiko aù elekto de Esperanto-vortoj kaj proponas ekzemplojn de korektaj dirmanieroj.

Instruado/edukado kaj internacia lingvo

JAUSIONS, ANNE2008PL - Pollando2010-11-06 19:50:38
192

La vortordo en Esperanto

Studo pri la baza vortordo en Esperanto kaj ties modifeblo sub la influo de pragmatikaj kaj strukturaj faktoroj (enfokusigo, topikigo, emfazo, silabopezo de moveblaj vortoj, k.s.). La verko baziĝas sur trastudo de modernaj tekstoj kaj sur enketoj ĉe kelkaj dekoj da esperantistoj de diversaj gepatralingvaj fonoj.

Esperantologio

JANSEN, Wim2007NL - Nederlando2010-11-21 14:15:07
193

La bulgara revolucia Esperanta gazetaro dum la periodo 1929-1934

Analizo de la periodaĵoj de laborista Esperanto-movado en Bulgario: -enhavo;-lingvaĵo;- teknika aranĝo;- propaganda direkto;- disvastiĝo;-edukinfkuo al la legantaro;-persekutado fare de polico kaj tribunalo. La aŭtorino analizas la revuojn "Balkana Laboristo" (1929-1930), "Meĵdunaroden Rabslkor"(Internacia Laborista-Kamparana Korespondanto, (1933-1934 ) kaj la organizan bultenon "Informilo de CK de Bulgara Laborista Esperanto-Asocio, BuLEA (1933-1934--)-. En la enkonduko (5-13) , ŝi koncize karakterizas la historian fonon, montras suspektemon de la bulgara polico pri la "komunisma Esperanto" kaj skizas evoluon de Esperanto en Bulgario post la liberigo el la turka jugo. En la unua parto (13-33) la aŭtorino priskribas rolon kaj laboron de la kvar menciitaj revuoj kun multaj citoj kaj fakto-indikoj. La dua parto (34-63) elekte priskribas plej gavajn temojn traktitajn en la gazetoj (laborista Esperanto-movado klasbatala, perado de korespondmaterialoj pri Sovet- Unio, pri la Lepsika proceso kontraŭ Dimitrov) En la tria parto (63-74) ŝi tuŝas kelkajn ĵurnalismajn aspektojn de la esperanlingva gazetara agado.

Historio de Esperanto-Movado

JANKOVA EDZ.BOJAĜIEVA, Marija Todorova1981BG - Bulgarujo2010-11-07 21:26:13
194

Analiza studo kaj pritakso de la kvar ĉefaj sistemoj de Internacia Lingvo

Tiu ĉi studaĵo pridiskutas kvar ĉefajn sistemojn de konstruitaj internaciaj helplingvoj, kiuj pruvis sian praktikeblon: Esperanto, la interlingva sistemo de Ludovic Zamenhof; Ido, reformita Esperanto; Interlingue-Occidental, sistemo realigita de Edgar De Wahl; kaj Interlingua, antaŭ nelonge kombinita de I.A.L.A. (Internacia Helplinva Asocio).

Interlingvistiko

JAMES, Edward F.1955US - Usono2011-08-28 06:22:33
195

Kelkaj specifaj trajtoj de la angla kaj Esperanta frazeologioj

En la diploma verko estas analizataj kelkaj frazeologiaj paraleloj kaj diversaĵoj en angla lingvo kaj esperanto, i.a.deveno, struktura analizo, klasifiko de anglaj kaj esperantaj frazeologiaj unuoj. Samverke estas prezentitaj leĝoj de apero kaj formiĝo de la esperanta frazeologio

Lingvistikaj komparstudoj inter Eo kaj aliaj lingvoj

IONESOV, Anatolo1981UZ - Uzbekujo2010-11-07 20:45:02
196

Lingvistikaj indicoj de esperantaj stilkategorioj surbaze de leksikometria materialo

Instruado/edukado kaj internacia lingvo

INGUSZ, Jánosné1975HU - Hungarujo2020-02-10 14:21:07
197

La instruado de Esperanto.

Unua parto: Pravigo de Esperanto en la lerneja instruprogramo Diskuto pri la socia kaj eduka avantaĝoj de Esperanto Kial scio de Esperanto verŝajne plibonigas la konon de lernejano en lingvoakiro ĝenerale Dua parto: Mallonga superrigardo de diversaj manieroj instrui fremdajn lingvojn, kun aparta referenco al Esperanto Preparo de instruprogramo (silabuso) Instrumetodoj kaj kelkaj sugestoj por produkti instruhelpilojn

Instruado/edukado kaj internacia lingvo

IBBOPSON, John1990GB - Britujo2011-12-05 07:13:58
198

la Esperanto-premgrupo ĉe la Ligo de nacioj , 1920-1925

Historio de Esperanto-Movado

HUBER, Margaret1973CA - Kanado2019-03-14 08:49:52
199

La apero kaj disvastigxo de ido-movado en Hungario

Skiza historio de Ido, detala historio de la Ido-movado en Hungarujo kaj speciale en departemento VAS [vaŝ], inter la du mondmilitoj

Interlingvistiko

HORVÁTH, S-RINO HOMPASZ, Judit1980HU - Hungarujo2011-02-12 09:54:15
200

La parto kaj la tuto. La rolo de la rilato"parto kaj tuto" en la funkcio de lingvo

La celo de la disertacio estas ekspliki, klarigi la diversajn formojn de la rilato "parto kaj tuto" efektiviĝantajn en la lingva sistemo. Laŭ la aŭtoro ĉi tiu rilato ludas gravan, bazan rolon ne nur en la naturaj etnaj lingvoj, sed ankaŭ en Esperanto. En la kvara ĉapitro de la disertacio ŝi ekzamenas la rolon de la interrilato inter la du gravaj fenomenoj: polisemio kaj sinonimio en la hungara kaj Esperanto. Ŝi konstatis, ke Esperanto dum sia centjara ekzistado similiĝis al la naturaj lingvoj; en la esencaj trajtoj ĝi konformiĝas al ili, kaj ĝi montras la ecojn, kiuj esence karakterizas la etnajn lingvojn.

Lingvistikaj komparstudoj inter Eo kaj aliaj lingvoj

HORVÁTH, Katalin1993HU - Hungarujo2011-12-04 11:04:35
1 ... 16 17 18 19 20 21 22 23 ... 34

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati kaj ESF.