|
Titolo |
Nomo |
Jaro ↑ |
Lando |
Lasta redakto |
81 | La diplomlaboraĵo kreiĝis surbaze de harmonio inter muziko kaj lingvolernado, kiu estas ekspluatinda kaj ekspluatenda. Ĝi donas sugestojn por kriterioj, laŭ kiuj elekti kantojn por diversaj aĝ-grupoj kaj/aŭ lingvo-niveloj; donas uzeblajn ekzercotipojn kaj konkretajn ekzercarojn por kelkaj difinitaj kantoj. La apendico entenas multajn kantotekstojn foje kun, foje sen la muziknotoj. Instruado/edukado kaj internacia lingvo | MOLNÁR, Mónika | 2005 | PL - Pollando | 2017-07-20 20:40:42 |
82 | Diplomiĝo per Esperanto kaj la Agendo 21
Sebastian Kirf (28) el Emden diplomiĝis en Aŭgusto kiel sociallaboristo / socialpedagogiisto per diplomlaboraĵo pri Esperanto kiel kontribuo por la realigo de la Agendo 21. La skriba laboraĵo estis taksita per la plej bona noto 1,0 kaj per ĝi estas montrata, ke futurkapabla evoluo - kiel postulas la Agendo 21 - ne eblas sen Esperanto. Ĝi ofertas do plia bona bazo por argumenti por Esperanto.
La Agendo 21 estis publikigita en 1992 en Rio de Ĵanejro kiel unu rezulto de la unua mondkonferenco pri naturmedio kaj evoluo. Ĝi estas agadprogramo por mondvasta futurkapabla evoluo (en la senco de konstanta mondkonkorda evoluo: Kiel ni vivu, por ke niaj bezonoj estas kontentigataj kaj samtempe niaj idoj havos mondon kapablan kontentigi iliajn bezonojn) decidita de 178 ŝtatoj (La nomo Agendo 21 venas de la latina: „Tio, kio farendas“). Per ĝi oni rigardis la tri apogilojn ekonomio, socio kaj naturmedio ne plu aparte, sed kune kun iliaj interrilatoj kaj reciprokaj efikoj. Nuntempe oni ankaŭ pli kaj pli akceptas la kulturon kiel kvara apogilo.
Sebastian Kirf montras per sia diplomlaboraĵo, ke la koncepto de la Agendo 21, kiu baziĝas inter alie sur mondvasta solidareco kaj kunlaboro (kompreneble neniu ŝtato povus solvi niajn mondvastajn naturmediajn, ekonomiajn kaj sociajn problemojn sole), postulas planlingvon kiel necesa internacia komunikilo, kaj ke Esperanto nuntempe estas la nura sufiĉe elprovita kaj funkcianta planlingvo, kiu plenumas la postulojn de futurkapabla evoluo laux la Agendo 21.
La diplomlaboraĵo „Esperanto – Ĉu kontribuo por la realigo de la Agendo 21?“ estas elŝutebla ĉe www.kirf.de/diplom. Internacia lingvo kaj socipolitiko | KIRF, Sebastian | 2005 | DE - Germanujo | 2014-04-01 22:24:24 |
83 | Post la historiaj kaj strukturaj karakterizaĵoj de Esperanto la disertaĵo komparas la vortarojn de la itala kaj de Esperanto. Laste, la disertaĵo finiĝas per la detala resumo de la Universala Kongreso en Ĉinujo. Lingvistikaj komparstudoj inter Eo kaj aliaj lingvoj | DALL'OLIO, Anna Maria | 2004 | IT - Italujo | 2010-10-11 21:30:32 |
84 | Trarigardo de la verkoj de Cseh, Frank, Piron, Rakuŝa, Bovet, Szerdahelyi, Melnikov, Sanszer, Smidéliusz, Koutny, Wacha en mia interpreto Instruado/edukado kaj internacia lingvo | BUJDOSÓ, Iván | 2004 | HU - Hungarujo | 2010-10-21 07:18:39 |
85 | La disertacio, bazita sur analizo de ĉ. 10 mil paĝoj da tekstoj en Esperanto, montras ligojn inter la E-kulturo kaj E-lingvo; estas traktitaj premisoj por la kultura/estetika/emocia ingrediencoj en E-lingvaĵoj, specifaj fonaj scioj de t.n. tipaj esperantistoj kaj ilia reflektiĝo en la lingv(aĵ)o, analizita lingva personeco de t.n. tipa esperantisto, vortludoj kaj luda komunikado en Esperanto kiel la plej ampleksa specimeno de uzado de la lingvo por estetikaj/emociaj celoj, k.a. Esperantologio Interlingvistiko Lingvistikaj komparstudoj inter Eo kaj aliaj lingvoj | MELNIKOV, Aleksandro S. | 2004 | RU - Rusujo | 2010-10-11 15:25:15 |
86 | La verko mallonge revuas Ideojn pri ideala lingvo kaj oportuna transnacia lingvo aperadis tra la historio, la motivojn krei lingvoprojektojn, historion de dulingvoco kaj plurlingvo en la mondo. Prezentas tipologion de planlingvoj. Aparta ĉapitro prezentas lingvopprojektojn kreitajn en Hungarujo. Ĝi skizas la historion de Esperanto en la mondo kaj speciale en Hungarujo, tuŝas rolon de la gazetaro, kursoj, instruado, kongresoj, prezentas la lingvan situacion de Eŭropa Unio. Interlingvistiko | LAKATOS, Lívia | 2004 | HU - Hungarujo | 2010-10-21 06:43:41 |
87 | La disertaĵo prezentas la tekston de proponata ok-leciona porkomencanta vidbendkurso. Kompaktdisko enhavas la plenan tekston (en Esperanto) kun filmita specimena leciono. La ĉapitroj de la disertaĵo esploras i.a. la rolon de vidbendo-materialo en la klasĉambro kaj kiamaniere ĝin ekspluati. Instruado/edukado kaj internacia lingvo | GUBBINS, Paul | 2003 | GB - Britujo | 2010-10-20 20:39:33 |
88 | Dekĉapitra analizo de la diversaj aspektoj de la agado kaj personeco de Edmond Privat, kun aldonaj dokumentoj Esperantologio Historio de Esperanto-Movado | ARI MARTINELLI, Perla | 2003 | IT - Italujo | 2010-10-22 21:08:14 |
89 | Oomoto estas unu el la novaj japanaj religioj. Dum sia historio Oomoto plurfoje ŝanĝiĝis. Dum la periodo 1925-1932 Oomoto aktive misiis en Parizo helpe de Esperanto. Nuntempe la religio laboras por religia dialogo. La disertacio klopodas klarigi la ŝanĝiĝojn en la religio. Internacia lingvo kaj religio | NORDENSTORM, Leif | 2002 | SE - Svedujo | 2017-07-26 11:56:24 |
90 | La aŭtoro argumentas, ke la "landnoma problemo" de Esperanto, ofte rigardata kiel "konfuzo" fare de la esperantistoj mem, estas fakte provo de kreado de la lingva normo sen la tradicio de denaskula komunumo kaj povas esti ekzemplodona por la internacia komunikado ekzemple pere de la angla katenita de la tradicio de denaskaj parolantoj. Interlingvistiko | USUI, Hiroyuki | 2001 | JP - Japanujo | 2021-05-10 06:01:14 |