Diplomlaboraĵoj

La klarigon pri la tipoj de la diplomlaboraĵoj bv. legi ĉi tie.

Reveni al la serĉilo | Ĝustigi la serĉparametrojn

Entute trafoj: 340

Titolo  Nomo  Jaro  Lando ↑ Lasta redakto 
131

Kelkaj observoj pri la esprimo de kazoj en Esperanto

En "The Case for Case" C. Fillmore (1968) skribis, ke la nocio de "kazo" estas trovebla, iamaniere, en la fundamenta aŭ baza gramatiko de ĉiuj lingvoj. Oni notas, ke la plej grava malsimileco inter Esperanto kaj la konkurentaj lingvoj (Ido, Novial, ktp.) estas, ke Zamenhof daŭre tenegis sian "akuzativon" kaj la aliaj (inkluzive Jespersen) forpuŝis ĝin. Esperanto vivas, la aliaj ne. Do, tiu kiu volas malkaŝi"universalan gramatikon"devas, inter alie, studi Esperanton.

Esperantologio

MULLARNEY, Maire1984IE - Irlando2010-12-18 20:32:58
132

Problemoj de lingvaj baroj en la scienco kaj teknika evoluado

La kandidato faris statistikan esploron pri la lingvoj uzataj en la bibliografio de hungaraj lingvistikaj artikoloj kaj komparis ilin kun la indicoj, mezurataj de Ernesto Zierer en la Nacia Universitato Trujillo (Peruo). Jen la fina rezulto : Peruaj verkoj Hungaraj verkoj la lingvoj de cititaj verkoj angla 43,2 % angla 50,60 % germana 38,8 % hungara 27,78 % (gepatra) rusa 9,1 % germana 9,04 % franca 6,2 % franca 5,87 % itala 2,2 % rusa 4,67 % hispana 0,5 % (gepatra) ceteraj 1,84 % Ĉe la hungaraj verkoj inter la "ceteraj" estas jenaj lingvoj: hispana, itala, persa, ĉeĥa, pola, sveda, fina, dana, kaj portugala. Estas rimarkeble, ke ĉe ambaŭ la angla okupas la unuan lokon, ĉe la hungaroj la gepatra lingvo estas la dua, dum ĉe la hispanoj la lasta; ĉe la hungaroj la diasporo de la lingvoj estas multe pli granda.

Internacia lingvo kaj scienco

SZOLNOK, Peter1986HU - Hungarujo2014-07-06 14:38:45
133

Edmond Privat

La laboraĵo celas doni resumajn bildon kaj koncepton pri la verkaro de Edmond Privat, unu el la elstaraj figuroj de Esperanto-literaturo kaj historiografio. Tio ne vere sukcesis, ĉar la verkintino ellaboris malmultajn verkojn de Privat, kaj eĉ tiujn nur supraĵe. Tiel, kompreneble, mankas la teoriaj konkludoj kaj la laboraĵo estas malfacile taksebla.(IPR 4/1990)

Historio de Esperanto-Movado

NYILAS, Éva1989HU - Hungarujo2011-11-23 08:37:57
134

Analizo de frazeologioj en "LA tragedio de l' Homo"- Plurlingva komparo

Lingvistikaj komparstudoj inter Eo kaj aliaj lingvoj

HORVÁTH, József1984HU - Hungarujo2011-02-12 17:20:02
135

La sud-hungarlanda laborista esperantista movado ĝis 1929

En la urbo Szeged la laboristaj esperantistoj en 1914 disiĝis de la "burĝaj" kaj fondis apartan organizaĵon. Ilia movada vivo estis vigla dum la franca okupado 1919-1920. En la 20-aj jaroj ili laboris kiel grupo de la Hungarlanda Esperantista Societo Laborista. En 1924-1925 ĝi estis la plej forta. La "burĝa" movado ĉesis ekzisti kaj fondiĝis novaj grupoj en : Hodmezovasarhelyi, Oroshaza, Gyula, ktp.; ĉiuj laboristaj. Ili kontaktis kun SAT, kio estis malpermesita en Hungario. En 1927-1929 la movada aktivado malpliiĝis pro la policaj ĝenadoj.

Historio de Esperanto-Movado

RÁTKAI, Árpád1973HU - Hungarujo2011-06-09 20:03:17
136

La idea evoluo de la Esperanta junularo en la lastaj jardekoj

Historio de Esperanto-Movado

LENDVAY, Csaba1986HU - Hungarujo2011-02-12 17:18:29
137

La esperantlingva terminologio de programita instruado

Instruado/edukado kaj internacia lingvo

BALOGH, Judit1986HU - Hungarujo2011-02-12 17:17:40
138

La propedeŭtika valoro de Esperanto en la eduko de hungaraj infanoj lernontaj la italan lingvon

La disertaĵo post la enkonduko pritraktas la gravecon de enkonduka pontolingvo, la psikologiajn kaj lingvajn valorojn de propedeŭtika lingvo kaj aludas al kelkaj jam konataj internaciaj eksperimentoj. Por science pruvi, ke Esperanto vere antaŭ-preparas la vojon por la itala lingvo unue mi devis difini tiun ital­lingvan mate­rialon, kiun mi deziras alproprigi al la infanoj ĝis la 12a jaraĝo. Estas listigitaj la lernendaĵoj laŭ la parolinten­coj kaj komunikbezonoj, necesaj gramatikaj niveloj kaj lingvaj struk­turoj, leksikaj temoj kaj instruendaj parolturnoj. La vera ĉefparto komenciĝas per detala lingvistika analizo de Esperanto. Laŭ la hipotezo Esperanto estas la unua fremda lingvo (L2) por la infanoj, do ĝi estas anali­zata tra la lenso de la gepatra hungara lingvo (L1) kaj la itala, la dua fremda (cel-) lingvo (L3). La komparaj studoj disvolviĝas nur je tiu lingva nivelo, kiu necesas por alproprigi la antaŭprogramitan instrumaterialon ĝis la menciita jaraĝo. La studo aparte atentas pri la objektive ekzistantaj lingvaj interferoj kaj ties transformo je pozitivaj transferoj. Surbaze de tiu kompara analizo estas difinebla la esperantlingva materialo kiu efike povas prepari la gramatikan kaj leksikan grundon por la postaj studoj de la itala lingvo. Krom la gramatikaj kaj lingvaj strukturoj necesis elekti ankaŭ la vortostokon, aplikendan dum la propedeŭtika fazo kaj dum la posta itallingva komenca periodo. Surbaze de la leksika analizo kaj lingva komparo mi kompilis itallingvan teston, baziĝantan sur identaj kaj similaj elementoj de la itala lingvo kaj Esperanto kaj solvigis ĝin ĉe pli ol cent hungaroj, lernantaj minimume de duonjaro la internacian lingvon kaj nekonantaj la italan. La rezultoj de tiu enketo pruvis multajn punktojn de la hipotezo. La gravecon de la tuta studo mi vidas en tio, ke ĝi ne ĝenerale deklaras, ke Espe­ranto havas propedeŭtikan valoron en la alproprigo de fremdaj lingvoj, sed konkrete analizas pri kiuj elir- kaj cellingvoj temas. La grado de la propedeŭtika valoro de Esperanto unuavice dependas de la koncernaj lingvoj. Kompreneble sen tia distingo inter la lingvoj ekzistas ankoraŭ alia pozitiva valoro de "enkonduka lingvo", ja pro la simpleco, logikeco kaj reguleco de Espe­ranto infano, eklernanta sian unuan fremdan lingvon - sen renkonti ĝenajn obstak­lojn - en Esperanto trovas bone uzeblajn skemojn, kiuj sufiĉe rapide ebligas al li esprimi siajn bezonojn en iu nova kodsistemo. La intelekta malkovro pri la funkcio de lingvosistemoj - kaj konsciiĝo pri la propra, ĝis tiam senkonscie uzita - havas sian psikolingvistikan valoron, absolute sendepen­dan de la lingvaj strukturoj kaj leksikoj. Tiu pozitivaĵo konstateblas kaj sendube pruveblas en ĉiu kazo, rilate iun ajn lingvon. Ne tiel en la alia, lingvistika tereno. La ĝeneraligo, ke Esperanto multe povas helpi la lernadon de alia fremda lingvo, jam postulas konkretigojn kaj pruvojn. La grado de tiu helpo malsamas: se ekzemple hungaro volas lerni unu el la itala, germana, japana aŭ rusa lingvoj, aŭ italo volas lerni la francan, anglan aŭ hungaran lingvon. Ju pli malsamas la gepatra lingvo (L1) kaj la cellingvo (L3), kaj ju pli simi­las Esperanto al la cellingvo, des pli granda estas la propedeŭtika valoro. (Ekzemplo al tiu ĉi kazo: kiam hungaro volas lerni la italan lingvon). Lingvistike ne tiom utilas, se la gepatra lingvo tre similas al la cellingvo kaj Esperanto fremdas al ambaŭ (kiam ruso volas lerni la polan lingvon). Ĉiu kazo bezonas apartan analizon, dononta diversajn rezultojn, -kaj ĉu estas dolorige? - la profito ne ĉiam altas, ne ĉiam konvinkas pri la valoro de investoj (tempaj kaj financaj). Al pedagogoj, kiuj instruas Esperanton (ankaŭ) propedeŭtikcele utilus konsciiĝi pri la konkretaj valoroj, pri pozitivaj kaj negativaj transferoj, renkonteblaj dum la instru- kaj ler­noproce­zo. Tiucele en la jena artikolo mi prezentas la resumon de du partoj el mia disertaĵo, kun la espero doni ideojn por la programigo de la instrumate­rialo kaj kompara analizo de lingvaĵoj.

Instruado/edukado kaj internacia lingvo
Lingvistikaj komparstudoj inter Eo kaj aliaj lingvoj

SMIDÉLIUSZ, Kálmánné1995HU - Hungarujo2010-10-21 07:16:35
139

La antonimoj en logiko kaj Esperanto

La kandidato unue klarigas la diferencon inter neado kaj kontraŭo en logiko; poste komparas tion kun la lingvaj rimedoj, kiuj esprimas la neadon kaj kontraŭon. Sekvas detala difino kaj klasifiko de antonimoj, poste la antonomio en Esperanto kun aparta konsidero al la prefikso mal-kaj aliaj rimedoj.

Esperantologio

PAP, Zsuzsanna1986HU - Hungarujo2011-04-02 21:25:25
140

Semantika modeligo de la filozofiaj lingvoj

Enkonduko( rilate al la teorio de artefaritaj lingvoj) Descartes, Locke, Arnauld, La Celot, (a priori-a posteriori) . Royal Society: Dalgarno, Wilkins Leibnitz. Kalmar György 1772,1773,1774 publikigita, Komensky, (Comenius) Bolyai Farkas 1832 publikigita. Tentamen, Janos. Apendix.Marx, Engels, Lenin. Schleyer-1879, Zamenfof-1887 Esperanto, E.N. Sehälä, O. Jespersen, Simonyi Zsigmund, F.de Saussure, René de Saussure, Ido. Schmidt Jozef: fondo de Internacia Scienca Lingvo-instituto en la Scienca Universitato de Budapest, la 4-an de julio 1919, dum la Hungara Konsilantara Respubliko. Jan Baudouin de Courtenay, Adam Schaff en la protekto de la Internacia Lingvo.

Interlingvistiko

SZABO, Maria-Rozsa1976HU - Hungarujo2011-06-19 06:16:26
1 ... 10 11 12 13 14 15 16 17 ... 34

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati kaj ESF.