Diplomlaboraĵoj

La klarigon pri la tipoj de la diplomlaboraĵoj bv. legi ĉi tie.

Reveni al la serĉilo | Ĝustigi la serĉparametrojn

Entute trafoj: 340

Titolo  Nomo  Jaro  Lando ↑ Lasta redakto 
321

La helplingvoj. Kompara pristudo de leksikaj, gramatikaj kaj funkciaj elementoj.

La celo de la disertacio estas komparo inter etnaj lingvoj, planlingvoj kaj formalaj (logikaj aŭ matematikaj) lingvoj , laŭ tri vidpunktoj: vortaro, gramatiko kaj funkciado. Etnaj kaj formalaj lingvoj estas priskribitaj ĝenerale, sed inter la planlingvoj estas elektitaj nur kvar: Esperanto, Ido, Occidental kaj Interlingua. Pro sia aparta pozicio kiel jam funkcianta planlingvo, Esperanto ricevas specialan priatenton. Fine konkludiĝas i.a., ke laŭ la diversaj trajtoj, la planlingvoj troviĝas inter la du aliaj grupoj kaj, ke ilia grava propraĵo estas la funkciado kiel interetna komunikilo.

Interlingvistiko

DEMONTY, Marc1978BE - Belgujo2014-02-20 15:12:00
322

Problemoj pri la evoluo de konstruitaj lingvoj. Esperanto.

En la 150 paĝa franclingva manuskripto, du trionoj en la teksto estas dediĉitaj al Esperanto, kun aparta atento al la evoluo de la scienca terminologio en la Internacia Lingvo.

Interlingvistiko

THOLET, Huguette1982BE - Belgujo2011-06-23 05:14:20
323

Analizo de la voĉaj karakterizaĵoj de malsamnaciaj Esperanto-parolantoj.

La sukceso de la Internacia Lingvo, almenaŭ parte, eksplikiĝas per la simpleco de ĝia fonologia strukturo, permesanta al popoloj de la tuta mondo paroli ĝin sen aparta prononcmaniero, t.e. sen misformado kiu malutilas la interkompreniĝon. Nia laborhipotezo estas jena: la Esperanto-parolantoj nekonscie uzas sian gepatran lingvon kiel "produktadmodelon". Ni do retrovas la samajn voĉajn karakterizaĵojn ĉe la parolantoj, kiuj havas la saman gepatran lingvon. Tiu ĉi analizo estas farita surbaze de la studaĵo de SMLT (Spectres Moyens à Long Terme) en la laboratorio pri fonetiko de la Ŝata Universitato de Mons

Alia

DE VIVAR, Manuel1987BE - Belgujo2011-06-28 06:14:31
324

Esperanto

Simpla , elementa laboraĵo, sen scienca pretendo; ĝi havas nur informan valoron pri Esperanto en la lernejo mem kaj eventuala plia interesiĝo flanke de la verkinto pri Esperanto.

Alia

VAN GELDER, Fabienne1986BE - Belgujo2010-10-29 08:55:56
325

Milito aŭ paco lingvistikaj: Esperanto vetkurante kiel internacia lingvo?

Kiel UEA organizas la disvastigon de Esperanto en la ĵurnaloj, radio, televido kun la celoj pedagogia, kultura, informa aŭ propagando.

Internacia lingvo kaj socipolitiko

DONNAY, Françoise1988BE - Belgujo2011-07-16 20:42:45
326

La interesiĝo pri artefaritaj lingvoj. Esperanto.

Embrio de bone farita, tre simpla sed valora laboreto, prezentita kiel vera tezo kun bibliografio kaj intervjuoj, i.a. kun Jozef Croegaert, prakuzo de J.E. Croegaert kiu en 1908 prilaboris en Antverpeno projekton de universala simbola lingvo "Langue Universelle Symbolique".

Instruado/edukado kaj internacia lingvo

DE SMET, Danielle1972BE - Belgujo2011-06-15 06:57:13
327

Nederlanda literaturo tradukita en la japana. Bibliografio kaj priskribo de 4 verkoj.

Tiu ĉi verko ne pritraktas esperantologian temon, sed aludas plurfoje al Esperanto.

Alia

DE SMEDT, Petro1981BE - Belgujo2011-07-14 07:06:26
328

Esperanto

Elementa priskribo de Esperanto: strukturo, historio, uzo, pedagogia valoro, ktp

Instruado/edukado kaj internacia lingvo

VAN CAMPENHOUT, Erik1983BE - Belgujo2010-10-19 21:37:34
329

Esperanto

I Enkonduko A. Origino de Esperanto B. Kio estas Esperanto C. Difino de konstruita lingvo : 1° Esperanto kaj Ido 2° Interlingue D. Naturaj lingvoj: 1° La angla 2° Basic English II Disvolviĝo A. Kial Esperanto? 1° Problemoj rilate al lingva komunikado: a) Problemo el la vidpunkto de la "threshold level"(sojla nivelo) b) Esprimo de sentoj kaj ideoj c) Esprimo de teknikoj kaj sciencoj 2°Komunikado en la mondo de komerco B. La vasteco de la problemo C. Skizo de la solvo: 1° Kial Esperanto ĝis nun ne trapuŝis sin 2° Karakterizaĵoj D. El kio konsistas Esperanto? 1° La leksemoj 2° Karakterizaĵoj E. Kiel disvastigi Esperanton? F. La rezistoj al Esperanto III Konkludo IV Aldono: malgranda Esperanto-kurso V Bibliografio

Esperantologio

LAHAYE, Maryline1993BE - Belgujo2011-12-05 07:49:02
330

La latinidaj lingvoj kaj la genezo de Esperanto

La verko studas la influojn de: franca, itala, hispana kaj rumana lingvoj sur la formado de Esperanto laŭ tri vidpunktoj: la sonoj, la vortoj kaj la frazfarado. La enkonduko pritraktas la historion de Esperanto.

Lingvistikaj komparstudoj inter Eo kaj aliaj lingvoj

SIMON, Ferdinand1976BE - Belgujo2011-06-06 21:53:19

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati kaj ESF.