Diplomlaboraĵoj
La klarigon pri la tipoj de la diplomlaboraĵoj bv. legi ĉi tie.
Reveni al la serĉilo | Ĝustigi la serĉparametrojn
Entute trafoj: 340
Titolo | Nomo | Jaro | Lando ↑ | Lasta redakto | |
---|---|---|---|---|---|
251 | Libereco aŭ aŭtoritato en la evoluo de EsperantoTemas pri prezentado de Esperanto, viva lingvo, parolata de komunumo, kiu starigas al si mem multajn demandojn rilate al ĝia evoluo: ĉu konstruita lingvo kiel Esperanto povas libere evolui, ĉu la regulo difinas la uzon aŭ ĉu la uzo kreas la regulon, ĉu evoluo estas aŭtomata kaj nekontrolebla fenomeno? Tiu ĉi tezo starigas plli da demandoj ol ĝi solvas. Kvankam ĝi konklude proponas precizan programon por antaŭvidi kaj helpi la evoluon de Esperanto. Fakte ĝi ne konstituas finon de esplorlaboro, sed pli ĝuste deirpnkton por larĝa dialogo al kiu ĉiuj legantoj estas invitataj. Esperantologio | LO JACOMO, François | 1981 | FR - Francujo | 2010-12-01 20:35:45 |
252 | Esperanto : La interna ideo en siaj originoj kaj kelkaj el siaj esprimoj kaj manifestiĝoj (ĉu helpo aŭ obstaklo en la disvastigo de la lingvo ?)Temas pri la ekzisto kaj rolo de la "Interna Ideo" de Esperant(ism)o, unue difinita kiel "frateco kaj justeco inter ĉiuj popoloj" (2-a UK, Genève, 1906), de (Ludoviko) Lazar Markoviĉ (aŭ Lejzer Motelev) ZAMENHOF. La tezo studas la influon de la familia kaj socia origino (judeco), kaj poste de tolstojismo, sur la elpensanton de Esperanto, kiu unue revis pri fondo de hilelismo (laŭ la nomo de Hillel la Maljuna, samtempulo de Jesuo), kaj poste de homaranismo, "neŭtrala ponto inter la religioj" (kiel Esperanto volas esti neŭtrala ponto inter la lingvoj), ambaŭ rifuzitaj de la esperantistaro. La malpli preciza interna ideo, ĝenerale akceptata, sorbe inkludis idealon de tolerema neŭtraleco kaj de paco ; la lingvo estis proponata al la Ruĝa Kruco kaj servis en la sava gastigado de aŭstraj infanoj, ĉefe en Hispanio ; kaj la solidareco (Interhelpo de UEA) ebligis la forsavon de pluraj judaj esperantistoj (laŭ neeldonitaj korespondaĵoj el UEA-arkivoj). Post la morto de Zamenhof (14-4-1917) la ideo, aparte memorigita en rilato kun lia naskiĝtago kaj liaj tombo en Varsovio kaj naskiĝurbo Byałystok (UK-oj 1927, 31, 37, 59, 87, 2009), restis viva unue danke al la Rondo(j) "Konkordo", ĉefe en Pollando ĉirkaŭ la familio Zamenhof (Klara, Leono, Felikso, Lidja). Intermilite en Francio la lingvo estis favore akceptata kaj subtenata – eble pere de reto de DREYFUS-defendantoj ĉirkaŭ Gaston MOCH kaj poste Paul PAINLEVE – de 42 anoj de la Scienca Akademio. Esperanto disvastiĝetis ĉe Libervola Civila Helpservo Internacia ktp. Malgraŭ strangaĵetoj (himno, verdaj flago kaj steloj...) kiuj eble repuŝis neesperantistojn, kelkaj ĵuroj "reunuigi la homaron" estis garantio, se ne ĉiam de progreso, almenaŭ de daŭro. [E-trad. de la oficiala resumo] Historio de Esperanto-Movado | LAVARENNE, Christian | 2012 | FR - Francujo | 2016-07-06 14:22:40 |
253 | Recenzo de : J.C. Wells, Lingvistikaj aspektoj de EsperantoRecenzo de "Lingvistikaj aspektoj de Esperanto" kun abundaj komentarioj pri diversaj punktoj tuŝataj en tiu libro. La recenzo estas ĝenerale tre laŭda. Oni tamen forte kritikas malĝustan komprenon pri la rilatoj inter vortoj kaj vortetoj kaj pri la samsignifeco inter vortoj fakaj kaj nefakaj, pro kiu estas misprezentata unu esenca trajto de la lingvo kaj kiu emigas al danĝera ŝeligo de la nombro de vorteroj. Oni rekomendas reeldonadon, ankaŭ en aliaj lingvoj, post ŝanĝoj pri tiuj temoj kaj post korekto de kelkaj detalaĵoj. Esperantologio | SIMONNET, François | 1980 | FR - Francujo | 2011-06-13 06:21:16 |
254 | Utileco kaj eblo de la adopto de internacia helpa lingvo en medicinoLa lingva problemo en internaciaj rilatoj de medicino. La ĝenerala prblemo de internacia lingvo kaj la avantaĝoj de Esperanto. Konkludo: Esperanto taŭgas kiel internacia lingvo por medicinaj temoj. Internacia lingvo kaj medicino | CORRET, Pierre | 1908 | FR - Francujo | 2010-10-10 22:24:45 |
255 | Kelkaj vortaroj de la lingvoj franca kaj esperantoDetala priskribo de kelkaj votaroj dulingvaj aŭ plurlingvaj kun la lingvoj franca kaj esperanto, ekde la vortara folio aldonita al la Unua Libro de Esperanto. Lingvistikaj komparstudoj inter Eo kaj aliaj lingvoj | SIMONNET, François | 1980 | FR - Francujo | 2011-06-13 06:41:33 |
256 |
| FERNÁNDEZ ASENSIO, Rubèn | 2023 | ES - Hispanujo | 2024-05-03 06:22:03 |
257 |
| MUÑIZ GARCÍA, Marlén | 2023 | ES - Hispanujo | 2023-11-22 15:47:40 |
258 |
| BRASAL AREVALILLO, Jorge David | 2021 | ES - Hispanujo | 2021-10-09 11:07:00 |
259 | Kiam Esperanto estas prenata je la vorto. Pri la vorto kaj la sintakso en la planlingvo Esperanto.La disertacio esploras la rilatojn inter iuj lingvaj universalaĵoj, la interlingvistika ideologio de d-ro Zamenhof kaj la formo donita al Esperanto sur la sintaksa nivelo, priskribante la morfologion kaj la sintakson de la vorto. Morfologia priskribo forma kaj kvanta de la naturaj lingvoj estas komparita al Esperanto. La planlingvaj projektoj Interlingua kaj Novial kaj la "praesperantoj" estas interkomparitaj. La rezultoj priskribas la du funkciojn de la vortklasaj finaĵoj kaj la vorton surbaze de sintakso kaj de semantiko.La teorio pri la ekzisto de semantikaj vortklasoj estas diskutata en tiu kadro. La du funkcioj de la vortklasaj finaĵoj kondukas al reanalizo de la estiĝo kaj de la morfosintakso de la Esperanto-afiksaro. La konkludo estas, ke planlingvo utiligas malsamgrade la gramatikajn nivelojn(morfologio, sintakso, ktp.) troviĝantajn en la naturaj lingvoj. (la verkinto) Esperantologio | SOSNIECKI, Jan | 1989 | DK - Danujo | 2011-11-21 07:30:54 |
260 | Mondlingvo kaj mondekonomioEnkonduko: la naturo de la lingvo ĝenerale kaj de artefariota lingvo speciale: a) mondlingvo kaj mondhelplingvo kiel komunikilo de internaciaj ekonomiaj rilatoj b) la problemo de internacia helplingvo Esperanto c) Esperanto kiel kulturfaktoro d) Esperanto kiel ekonomia faktoro La signifo de Esperanto kiel helplingvo por la mondekonomiaj rilatoj: a) Esperanto kaj mondtrafiko b) Esperanto kaj mondkomerco c) Esperanto kaj aliaj gravaj mondekonomiaj terenoj Konkludo: Esperanto kiel rekonstrufaktoro Internacia lingvo kaj ekonomio | LEIDINGER, Friedrich | 1924 | DE - Germanujo | 2010-10-10 22:29:32 |