Diplomlaboraĵoj
La klarigon pri la tipoj de la diplomlaboraĵoj bv. legi ĉi tie.
Reveni al la serĉilo | Ĝustigi la serĉparametrojn
Entute trafoj: 340
Titolo | Nomo | Jaro | Lando ↑ | Lasta redakto | |
---|---|---|---|---|---|
241 | La francaj originoj de Internacia Katolika Asocio: IKUEMallonga priskribo de la rilatoj inter Esperanto kaj kristianismo antaŭ 1903. Resuma vivo de P-ro Emile Peltier (1870-1909), la prafondinto, kun traduko de multaj eltiraĵoj el la unua numero de "Espero Katolika". Longa ĉapitro pri la frua esperanto ekumenismo (antaŭ 1910). Komencoj de IKUE , kun P-ro Richardson kiel unua prezidanto. "Skiza" historio de IKUE ĝis la 1980-aj jaroj, insistanta pri la ekumena flanko. Multaj ilustraĵoj (ricevitaj de s-ro Jean Amouroux, Perpignan). Internacia lingvo kaj religio | LAVARENNE, Christian | 1987 | FR - Francujo | 2022-12-25 23:48:28 |
242 | Efektivigo de morfo-sintaksa analizatoro de EsperantoUnua parto de efektivigo de informatika programo (logiciel en Turbo Prolog, lingvo de artefarita inteligenteco), celante la prilaboron de Esperanto por ĝia uzado en artefaritaj tradiksistemoj aŭ en interfaco por la kominikado homo/maŝino. Tiu ĉi parto esence traktas la morfologian rekonon. Disertacio de D.E.A. (Diplomo de profundaj studoj), nun preparata, traktas la sintaksan analizon. Esperantologio | NUTAKOR, Mawust Edwin | 1991 | FR - Francujo | 2011-11-15 09:36:28 |
243 | Bazo-Lingvo por la aŭtomata tradukadoInformadiko kaj Esperanto | NUTAKOR, Mawust Edwin | 1992 | FR - Francujo | 2011-11-16 07:29:13 |
244 | Rusaj influoj en Esperanto ĉe ruslingvaj esperantistoj en la sfero de verba morfologioTiu magistriga diplomlaboro (mémoire de maîtrise) ĝenerale celas starigi fundamenton por dialektologia aliro al la studado de Esperanto. La premiso estas, ke Esperanto, male al la "malnovaj" etnaj lingvoj, ne havas plene memstaran funkciadon: ne ĉiuj eroj de la lingvo estas normigitaj, kaj la eksternormaj eroj funkcias laŭ imito de la gepatra lingvo de ĉiu unuopa esperantisto. La gepatra- lingvajn influojn oni ne devas kondamni kiel forĵetendajn "erarojn", sed oni devas konsideri ilin kiel integran parton de la Esperanta lingvo-sistemo. La studo analizas la respektivajn gravecojn de normo-obeado kaj la gepatra-lingva influo en la rusa "dialekto" de Esperanto, pli specife en la sfero de verba morfologio kaj en elektitaj kvin verkoj aŭ originale verkitaj aŭ elrusigitaj de ruslingvanoj. La ĉefaj konstatoj pritraktas la verban "aspekton". Post ĝenerala diskuto, ĉu Esperanto havas "aspektojn"(al kio la aŭtoro respondas ne, kritikante la asertojn de PAG) estas prezentataj kelkaj teoriaj tekstoj verkitaj de slavoj, en kiuj la aŭtoroj tamen trovas en Esperanto semantikajn kaj morfologiajn ekvivalentojn de la slava "aspekto". Detala analizo de la kvin traktitaj verkoj efektive montras, ke la rusaj aŭtoroj emas enkonduki rimedojn efektive ekzistantajn en la lingvo (prefikso -ad-,kompleksaj tempoj). Statistika analizo tamen montras, ke tiu lingvouzado ne tro endanĝerigas interkompreniĝon: tiuj aspektaj procedoj tuŝas nur proksimime 30% el ĉiuj verboformoj. Interlingvistiko | DAWSON, Alain | 1983 | FR - Francujo | 2010-10-21 22:18:07 |
245 | Esperanto-parolo: vigliganta aktiveco en la elementa lernejo.La verko celas, pere de Esperanto, vigligi la aktivecojn en la elementa lernejo. La aŭtoro realigis por tio konceptojn, gravuraĵojn, komunikilojn, kiuj povas interesi la instruistojn, infanojn kaj gepatrojn. Li proponis sep afiŝojn por instruistoj kaj infanoj, subskribon favore al Esperanto por la gepatroj, kaj video-filmon. Instruado/edukado kaj internacia lingvo | DELAUNOY, Xavier | 1984 | FR - Francujo | 2010-10-21 22:15:32 |
246 | La uzado de la volitivo en Esperanto laŭ la "ekzercaro" de ZamenhofPrezento de la kelkdek frazoj en la Ekzercaro kun "u"- finiĝaj verboformoj. Ties klasigo laŭ la kuntekstoj de "u": en nedependaj propozicioj aŭ post "ke", ktp.; ankaŭ la radiko de la verbo estas parto de tiu kunteksto de "u". Diskutado de eventuala ia signifa unueco de "u" en la diversaj okazoj (oni emas jese respondi kaj eĉ sugestas unuecon aŭ specialan proksimecon kun "n"). Diskutado de la demando, ĉu"u" estas unu monemo(t.e.signero); jesa respondo estus tre malfacila, kvankam ebla (depende de iuj principoj kaj metodaj elektoj). Starigo de la demando, kie kuŝas la malfacile pridubebla unueco de "u" se ĝi ne estas unu monemo.Oni emfazas interalie la apartigon inter la imperativaj uzoj de "u" ( la sensubjekta) kaj la certeraj. Esperantologio | SIMONNET, François | 1980 | FR - Francujo | 2011-06-13 05:46:24 |
247 |
| COTINET, Agathe | 2019 | FR - Francujo | 2022-09-30 16:52:37 |
248 | La vortludoj en la verkaro de Raymond SchwartzLa tezo celas jenon: montri la ekziston kaj la abundon en la verkaro de R. Schwartz de vortludoj en Esperanto aŭ integritaj en oratoraĵo en Esperanto, kies mekanismoj plej parte kuŝas en funkciado de ĉi- tiu kiel lingvo, statuso ne ĉiam akceptita ĝis nin; per tiu esploro serĉi informojn ne nur pri la ĝeneralaj trajtoj de la lingvo, sed ankaŭ pri lingvistikaj karakterizaĵoj de Esperanto; kontribui al la apliko de la lingvistikaj analizmetodoj al ĉi- tiu internacia planlingvo, same kiel al kiu ajn alia lingvo. Esperanta literaturo | LLOANCY, Marie-Thérèse | 1985 | FR - Francujo | 2010-11-17 22:32:32 |
249 | Esperanto, inter universalaj idealoj kaj lokaj kulturaj praktikoj. La kazoj franca, belga kaj brazila.Bien qu’un nombre considérable d’études soient dernièrement consacrées à l’espéranto, celles-ci s’arrêtent dans leur grande majorité à la dimension linguistique, notamment au caractère propédeutique de cette langue. Les aspects culturels et identitaires sont omis, en négligeant le fait que, si l’espéranto est actuellement la langue construite la plus parlée au monde, elle doit en grande mesure son succès à la personnalité de son créateur, Ludwik Zamenhof. Celui-ci a formulé une philosophie appelée « homaranisme », par laquelle il concevait l’humanité comme une grande famille, indépendamment de l’origine ethnique, de la religion ou de la langue parlée des individus. L’espéranto surgit justement de son désir d’union de la famille humaine, dans le contexte de la montée des nationalismes à la fin du XIXèmesiècle. Depuis, il est devenu langue de diffusion de nombreuses idéologies, qui y voient un instrument propice à leur expansion. Actuellement, il compte des locuteurs répandus sur tous les cinq continents habitables. Cette recherche analyse les cultures espérantistes française, belge et brésilienne, en mettant en regard l’adaptation locale de l’espéranto et les constructions identitaires et culturelles internationales, favorisées par les congrès annuels mondiaux d’espéranto. À travers l’étude participative et la méthodologie qualitative, divers profils d’espérantistes sont analysés afin d’offrir une perspective complexe sur le monde espérantophone. Alia | BURGHELEA, Manuela | 2016 | FR - Francujo | 2019-03-10 17:32:21 |
250 | Aksiologio kaj sintakso en la klasifikado de la morfemoj en la ĉina kaj en Esperanto. Surbendigo kaj analizo de esperantlingva tekstospecimeno."Kiam mi decidis doktoriĝi pri Esperanta temo, en 1976, mi havis diplomon pri matematiko, sed neniun pri lingvistiko kaj pro tio mi devis plenumi kelkajn taskojn antaŭ ol propracence verki la veran disertacion? Sed ili estas rapidaj tajpaĵoj, ne celantaj publikigon (tamen ne sekretaj). Aksiologio kaj sintakso estas la unua dokumento, kie mi pridiskutas la neceson analizi dise la sintaksan kaj la semantikan informojn en mesaĝo, uzante alispecajn unuojn ("morfemo" por semantika informo, "vorto" por intaksa informo), temo retrovebla en mia disertacio. "ĉap. 2 ).Surbendigo kaj analizo estis deviga universitata tasko: oni postulis, ke ni fonetike transskribu plurajn minutojn (teorie 20, sed fakte mi limigis .....) da parolata lingvo kaj analizu ekde tio fonologiajn aŭ aliajn problemojn ". Lingvistikaj komparstudoj inter Eo kaj aliaj lingvoj | LO JACOMO, François | 1977 | FR - Francujo | 2010-11-23 23:17:40 |