Diplomlaboraĵoj
La klarigon pri la tipoj de la diplomlaboraĵoj bv. legi ĉi tie.
Reveni al la serĉilo | Ĝustigi la serĉparametrojn
Entute trafoj: 340
Titolo | Nomo | Jaro | Lando ↑ | Lasta redakto | |
---|---|---|---|---|---|
231 | La Esperanto-movado: ekzemplo de kolektiva lingva higienado por pli justa ordo komunikaLa aŭtorino analizas la Esperanto-movadon kiel specon de agadoj por "Verbal Hygiene" (lingvo-higienado), koncepto proponata de la brita socilingvistino Deborah Cameron, Internacia lingvo kaj socipolitiko | YOSHIDA, Naoko | 1997 | GB - Britujo | 2021-05-10 06:56:56 |
232 |
| GUBBINS, Paul | 2003 | GB - Britujo | 2010-10-20 20:39:33 |
233 |
| SURMON, Tyron | 2020 | GB - Britujo | 2020-03-19 16:19:12 |
234 | Sociologia studo de la Esperanto-MovadoMankas ĝenerale nacilingva informado pri Esperanto por interesitaj nespecialistoj. Ĉi tiu libro deziras plenigi tiun mankon. La libro sisteme analizas la historion de Esperanto el sociologia vidpunkto kaj speciale atentigas pri la fakto, ke multaj apogantoj de Esperanto ligas la lingvon al pli larĝaj valoro-orientigoj, kiel paco kaj internacia solidareco. La movadajn celojn la aŭtoro ekzamenas en la historia kunteksto de internaciaj rilatoj, precipe en Eŭropo. Alia interesa temo estas diskuto pri la evoluo de lingvoj kaj sociologia analizo de la Ido-skismo. En la dua parto, la situacio de Esperanto en Britio estas detale priskribita. Internacia lingvo kaj socipolitiko | FORSTER, Peter G. | 1977 | GB - Britujo | 2010-10-25 21:16:30 |
235 | Ekspert-sistemo por semantika senambiguigo de misformita teksto en Esperanto-bazita interlingvo por maŝintradukado (Swesil)La projekto de Distribuita Lingvo- Tradukado utiligas modifitan subensemblon de Esperanto kiel inter-lingvon por maŝintradukado de informivaj tekstoj inter naturaj lingvoj. Teksto enmetita en la fontlingvo estas sintakse analizita de fontlingva modulo, kaj poste transdonita al interlingva modulo por semantika senambiguigo. La tasko de la semantika modulo estas identigi la plej verŝajnan sintaksan frazanalizon. Estas utiligita interplektita (interaga) semantiko, en kiu la sintaksa kaj semantika modiloj havas simbiozan interrilaton. Vortsignifojn reprezentas semantikaj vektoroj - ilia ebleco esprimiĝas pere de testpoentara semantiko kaj teknikoj de neklara logiko laŭ Zadeh. Konstruprincipoj estas evoluigitaj surbaze de la literaturo pri psikolingvistiko, semantiko kaj komputalingvistiko; ekspertsistema konstruplano estas prezentita en Prolog. Plua aspekto de la laboro estas ekspertsistemo por konsekvencec-kontrolado, uzanta teknikojn de vektora interkontrolado. Simpligita parto de la sistemo estas efektivigita en Micro-Prolog, kaj kelkaj komencaj rezultoj pri la senambiguigo de dudek kvar signifoj de "time flies" (sen sintaksa antaŭ -procezado) provizas bazon por kuraĝigo pri la pluevoluigo de la sistemo. Informadiko kaj Esperanto | FANTOM, Ian | 1985 | GB - Britujo | 2010-10-23 21:49:56 |
236 | Lingvo-konceptoj en la ĉina diskuto pri Eo komence de la 20-a jarcentoInterlingvistiko | MUENNING, Mariana Christina | 2010 | GB - Britujo | 2011-02-05 19:04:08 |
237 |
| FIANS, Guilherme | 2019 | GB - Britujo | 2022-09-28 08:34:30 |
238 | Pri internacia helplingvo rilate al la homaj rajtojhomaj rajtoj, juro Alia | FAUVART-BASTOUL, Louis | 1902 | FR - Francujo | 2010-10-13 19:24:45 |
239 | Redistribuo lingva sur la internacia scenejo: ĉu rolo por Esperanto?-La problemo de la lingvo distribuo sur internacia nivelo -Perspektivoj de nova lingva distribua mondskale -La komunikado laŭ la esperantistoj -La akiroj de Esperanto en la kampo de komunikado -Stato de la problemo en la Eŭropa Komunumo Internacia lingvo kaj gazetaro | DONNAY, Françoise | 1988 | FR - Francujo | 2011-12-01 08:00:57 |
240 | La internacia lingvo IDO (reformita Esperanto) kaj ĝia apliko al farmakologiaj sciencojInterlingvistiko | LAURENT, Jean | 1935 | FR - Francujo | 2011-09-08 05:12:00 |