Diplomlaboraĵoj
La klarigon pri la tipoj de la diplomlaboraĵoj bv. legi ĉi tie.
Reveni al la serĉilo | Ĝustigi la serĉparametrojn
Entute trafoj: 346
Titolo | Nomo | Jaro ↓ | Lando | Lasta redakto | |
---|---|---|---|---|---|
161 | La lingva problemo en internaciaj rilatojEnhavo de la ĉapitroj: a) Enkonduko b) Lingva situacio en kelkaj landoj: Kanado,Bharato, Svislando, Usono kaj Ĉilio./Lingva politiko en aferoj kiel labora juro,edukaj sistemoj, konstituciaj kaj administraciaj juroj. c) La internacia lingva problemo./Protekto de malplimultoj, diplomatio, traktatoj, tradukadoj du-lingvaj kaj multlingvaj. d) La internaciaj organizaĵoj kaj la lingva problemo./UNO, UNESCO,OIT,OEA,ICJ,ktp e) Solvo de la lingva problemo./Historio pri la solvoj de tiu ĉi problemo kaj Esperanto kiel la plej taŭga solvo ĝis nun trovita kaj kreita./ Internacia lingvo kaj ekonomio | CAMPOS-GREZ, Héctor | 1987 | CL - Ĉilio | 2010-10-19 22:39:25 |
162 | La francaj originoj de Internacia Katolika Asocio: IKUEMallonga priskribo de la rilatoj inter Esperanto kaj kristianismo antaŭ 1903. Resuma vivo de P-ro Emile Peltier (1870-1909), la prafondinto, kun traduko de multaj eltiraĵoj el la unua numero de "Espero Katolika". Longa ĉapitro pri la frua esperanto ekumenismo (antaŭ 1910). Komencoj de IKUE , kun P-ro Richardson kiel unua prezidanto. "Skiza" historio de IKUE ĝis la 1980-aj jaroj, insistanta pri la ekumena flanko. Multaj ilustraĵoj (ricevitaj de s-ro Jean Amouroux, Perpignan). Internacia lingvo kaj religio | LAVARENNE, Christian | 1987 | FR - Francujo | 2022-12-25 23:48:28 |
163 | Efikeco de kognitiva metodo en la unua jaro de instruado de la Esperanta lingvo en la postlernejaj okupojI- unua volumo: 222 paĝojn, 255 postskribojn. II.-dua volumo: 215 paĝojn, 98 postskribojn. La disertacio enhavas: 485 bibliografiaĵojn (librojn, artikolojn ktp) 39 aneksaĵojn (tekstojn, matematikajn tabelojn, demandarojn ktp). Celo de mia esploro estis analizo de rilatoj inter modelo kaj proceduro dum la lernado laŭ la kognitiva instrumetodo. Instruado/edukado kaj internacia lingvo | STRACHANOWSKA, Iwona | 1987 | PL - Pollando | 2011-06-16 21:43:56 |
164 | Esplorado pri universala lingvo: soci-lingvistika komparo de la franca kaj Esperanto.Disertacio en du partoj: 1° Soci-kultura kaj psikologia komparo de kondiĉoj kaj kriterioj pri elekto de universala lingvo; 2°Lingvistika komparo. La du partoj traktas Esperanton kaj la francan kiel ekzemplojn de lingvoj de iliaj respektivan kategorioj: planita kaj natura. Lingvistikaj komparstudoj inter Eo kaj aliaj lingvoj | NUTAKOR, Mawust Edwin | 1987 | GH - Ganao | 2011-11-15 08:10:23 |
165 | Principoj de kompilado de la Granda Rusa-Esperanto Vortaro.En la enkonduka parto de la verko estas priskribataj rusa-Esperantaj kaj Esperanta-rusaj vortaroj, eldonitaj de 1887 ĝis nuntempo, kaj ankaŭ gravaj Esperanta-Esperantaj kaj eksterlandaj dulingvaj Esperantaj vortaroj. En la ĉefa parto de la verko estas pritraktataj tiaj problemoj de kompilado de la Granda Rusa-Esperanta Vortaro, kiel kompilo de vortlisto, principoj de organizo de la vortartikolo kaj dislokigo de vortoj en la vortaro, tradukaj problemoj, prigramatika artikolo kaj gramatikaj indicoj. Instruado/edukado kaj internacia lingvo | SEVCENKO, Elena | 1987 | RU - Rusujo | 2011-06-20 06:41:23 |
166 | Analizo de la voĉaj karakterizaĵoj de malsamnaciaj Esperanto-parolantoj.La sukceso de la Internacia Lingvo, almenaŭ parte, eksplikiĝas per la simpleco de ĝia fonologia strukturo, permesanta al popoloj de la tuta mondo paroli ĝin sen aparta prononcmaniero, t.e. sen misformado kiu malutilas la interkompreniĝon. Nia laborhipotezo estas jena: la Esperanto-parolantoj nekonscie uzas sian gepatran lingvon kiel "produktadmodelon". Ni do retrovas la samajn voĉajn karakterizaĵojn ĉe la parolantoj, kiuj havas la saman gepatran lingvon. Tiu ĉi analizo estas farita surbaze de la studaĵo de SMLT (Spectres Moyens à Long Terme) en la laboratorio pri fonetiko de la Ŝata Universitato de Mons Alia | DE VIVAR, Manuel | 1987 | BE - Belgujo | 2011-06-28 06:14:31 |
167 | Pri filozofiaj kaj religiaj ideoj de L.L.Zamenhof.Internacia lingvo kaj religio | LEWKOWICZ, Andrzej Boguslaw | 1987 | PL - Pollando | 2010-11-15 21:42:15 |
168 | Kompara studo pri vortfarado de Korea Lingvo kaj EsperantoCitaĵo el al letero de la aŭtoro: "En ĉi tiu tezo ni atentis pri la vortfaradoj de korea lingvo kaj Esperanto. Mi studis pri iliaj karakteroj kaj reciproke malsamaj fenomenoj, per komparado kaj anallizo, kaj klopodis konfirmi la lingvistikajn faktojn kiom produktivaj estas la vortfaradoj de ambaŭ lingvoj. Tie ĉi diakronaj lingvistikaj fenomenoj ne estis menciitaj kaj ankaŭ la ĉindevenaj vortoj uzataj en korea lingvo ne estis traktataj rigardite tiel, ke ili estas en la kategorio de pruntvortoj. Mi estas konvinkita, ke korea lingvo kaj Esperanto havas reciproke similajn morfologiajn strukturojn kaj similajn tipojn de vortfarado, sed Esperanto havas multe pli produktivan vortfaradon. " Lingvistikaj komparstudoj inter Eo kaj aliaj lingvoj | HO, SONG | 1987 | KR - Sud-Koreujo | 2011-01-24 21:53:46 |
169 | Elektitaj ĉapitroj de la vortfarado en la Franca kaj en Esperanto laŭ kontrastiga vidpunkto.Temas pri provo kompari lingvon artefaritan kun lingvo nature evoluinta. Aparte traktita estas la vortformo pere de sufiksoj: -substantivoj (nomoj de personoj, diminutivoj, aŭgmentativoj, kolektivoj) -adjektivoj -adverboj -verboj Lingvistikaj komparstudoj inter Eo kaj aliaj lingvoj | TOKAJ, Martina | 1987 | DE - Germanujo | 2011-06-23 05:40:14 |
170 | Milito aŭ paco lingvistikaj: Esperanto vetkurante kiel internacia lingvo?Kiel UEA organizas la disvastigon de Esperanto en la ĵurnaloj, radio, televido kun la celoj pedagogia, kultura, informa aŭ propagando. Internacia lingvo kaj socipolitiko | DONNAY, Françoise | 1988 | BE - Belgujo | 2011-07-16 20:42:45 |