Diplomlaboraĵoj
La klarigon pri la tipoj de la diplomlaboraĵoj bv. legi ĉi tie.
Reveni al la serĉilo | Ĝustigi la serĉparametrojn
Entute trafoj: 346
Titolo | Nomo | Jaro ↓ | Lando | Lasta redakto | |
---|---|---|---|---|---|
171 | Milito aŭ paco lingvistikaj: Esperanto vetkurante kiel internacia lingvo?Kiel UEA organizas la disvastigon de Esperanto en la ĵurnaloj, radio, televido kun la celoj pedagogia, kultura, informa aŭ propagando. Internacia lingvo kaj socipolitiko | DONNAY, Françoise | 1988 | BE - Belgujo | 2011-07-16 20:42:45 |
172 | Apliko de sintezita parolo en la komputilo instruado de Esperanto.Temas pri moderna tereno: komputila instruado, ne ofte traktata en Esperanto; apliko de sintezita parolo entute tre malofte aperas. La verkintino plenumis memstaran kaj pioniran laboron. Ŝi ne nur didaktike bone kunmetis materialon por komenca kurso en Esperanto, sed ŝi planis kaj ankaŭ ellaboris ekzercoprogramojn por komputilo Commodore aplikante la parolsintezan sistemon ESPAROL. La instruprogamoj estas esperantlingvaj, do taŭgaj por internacia uzo. El la enkoduka parto vidiĝas , ke ŝi konas la naciajn kaj internaciajn rezultojn ĉi-kampe kaj bone vidas la rolon de komputilo en la instruado. En la realigo de la bonega materialo aperas kelkaj pardoneblaj mallertaĵoj. Aperis raporto pri la praktika elprovo de la materialo en IPR 88/4. (IPR 4/1990) Informadiko kaj Esperanto | KISFALUDY, Katalin | 1988 | HU - Hungarujo | 2011-09-02 08:03:38 |
173 | Serĉado de internacia helplingvoAlia | SIEGEL , EDZ. ERICSON, Laura | 1988 | US - Usono | 2011-11-21 06:52:27 |
174 | Redistribuo lingva sur la internacia scenejo: ĉu rolo por Esperanto?-La problemo de la lingvo distribuo sur internacia nivelo -Perspektivoj de nova lingva distribua mondskale -La komunikado laŭ la esperantistoj -La akiroj de Esperanto en la kampo de komunikado -Stato de la problemo en la Eŭropa Komunumo Internacia lingvo kaj gazetaro | DONNAY, Françoise | 1988 | FR - Francujo | 2011-12-01 08:00:57 |
175 | Lajos Tárkony kaj la Budapeŝta SkoloEn la laboraĵo temas pri ege detalal analizo kaj pritakso de la vivverko de Tárkony, unu el la ĉefaj figuroj de Esperanto-literaturo kaj de Budapeŝta Skolo. Krom la merito resumi historie la temon, la verkinto kapablis doni ankaŭ estetikan prijuĝon, kaj prezenti la poezion de Tárkony kiel veran belarton, eternan valoron por Esperanto-kulturo (IPR 4/1990) Esperanta literaturo | ERTL, István | 1989 | HU - Hungarujo | 2010-10-21 07:20:07 |
176 | La nacia kaj esperantlingva dentista termonologiojElformiĝo de hungara terminologio, elforiĝo de esperanta terminologio. Analizo fe hungaraj medicinaj vortaroj, laŭ dentista vidpunkto, analizo de esperantaj medicinaj vortaroj, laŭ dentista vidpunkto. Internacia lingvo kaj medicino | SZEMÖK, Balázs | 1989 | HU - Hungarujo | 2010-10-21 07:20:31 |
177 | Esploro de la Esperanto leksiko (konsidere de la eŭropaj lingvoj)"La verkinto deziras pruvi la propedeŭtikan valoron de Esperanto per la esploro de leksiko de la gimnaziaj lernolibroj. La tem-elekto estas tre aktuala en la epoko, kiam post la unuaeco de la rusa lingvo en la hungaraj lernejoj Esperanto figuras inter la unue elekteblaj lingvoj. Li skizas la rolon de Esperanto en la fremdlingva instruado en Hungario. La detala komparo de la leksiko de fremdlingvaj lernolibroj kun tiu de Szerdahelyi disponigas utilan materialon por kolegoj, kiuj volas instrui fremdajn lingvojn baziĝante sur Esperanto . Balla pruvas per propraj statistikaj esploroj la fundamentigan rolon de Esperanto ankaŭ por la grek-latin-denena vortprovizo de aliaj studobjektoj. Etimologiaj analizoj kompletigas la komparan liston. La studo estas bone strukturita kaj klara." (Internacia Pedagogia Revuo 4/1990, p.15, Ilona Koutny kaj Zsuzsa Varga-Haszonits) Esperantologio | BALLA, Karoly | 1989 | HU - Hungarujo | 2011-07-22 06:08:16 |
178 | Apliko de komputilo en la procedo de instruado/lernadoLa laboraĵo analizas la praktikaj elprovon de la instrumateriolo de K.Kisfaludy en klasĉambro. Ĝi prezentas la efikon de la programoj ĉe la gelernantoj, la postan instruadon, baziĝantan sur ĝi, ĝi montras la avantaĝojn kaj malavantaĝojn (ekz.neŝanĝeblo de tekstoj) de la programoj. Mankas tamen sistema traktado kaj proponoj por eviti la erarojn aŭ por alitipaj programoj. (Internacia Pedagogia Revuo 4/ 1990) Instruado/edukado kaj internacia lingvo | BARTHA, Emma | 1989 | HU - Hungarujo | 2011-07-29 06:16:21 |
179 | Verkaro kaj literaturaj verkoj de Jean ForgeLa verkintino celis prezenti la vivon kaj vivoverkon de unu el la plej interesaj kaj originalaj figuroj de Esperantaj literaturo kaj kulturo. Tio nur parte sukcesis. Estas pozitivaĵo, ke la laboraĵo baziĝas unuavice sur la studado de la verkoj, sed el tio sekvas mem la negativaĵo: tre malmultaj analizoj kompletigas la priskrbon de la enhavoj de la unuopaj Forge-verkoj. (IPR 4/1990) Esperanta literaturo | BODNÁR, Éva | 1989 | HU - Hungarujo | 2011-08-01 18:22:06 |
180 | Lingvistikaj skoloj kaj la artefaritaj lingvojLa laboraĵo trarigardas la rilatojn, kontaktojn inter la plej gravaj lingvistikaj skoloj- historia lingvistiko, novgramatikistoj, strukturismo kaj genera lingvistiko- kaj la artefaritaj lingvoj. La verkintino atingis sian celon, ĉar ŝi sukcesis prezenti, eĉ pruvi, kial la reprezentantoj de la unuopaj lingvistikaj skoloj interesiĝis aŭ ne pri la artefaritaj lingvoj. La argumentado estas logika, scienca; la studaĵo mem havas pioniran rolon. (IPR 4/1990) Interlingvistiko | CSISZAR, Zsuzsanna | 1989 | HU - Hungarujo | 2011-08-09 06:10:28 |