Diplomlaboraĵoj

La klarigon pri la tipoj de la diplomlaboraĵoj bv. legi ĉi tie.

Reveni al la serĉilo | Ĝustigi la serĉparametrojn

Entute trafoj: 340

Titolo  Nomo  Jaro ↓ Lando  Lasta redakto 
151

La esperantlingva terminologio de programita instruado

Instruado/edukado kaj internacia lingvo

BALOGH, Judit1986HU - Hungarujo2011-02-12 17:17:40
152

La idea evoluo de la Esperanta junularo en la lastaj jardekoj

Historio de Esperanto-Movado

LENDVAY, Csaba1986HU - Hungarujo2011-02-12 17:18:29
153

Volapük, Esperanto, Ido, Interlingue/Occidental, Interlingua - kvin planlingvoj

La verko konsistas el enkonduko, 12 ĉapitroj kaj aneksaĵoj. En apartaj ĉapitroj, mi skizas pri la historio de la planlingvoj, pri diversaj opinioj de lingvistoj rilate al la planlingvo kaj pri la uzataj de mi terminoj. Poste sekvas apartaj ĉapitroj dediĉitaj al la kvin planlingvoj, kiujn mi priskribas.Tiu ĉapitro konsistas el mallonga informo pri la aŭtoro(j), historio de la lingvo kaj movado, sciigoj pri ĝia apliko.Sekvas pli-malpli detala priskribo de la lingvo mem (fonetiko, ortografio, morfologio, sintakso). En la fino troviĝas konkluda ĉapitro.

Lingvistikaj komparstudoj inter Eo kaj aliaj lingvoj

BÂCEVA, Kremona1986BG - Bulgarujo2010-10-11 20:40:03
154

Esperanto

Simpla , elementa laboraĵo, sen scienca pretendo; ĝi havas nur informan valoron pri Esperanto en la lernejo mem kaj eventuala plia interesiĝo flanke de la verkinto pri Esperanto.

Alia

VAN GELDER, Fabienne1986BE - Belgujo2010-10-29 08:55:56
155

Artfaritaj lingvoj. La socia statuso de Esperanto

Internacia lingvo kaj socipolitiko

PEETERS, Stanny1986BE - Belgujo2011-06-05 15:42:06
156

Esperanto: priskribo kaj mezurado de internacia lingvo

La aŭtoro prezentas Esperanton kiel eblan solvon por la problemo de la monda komunikado traktante jenajn temojn: analizo de la problemo de internacia komunikado tra la tempoj ĉe diversaj sektoroj de la homa aktiveco kaj ĝia akriĝo pro la teknologia kaj scienca progresado en la mondo; studo pri naturaj lingvoj plenumantaj pasintece aŭ aktuale rolon de interlingvoj,iliaj amplekso kaj limigoj en tradukado; sintezo de la proponoj fare de internaciaj artefaritaj lingvoj,kiuj plej disvastiĝis ekde la pasinta jarcento ĝis nun; priskribo de Esperanto kaj taksado de ĝia propono kiel internacia lingvo pritraktante ĝiajn karakterizaĵojn kiel konstruita lingvo kaj tial regula, ŝparema, neŭtrala, kompare kun naturaj lingvoj.

Instruado/edukado kaj internacia lingvo

PASSINI, José1986BR - Brazilo2011-06-05 15:43:24
157

Pridiskuto de la polemiko pri la pasivaj participoj de Esperanto.

La verkinto historias la polemikon pri la participoj, kritikas ĉiun el tiuj vidpunktoj, kaj proponas specifan analizon por la Esperanta verbo, en kiu la participoj kondutas absolute egale al la finitivaj verboformoj. Por tion sukcesi, li ŝanĝas la orientiĝon de la verbotempo: ne la momento de la dialogo fiksas la momenton de la okazaĵo (kaj sekve la tempon de la verbo) , sed la momento de la okazaĵo,(sekve la tempo de la verbo), fiksas la momenton de la dialogo. La rezulto estas ekstrema: malaperas la neceso distingi absolutajn kaj relativajn verboformojn, finitivajn kaj infinitivajn verboformojn, kaj ĉiu verboformo obeas al la samaj reguloj.

Esperantologio

MATTOS, Geraldo1986BR - Brazilo2010-12-02 09:33:15
158

Problemoj de lingvaj baroj en la scienco kaj teknika evoluado

La kandidato faris statistikan esploron pri la lingvoj uzataj en la bibliografio de hungaraj lingvistikaj artikoloj kaj komparis ilin kun la indicoj, mezurataj de Ernesto Zierer en la Nacia Universitato Trujillo (Peruo). Jen la fina rezulto : Peruaj verkoj Hungaraj verkoj la lingvoj de cititaj verkoj angla 43,2 % angla 50,60 % germana 38,8 % hungara 27,78 % (gepatra) rusa 9,1 % germana 9,04 % franca 6,2 % franca 5,87 % itala 2,2 % rusa 4,67 % hispana 0,5 % (gepatra) ceteraj 1,84 % Ĉe la hungaraj verkoj inter la "ceteraj" estas jenaj lingvoj: hispana, itala, persa, ĉeĥa, pola, sveda, fina, dana, kaj portugala. Estas rimarkeble, ke ĉe ambaŭ la angla okupas la unuan lokon, ĉe la hungaroj la gepatra lingvo estas la dua, dum ĉe la hispanoj la lasta; ĉe la hungaroj la diasporo de la lingvoj estas multe pli granda.

Internacia lingvo kaj scienco

SZOLNOK, Peter1986HU - Hungarujo2014-07-06 14:38:45
159

"Nomina agentis" en Esperanto kompare kun la angla, araba, rusa, serbokroata kaj turka lingvoj

Verŝajne neniam ĝis nun oni faris tiel vasta-skalan komparon de iu lingva fenomeno (la nomo de agentoj) en Esperanto kun aliaj lingvoj. En ĉi tiu kazo gravas ne tiom la nombro de la lingvoj, kiom la diverseco de la komparataj lingvoj. La laboraĵo estas vere unika en sia speco.

Esperantologio

ĜORĜEVIC, Slobodanka1986YU - Jugoslavio2010-10-30 19:55:10
160

Esperanto-Movado en Japanio inter la du mondmilitoj

Tiu ĉi disertacio celas ĉefe priskribi la proletan Esperanto-movadon en Japanio inter la du mondmilitoj. La movado ĝermis en la periodo de demokratio post la unua mondmilito kaj havis jenajn celojn: esence establi teorion de internacia lingvo kaj Esperanto literaturo; funkcie interagi por kominikado inter individuaj movadanoj aŭ organizoj; entute servi al internacia solidareco kaj ekzalti spiriton de proletoj La movado dividiĝis en kvar periodoj: La 1-a: 1919.XII- 1923.VIII La 2-a: 1924.IV- 1930.VII La 3-a: 1930.VII- 1932.X La 4-a: 1932.X - 1938.XI En la unua periodo okazis demokratiigo de Japana Esperanto-Instituto kaj komenciĝis agadoj de esperantistaj socialistoj. Ankaŭ en la kampo de la kulturaj agadoj ili provis evoluigi la ideojn kaj la literaturon. En la dua periodo formiĝis proleta Esperanto-movado kaj oni havis grandan perspektivon de ĝia utiligado en la vastaj kampoj de socia agado: ekzemple en la movado por emancipi subpremitajn popolojn aŭ senrajtigitajn virinojn. La nombro de la agantoj estis malgranda, sed ili havis klaran konscion pri la taskoj de la proletaj esperantistoj. La tria periodo distingiĝis pro sia komunista karaktero. La movado fariĝis radikale politikema en la nomo de 'popularigo de la movado', kiu kaŭzis la internan disfendiĝon.Ili klopodis enkonduki internacilingvan teorion el Sovet-Unio; tamen, en severega subpremado fare de la ŝtataj instancoj, la movado eniris la kvaran stadion. La kvara periodo estas karakterizita de la evoluo de Esperanta literaturo, internacilingva teorio kaj proleta Esperanto-korespondado. Kvankam la movado celis radikigi Esperanton en la nacian kulturon, oni malsukcesis efike kunigi internacilingvan movadon kaj tiun de proleta liberigo. Rezulte, ne realiĝis popolfronto inter japanaj esperantistoj kontraŭ faŝismo kaj milito. Tamen oni devas noti la gravan rolon de proleta Esperanto-korespodado en la kontraŭ-faŝista movado. (la aŭtoro)

Historio de Esperanto-Movado

MIYAKE, Eizi1986JP - Japanujo2011-11-06 09:12:34
1 ... 12 13 14 15 16 17 18 19 ... 34

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati kaj ESF.