Diplomlaboraĵoj
La klarigon pri la tipoj de la diplomlaboraĵoj bv. legi ĉi tie.
Reveni al la serĉilo | Ĝustigi la serĉparametrojn
Entute trafoj: 346
Titolo | Nomo | Jaro ↓ | Lando | Lasta redakto | |
---|---|---|---|---|---|
201 | Apliko de la komunika metodo en la instruado de EsperantoLa laboraĵo estas aktuala, ja dum abundas lernolibroj pri la angla kaj germana laŭ la komunika metodo, mankas tiutipaj por Esperanto. La verkintino unue prezentas la komunikan metodon, ĝiajn ekzercotipojn, la ŝanĝiĝintan rolon de la instruisto, la gruplaboron ne preteratendante la psikologiajn aspektojn surbaze de vasta kono de fakliteraturo kaj de siaj propraj spertoj. Post analizado de la speciala taŭgeco de esperanto por tiu ĉi metodo, ŝi skizas en la ĉefa parto Esperantan lernolibron por progresantoj laŭ la komunika metodo. Ŝi prezentas la temojn (alirante ilin el praktika flanko) kaj la strukturon de la ĉapitroj. Ŝi elleboras unu ĉapitron detale (dum 80 tagoj ĉirkaŭ la mondo) : de la strukturaj ekzercoj ĝis la komunikaj ludoj. Konsiloj por instruistoj sekvas la lecionon. La laboraĵo estas bonega, ĝi malkaŝas veran pedagogon. Ni deziras, ke ŝi ekhavu la emon kaj la eblecon por ellabori la tutan lernollibron. (IPR 4/1990) Instruado/edukado kaj internacia lingvo | STRÖBL, Katalin | 1990 | HU - Hungarujo | 2011-09-10 07:20:39 |
202 | La instruado de Esperanto.Unua parto: Pravigo de Esperanto en la lerneja instruprogramo Diskuto pri la socia kaj eduka avantaĝoj de Esperanto Kial scio de Esperanto verŝajne plibonigas la konon de lernejano en lingvoakiro ĝenerale Dua parto: Mallonga superrigardo de diversaj manieroj instrui fremdajn lingvojn, kun aparta referenco al Esperanto Preparo de instruprogramo (silabuso) Instrumetodoj kaj kelkaj sugestoj por produkti instruhelpilojn Instruado/edukado kaj internacia lingvo | IBBOPSON, John | 1990 | GB - Britujo | 2011-12-05 07:13:58 |
203 |
| VAN OOSTENDORP, Marc | 1991 | NL - Nederlando | 2010-10-12 19:36:42 |
204 | Kompara studo de la morfologiaj kategorioj de la franca kaj Esperanto: privilegia ilo de internacia komunikadoLingvistikaj komparstudoj inter Eo kaj aliaj lingvoj | ADANOU, Efoé | 1991 | TG - Togo | 2014-07-06 14:34:12 |
205 | Studo pri Morfologia Kontrasto de la Korea kaj EsperantoLa aŭtoro: "En la disertacio mi studis la morfologian kontraston de la korea kaj Esperanto. Kaj la celo de la studo estas eltrovi bonajn metodojn por la Esperanto-instruo al Koreoj kaj ankaŭ esplori la atentindajn punktojn de la instruo.Mi bazas mian studon sur la korealingva gramatiko de d-ro Ho ung (1983) kaj Esperanta gramatiko de mi mem(1989). Mi kontrastigis morfologian parton el ambaŭ gramatikoj. La kategorioj ĉi tie kontrastigitaj estas jenaj: 1° vortfarado; 2° konjugacio; 3° deklinacio; 4° malsamaj kategorioj: a) tempo-indiko; b) supoza esprimo ; c) demanda esprimo; ĉ) ceteraj postpozicioj de la korea kaj Esperanto Lingvistikaj komparstudoj inter Eo kaj aliaj lingvoj | BAK, Giuan | 1991 | KP - Nord-Koreujo | 2011-07-28 08:34:58 |
206 | La penso kaj la agado de Edmond Privat(1889-1962). Kontribuo al la historio de la politikaj ideoj en SvislandoPublikisto kaj verkisto, amiko de Romain Roland kaj de Gandhi, Edmond Privat (1889-1962) samtempe ilustris la spiriton de Ĝenevo kaj de Svislando kaj atestis veran universalismon. Pioniro de Esperanto, de la Ligo de Nacioj kaj de la universalismaj movadoj tuj post la mondmilito 1945, li estis unu el la unuaj eŭropanoj kiuj superpasis la reduktantan etnocentrismon, sed tamen profunde konscia pri la ekzempla valoro de la svisa eksperimento. Lia kontribuo al la publika romando vivo estis grava, karakterizita per la fondo de Radio-Genève (1925), per multnombraj konferencoj kaj per lia atestado kiel okupanto de la angla katedro ĉe la Universitato de Neuchatel. Pro la komunisma refluo kaj la reapero de naciismoj, lia problemaro direktita al la demando de la popolaj rajtoj retrovas renovigitan aktualecon. (La aŭtoro) Historio de Esperanto-Movado | FARROKH, Mahammad | 1991 | CH - Svislando | 2011-09-03 00:22:32 |
207 | Interlingvistiko kaj Esperanto en la Cara Imperio kaj en SovetunioHistorio de interlingvistiko ĝenerale kaj en Ruslando kaj Sovetunio; la personeco de L.L.Zamenhof kaj ĝenerala karakterizo de la interna situacio en la Cara Imperio en la tempo de la ekesto de Esperanto; Historio de la Esperanto-movado en St.Peterburgo, Moskvo kaj en la ruslanda provinco; Esperanto-gazetaro en Ruslando; Ivan Baudouin de Courtenay kaj Leo Tolstoj pri planlingvoj kaj Esperanto; Rusa, pola kaj ukraina literaturo en Esperanto-tradukoj. Kun ampleksaj bibliografio kaj dokumenta parto. (La aŭtoro) Interlingvistiko | KÜNZLI, E. Andy | 1991 | CH - Svislando | 2011-09-06 06:50:38 |
208 | La lingvoj en la Eŭropa Komunumo, kun aparta atento pri la angla.Enkonduko; 1-a ĉapitro: La statuso kaj la funkcio de la lingvoj en la Eùropa Komunumo 2-a ĉapitro: La Komunuma politiko rilate al la lingvoj 3-a ĉapitro: La disvastigo de la Angla tra la mondo kaj ĝia rolo en Eùropo 4-a ĉapitro: La implicoj de plurlingveco kaj la proponitaj alternativoj Konkludoj Apendico Bibliografio Utillaj indikoj Alia | MAZZERO, Marina | 1991 | IT - Italujo | 2011-09-09 06:13:48 |
209 | Efektivigo de morfo-sintaksa analizatoro de EsperantoUnua parto de efektivigo de informatika programo (logiciel en Turbo Prolog, lingvo de artefarita inteligenteco), celante la prilaboron de Esperanto por ĝia uzado en artefaritaj tradiksistemoj aŭ en interfaco por la kominikado homo/maŝino. Tiu ĉi parto esence traktas la morfologian rekonon. Disertacio de D.E.A. (Diplomo de profundaj studoj), nun preparata, traktas la sintaksan analizon. Esperantologio | NUTAKOR, Mawust Edwin | 1991 | FR - Francujo | 2011-11-15 09:36:28 |
210 | Lingvoŝanĝiĝo en planlingvo, per la ekzemplo de EsperantoLa disertacio detale esploras, ĉu aŭ kiaj fenomenoj de lingvo-ŝanĝiĝo aperis ĝis nun en Esperanto. La abundo da rezultoj montras, ke la lingvo evoluis grandparte en la kadro de la origina bazo, sed ke tamen en kelkaj punktoj ankaŭ deviantaj, sistem-ŝanĝantaj evoluoj okazis kaj estis akceptitaj. (la verkinto) Interlingvistiko | PHILIPPE, Benoît | 1991 | DE - Germanujo | 2011-11-20 07:06:57 |