Diplomlaboraĵoj
La klarigon pri la tipoj de la diplomlaboraĵoj bv. legi ĉi tie.
Reveni al la serĉilo | Ĝustigi la serĉparametrojn
Entute trafoj: 346
Titolo | Nomo | Jaro ↓ | Lando | Lasta redakto | |
---|---|---|---|---|---|
211 | Kunĉo Valev en bulgara Esperanto-gazetaroBiografiaj notoj;bibliografio kaj liaj verkoj; eldonaĵoj, kunmetitaj kaj redatitaj de Kunĉo Valev; tradukoj en Esperanton de Kunĉo Valev; literaturo pri liaj vivo kaj agado; indeksoj (de titoloj de liaj publikaĵoj de personaj nomoj; geografio; listo de konkursoj, en kies ĵurio li partoprenis; listo de reviziitaj fontoj; enhavo). La bibliografia verko enhavas 176 titolojn de publikaĵoj en bulgara lingvo kaj en Esperanto de 1945 Ĝis 1991. Estas ellaborita post la forpaso de Kunĉo Valev. (la verkintino) Historio de Esperanto-Movado | ANDROVSKA, Raya | 1991 | BG - Bulgarujo | 2011-11-27 07:28:13 |
212 | Esperanto, universala lingvoEnkonduko; Historio kaj vivo de Zamenhof; Priskribo de la lingvo; Esperanto kaj la instruado; Esperanto kaj la informatiko; Kostoj de la plurlingvismo; La minoritataj lingvoj; La Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS) de San- Marino; Kulturo kaj Esperanto; Esperanto kaj la literaturo; Esperanto kaj turismo; Esperanto en la radio; Gazetoj kaj revuoj en Esperanto; Persona konkludo; Dokumentaro kaj Bibliografio. Alia | CHARLES, Hélène | 1991 | BE - Belgujo | 2011-11-27 07:54:29 |
213 | Kialoj por lerni Esperanton en nuntempa HungarioInternacia lingvo kaj socipolitiko | NAGY, Edit | 1992 | HU - Hungarujo | 2010-10-21 07:16:54 |
214 | Ni ellernos Esperanton: lernmaterialo de 90 instruhoroj por gimnazianoj en la tria jaro de Esperanto-lernado antaŭ la mezgrada ŝtata fremdlingvo-ekzameno aŭ abiturienta ekzameno."La laboraĵo efektive estas jara instrumaterialo por la 3-a klaso de Hungara gimnazio (la 11-a klaso de la komenco,17-jaruloj): individua kolektaĵo, aplikita dum unu studjaro (90 horoj en la propra klaso). Ĝiaj valoro kaj originaleco konsistas en tio, ke por tiu ĉi aĝgrupo ne ekzistas ankoraŭ lernolibro por la Hungaraj gimnazioj (prof. Szerdahelyi verkis por la 1-a kaj la 2-a klasoj, daŭrigo mankas). La Enkondukon, krome la metodikajn principojn, klarigojn dulingve, verkis la aŭtorino. La strukturo de la laboraĵo: Enkonduko (p. 2-12), Instruplano (p.15-30), Studmaterialo (p.31-277). Tiu ĉi lasta parto konsistas el ne sufiĉe strukturitaj kaj motivitaj, malfacile travideblaj ĉapitroj. (Tamen estas sciinde, ke la fazoj de la instruado, elprovo de la materialo kaj la verkado de la laboraĵo tempe koincidis). Kelkaj ripetiĝantaj lingvaj eraroj troviĝas en la laboraĵo, tamen ne multaj. Al la meritoj de la kompilaĵo apertenas, ke ĝi atestas pri celkonscia, tamen elasta laboro dum la studjaro; montras sisteman aplikadon de pluraj studhelpiloj; la elektado de la materialo estas sprita kaj celkonscia; integriĝas en la materialo ankaŭ konoj pri la kultura fono de Esperanto, krome ĝi donas aktualajn informojn pri la Esperanton parolanta komunumo. La aŭtorino okupas sin ankaŭ pri la instruado de vortar-uzado, priatentas ankaŭ la skizon, skribatan sur la nigra tabulo kaj la hejmajn taskojn. La parolo kiel komunika kapablo havas prioritaton, sed la aŭtorino ne neglektas ankaŭ spertigi la lernantojn en deĉifrado de manskribo. Resume: la laboraĵo atestas pri sperta, celkonscia kaj sprita instruisto. Ĝi povus havi praktikan valoron en kazo de publikigo, sed ties kondiĉoj estas profunda sistemigo kaj bona redaktado" (Zsuzsa Barcsay) Instruado/edukado kaj internacia lingvo | GÁBOR, Mária-Rózsa | 1992 | HU - Hungarujo | 2011-09-03 00:27:28 |
215 | La Historio de Ido-movado en HungarioEkapero de Ido-lingvo en 1907 En Hungario aperintaj Ido-lernolibroj kaj vortaroj (Szenthereszty; Bakonyi; Csatkai) Hungarlanda Ido-asocio, centro en Szombathely. Movada vivo, agado en la urbo Szombathely kaj en la urbo Sopron. Internaciaj Ido-kongresoj. En Hungario:1930 en Sopron; 1936 en Szombathely. Csatkai Jozsef: ĉefaktivulo- lia vivo kaj agado; ĵurnaloj. Interlingvistiko | HOMPASZNÉ, Horváth Judit | 1992 | HU - Hungarujo | 2011-09-02 08:05:12 |
216 | Kontrastaj ekzamenoj de kampoteorioj en la hungara kaj Esperanto per la komparo de sinonimoj de la vorto "dio""La diplomlaboraĵo provas plenumi kontrastan sintaksan analizon per la komparo de signifostrukturoj de la hungara vorto "isten" kaj la Esperanto vorto "dio", krome kolekti la sinonimojn de ambaŭ vortoj kaj ekzameni ilin. Ŝi utiligas la rezultojn de kampoteorioj, unuavice tiun de Jost Trier. La ĉefa merito de la laboraĵo estas, ke ĝi baziĝas sur riĉa materialo: ne nur vortaroj, leksikonoj estas analizataj, sed ankaŭ el la Biblio-tradukaĵoj ŝi kolektis materialojn. Sed la prilaboro estas malforta, la vidpunktoj de la analizoj estas eventualaj kaj teorie malcertaj". (D-rino Barcsay) Lingvistikaj komparstudoj inter Eo kaj aliaj lingvoj | MÉZES, Gyöngyl | 1992 | HU - Hungarujo | 2011-09-09 06:12:51 |
217 | Bazo-Lingvo por la aŭtomata tradukadoInformadiko kaj Esperanto | NUTAKOR, Mawust Edwin | 1992 | FR - Francujo | 2011-11-16 07:29:13 |
218 | Etnografio de la komunikado en socia ekzolingva medio: la Esperanto-Kulturcentro de la Chaux-de-FondsEn la Esperanto-Kulturcentro de La Chaux-de Fonds, personoj de la tuta mondo venas por lerni Esperanton kaj por renkontiĝi. Tie la socia rolo de la Internacia Lingvo montriĝas ĉefa, ĉar Esperanto estas same komunikilo kaj enven-faktoro en la grupo. Tra analizo de iafoje plurlingvaj konversacioj la aŭtorino aperigas-krom lingvajn regulojn-la sintenajn regulojn, kiuj stariĝas inter la vizitantoj de la Centro. (la aŭtorino) Alia | PAPALOÏZOS, Lilli | 1992 | CH - Svislando | 2011-11-16 08:38:23 |
219 | Naturaj lingvoj kaj artefaritaj lingvoj. La sintakso de la angla kaj tiu de Esperanto.Esperanto kompare al la aliaj artefaritaj lingvoj kaj ĝiaj fonologio, morfologio, sintakso. Sintaksaj karakterizoj de la angla lingvo. Kompara ekzameno de anglaj kaj Esperantaj tekstoj laŭ:-vorta ordono kaj pragmata rolo de nominalaj sintagmoj; -tezaj elesprimoj; -fundamentaj gramatikaj rilatoj. (la verkintino) Lingvistikaj komparstudoj inter Eo kaj aliaj lingvoj | PRUZZI, Paola | 1992 | IT - Italujo | 2011-11-20 07:40:27 |
220 | Kelkaj rezultoj de interlingvistiko en Hungario kaj en GDRLa diplomlaboraĵo resumas la konceptojn pri la objekto de interlingvistiko, tuŝas la rilatojn inter interlingvistiko-planlinvoj-esperantologio kaj koncize traktas la historion de la Esperanto-movadoj en Hungario kaj GDR. Estas priskribitaj la ĉefaj interlingvistikaj agadoj en Hungario (ĉefe ELTE-universitato, Budapest) kaj en GDR (ĉefe la interlingvistikaj seminarioj por profesiaj lingvistoj en Ahrenshoop). La laboraĵo havas kelkajn bibliografiajn aneksojn.(D. Blanke) Interlingvistiko | SZEKERES, Gabriella | 1992 | DE - Germanujo | 2011-11-23 08:37:33 |