Diplomlaboraĵoj
La klarigon pri la tipoj de la diplomlaboraĵoj bv. legi ĉi tie.
Reveni al la serĉilo | Ĝustigi la serĉparametrojn
Entute trafoj: 349
| Titolo ↓ | Nomo | Jaro | Lando | Lasta redakto | |
|---|---|---|---|---|---|
| 171 | La Esperanto-movado: ekzemplo de kolektiva lingva higienado por pli justa ordo komunikaLa aŭtorino analizas la Esperanto-movadon kiel specon de agadoj por "Verbal Hygiene" (lingvo-higienado), koncepto proponata de la brita socilingvistino Deborah Cameron, Internacia lingvo kaj socipolitiko | YOSHIDA, Naoko | 1997 | GB - Britujo | 2021-05-10 06:56:56 |
| 172 |
| HUBER, Margaret | 1973 | CA - Kanado | 2019-03-14 08:49:52 |
| 173 |
| CHENG, Cheng | 2015 | CN - Ĉinujo | 2016-02-27 14:39:16 |
| 174 | La evoluo de ideoj pri planlingvoPri la evoluo de la ideo pri artefaritaj lingvoj (internaciaj lingvoj) de la dua jarcento ĝis niaj tagoj. Analizoj pri gesta lingvo, pri pasigrafio, k.a. projektoj de aprioraj kaj aposteriaj artefaritaj lingvoj. Pli detale pri la lingvo Esperanto kaj ĝia aŭtoro L.L. Zamenhof. Interlingvistiko | BERCE, Liga | 1975 | LV - Latvujo | 2010-10-18 21:07:31 |
| 175 | La filizofa lingvo de Kalmár GyörgyInterlingvistiko | PÁVA, József | 1980 | HU - Hungarujo | 2011-02-06 21:05:42 |
| 176 | La filozofiaj lingvoplanoj kaj la biblioteka decimala klasifiksistemoInternacia lingvo kaj bibliotekoj | BÖDEI, Ágota | 1976 | HU - Hungarujo | 2011-04-06 20:24:45 |
| 177 | La francaj originoj de Internacia Katolika Asocio: IKUEMallonga priskribo de la rilatoj inter Esperanto kaj kristianismo antaŭ 1903. Resuma vivo de P-ro Emile Peltier (1870-1909), la prafondinto, kun traduko de multaj eltiraĵoj el la unua numero de "Espero Katolika". Longa ĉapitro pri la frua esperanto ekumenismo (antaŭ 1910). Komencoj de IKUE , kun P-ro Richardson kiel unua prezidanto. "Skiza" historio de IKUE ĝis la 1980-aj jaroj, insistanta pri la ekumena flanko. Multaj ilustraĵoj (ricevitaj de s-ro Jean Amouroux, Perpignan). Internacia lingvo kaj religio | LAVARENNE, Christian | 1987 | FR - Francujo | 2022-12-25 23:48:28 |
| 178 | La funkciado de planlingvo: Esperanto, teoriaj problemoj.La disertacio pritraktas la teoriajn problemojn de lingvoplanantoj. Tute aparte ĝi diskutas la pozitivajxojn de Volapük, kaj la lingvistikajn problemojn kunligitajn kun la efektiva funkciado de Esperano (ĉu ekzistas variaĵoj lokaj, sociaj, stilaj? ĉu la gramatika karaktero de la radikoj estas pravigebla el la vidpunkto de la efektiva funkciado de Esperanto?). Fine, ĝi enhavas intervjuojn kun eŭropa kaj japana parolantoj de Esperanto, kiuj klarigas kiel la lingvo funkcias por ili en la normala vivo. Esperantologio | LACQUANITI, Silvia | 1994 | IT - Italujo | 2011-09-07 06:05:29 |
| 179 | La funkcioj de la prepozicioj "de" kaj "da" kompare al iliaj ekvivalentoj en la angla, franca kaj hungara lingvoj surbaze de Imre MadáchLingvistikaj komparstudoj inter Eo kaj aliaj lingvoj | VITTAY, Katalin | 1978 | HU - Hungarujo | 2011-02-12 12:06:58 |
| 180 | La helplingvoj. Kompara pristudo de leksikaj, gramatikaj kaj funkciaj elementoj.La celo de la disertacio estas komparo inter etnaj lingvoj, planlingvoj kaj formalaj (logikaj aŭ matematikaj) lingvoj , laŭ tri vidpunktoj: vortaro, gramatiko kaj funkciado. Etnaj kaj formalaj lingvoj estas priskribitaj ĝenerale, sed inter la planlingvoj estas elektitaj nur kvar: Esperanto, Ido, Occidental kaj Interlingua. Pro sia aparta pozicio kiel jam funkcianta planlingvo, Esperanto ricevas specialan priatenton. Fine konkludiĝas i.a., ke laŭ la diversaj trajtoj, la planlingvoj troviĝas inter la du aliaj grupoj kaj, ke ilia grava propraĵo estas la funkciado kiel interetna komunikilo. Interlingvistiko | DEMONTY, Marc | 1978 | BE - Belgujo | 2014-02-20 15:12:00 |


