Diplomlaboraĵoj
La klarigon pri la tipoj de la diplomlaboraĵoj bv. legi ĉi tie.
Reveni al la serĉilo | Ĝustigi la serĉparametrojn
Entute trafoj: 340
Titolo ↓ | Nomo | Jaro | Lando | Lasta redakto | |
---|---|---|---|---|---|
181 | La interesiĝo pri artefaritaj lingvoj. Esperanto.Embrio de bone farita, tre simpla sed valora laboreto, prezentita kiel vera tezo kun bibliografio kaj intervjuoj, i.a. kun Jozef Croegaert, prakuzo de J.E. Croegaert kiu en 1908 prilaboris en Antverpeno projekton de universala simbola lingvo "Langue Universelle Symbolique". Instruado/edukado kaj internacia lingvo | DE SMET, Danielle | 1972 | BE - Belgujo | 2011-06-15 06:57:13 |
182 | La internacia lingvo IDO (reformita Esperanto) kaj ĝia apliko al farmakologiaj sciencojInterlingvistiko | LAURENT, Jean | 1935 | FR - Francujo | 2011-09-08 05:12:00 |
183 | La intonacio en EsperantoTeoriaj asertoj pri intonacio ĝenerale. Ekzemploj el diversaj lingvoj. Historio de la problemo en Esperanto. Eksperimento en Esperanto. Intonaciaj strukturoj laŭ frazo-specoj. Denombrado. Emfaza intonacio. Intonemoj en Esperanto. Intonacia minimumo de Esperanto. Ktp. Esperantologio | STAND, László | 1980 | HU - Hungarujo | 2011-09-10 07:18:29 |
184 | La itala kontribuo al la originala literaturo en EsperantoLa aŭtoro ekzamenas detale la rolon de la esperantlingva minoritato ene de la itala literaturo, kun atento pri la originalaj verkoj. La disertacio estas samtempe krestomatio pri la italaj Esperanto-verkistoj; ĝi estas la unua tiu-speca rimedo je dispono de literaturistoj kaj esploristoj en Italio. Esperanta literaturo | ARI, Valerio | 1984 | IT - Italujo | 2010-10-19 10:49:06 |
185 | La kastilia kiel bazo kaj rimedo de interlingva planadoLa aŭtoro prezentas unue kelkajn notojn pri interlingvistiko, klarigas la diferencojn inter la skemisma kaj naturalisma lingvoplanadoj. En aliaj ĉapitroj la aŭtoro analizas kelkajn projektojn kreitajn sur la bazo de kastilia lingvo, kiel Nouve Roman /1897/, Hom Idyomo /1921/, la projektoj de Lavagnini, Neolatina /1948/, Anglolat, ktp. Ari konkludas sian verkon per la rimarko, ke Esperanto alportis al la lingva planado novan, esence socian dimension, kiu tute mankas al la hispanidaj lingvoprojektoj. Interlingvistiko | ARI, Valerio | 1981 | IT - Italujo | 2010-10-19 10:56:53 |
186 | La katolika esperantista movado en ItalioLa ĉefa temo estas la esperantista katolika movado en Italio ek de la naskiĝo ĝis la Dua Mondmilito. La aŭtoro pritraktas kiel okazis, ke movado duoble internacia -katolika kaj espernantista - povis vivi kaj prosperi en faŝisma lando. La "trompo" estis prezenti Esperanton kiel simpligitan italan lingvon, kaj tio povis taŭgi por propagandi eksterlande italecon sen uzi fremdajn lingvojn. Internacia lingvo kaj socipolitiko | CARDONE, Gianfranco | 1974 | IT - Italujo | 2010-10-20 12:19:02 |
187 | La kaŭzativo kaj antikaŭzativo en la miksita planlingvo EsperantoEnkonduko al interlingvistiko, studo pri la uzo de -ig- kaj -iĝ- en vivanta Esperanto, komparo de kaŭzativo en diversaj lingvoj. Esperantologio | WEIDMANN, Dietrich | 1979 | CH - Svislando | 2011-11-26 08:46:38 |
188 | La kolektivo de esperantistoj - en la direkto de kultura integriĝoInternacia lingvo kaj socipolitiko | PIETRAS, Beata | 2008 | PL - Pollando | 2010-11-04 22:54:45 |
189 | La kondiĉoj de globa publika sfero: teoria ekzameno de la tezoj de Mead kaj Arendt kaj konsiderado kun Esperanto-movadoPor pripensi la tutmondiĝon estas grava la demando, ke kiel kunligiĝas "memo kaj socio". Ĉar tutmondiĝa fenomeno ne nur estas plimultiĝo de kunlaboro internacia aŭ globskala, sed ankaŭ estas likiviĝado de la naci-ŝtataj strukturoj mem. Por pritrakti la interligon de memo kaj socio, mi baziĝis sur la nocio "socia memo" farita de G.H.Mead kaj ankaŭ aplikis la pripensojn de H.Arendt pri publika sfero. Surbaziĝante sur la pensaĵo, mi povis trakti la strukturon de tutmondiĝo kaj ankaŭ serĉi la staton de la globskala publika sfero. En ĉi-studo ne nur aperas makra priskribo de globskala publika sfero, sed ankaŭ provo pritrakti "Globan komunikadon" de pli malgrandaj aktivadoj. Mi pritraktis la komunumon de la planlingvo Esperanto. Kaj mi priserĉis kiel la homoj aŭ la socioj alfronti al la tutmondiĝo kaj kiel fari la novan publikan sferon. Alia | KAWARA, Hiro | 2016 | JP - Japanujo | 2016-02-29 09:45:20 |
190 | La kontribuo de Esperanto al internacia komunikado kaj kompreno.En sep ĉapitroj la aŭtorino pritraktas jenajn temojn: a/ Kio estas Esperanto; ties inicianto. b/ Kial Esperanto? c/ La neŭtraleco de Esperanto; d/ La gramatiko kaj strukturo; e/ La eduka valoro de la Esperanto-instruado en lernejoj; f/ La esperantista movado: unuiga forto; g/ La Esperantisto-movado en Malto Instruado/edukado kaj internacia lingvo | SCICLUNA, Mary | 1977 | MT - Malto | 2011-06-12 06:04:57 |