Diplomlaboraĵoj

La klarigon pri la tipoj de la diplomlaboraĵoj bv. legi ĉi tie.

Reveni al la serĉilo | Ĝustigi la serĉparametrojn

Entute trafoj: 348

Titolo ↓ Nomo  Jaro  Lando  Lasta redakto 
261

Merkat-esploro kaj konkurene-analizado en la tereno de korespondaj Esperanto-kursoj, kun aparta atento al la agado de Lingvo-Studo

Dum la reĝimŝanĝo oni neniigis la devigan lernadon de la rusa lingvo, kaj en la socio estis vasta deziro studi fremdajn lingvojn. Pri koresponda E-instruado okupiĝis pluraj instancoj en la orient-eŭropaj landoj, ekz. en Hungario specialiĝis je tio 3 firmaoj. La verko priskribas la diversajn kursojn, analizas la agadon de enlandaj konkurencaj instancoj laŭ reklamiloj, celgrupojn instrumetodoj, servoj kaj prezoj, ktp. Estas kompilita marko-mapo kaj estas faritaj konkludoj pri la necesa estonta strategio, agaddirekto kaj aplikendaj reklammanieroj. La studo multe kontribuis al tio, ke la korespondaj E-kursoj ĉe Lingvo-Studio povis vivteni 2 homojn dum 2-3 jaroj..... (la verkinto)

Internacia lingvo kaj ekonomio

SZILVASI, Laszlo1989HU - Hungarujo2011-11-26 07:41:11
262

Metodika analizo de koresponda Esperanto-kurso por Niĝerianoj

La diplomlaboraĵo estas detala metodika analizo de serioza kaj oferema lingvopedagogia laboro de la aŭtorino. Jam dum unu jardeko ŝi gvidas korespondan Esperanto-kurson al kelkcent gimnaziaj lernantoj kaj universitataj studentoj en Niĝerio (Afriko). La aŭtorino analizas la esperantajn kaj anglalingvajn kursmaterialojn, aplikatajn resp. adaptitajn; krome ŝi aldonas suplementan materialon, kompilitan de ŝi mem: taskofoliojn, gramatikajn resumojn, priskribon de sonmaterialo, k.s.. la analizon ŝi faras kun faka aŭutentiko kaj pretendemo. Valora trajto de la laboraĵo estas, ke la aŭtorino prezentas la tipajn erarojn de la lingvolernantoj, kaj klopodas trovi solvon kontraŭ ili en la instrupraktiko. La amplekso de la laboraĵo estas 108 paĝoj, kies triono estas la analizo mem kaj bibliografio (34 +2p), kaj du trionojn (72p) okupas la tasko-folioj de la kurso. La lingvaĵo de la laboraĵo estas korekta, nur du riproĉetojn oni povas havi, nome majuskloj kaj minuskloj ĉe la nomo de lingvoj kaj popoloj ne estas konsekvence uzataj, krome la vortorda loko de kelkaj adverboj kaj konjunkcioj iom ĝenas en la kompreno. Tre impona estas la pedagoga destino de la aŭtorino: krom la faka helpo ŝi multe prizorgas siajn kursanojn: senpage ŝi disponigas al ili librojn, vortarojn, sonkasedojn, eĉ afrankitajn respondkovertojn ŝi sendadas al ili. La disertacio eĉ kiel kurturfona legaĵo estas inetresa.

Instruado/edukado kaj internacia lingvo

FARAKUOYE, Helga1994HU - Hungarujo2010-10-21 07:16:07
263

Milito aŭ paco lingvistikaj: Esperanto vetkurante kiel internacia lingvo?

Kiel UEA organizas la disvastigon de Esperanto en la ĵurnaloj, radio, televido kun la celoj pedagogia, kultura, informa aŭ propagando.

Internacia lingvo kaj socipolitiko

DONNAY, Françoise1988BE - Belgujo2011-07-16 20:42:45
264

Modeligo de la lingva materialo en la fremdlingva instruado kaj en interlingvistiko

Antaŭ ol oni volas komenci instrui iun ajn fremdan lingvon, oni devas unue elekti kaj segmenti la lingvan materialon (antaŭ ĉio la gramatikon kaj leksikon). La esenco de tiu fazo konsistas en la decido, kiugrade limigi materialon de la instruata lingvo, kaj kia estu la sinsekvo de la aperantaj en ĝi malfacilaĵoj. Problemo de la elekto de la instrumaterialo koncernas en lingvodidaktiko eblecon de evito de tiaj eroj el la sfero de gramatiko kaj leksiko, kiujn oni povas preterlasi por akiri deziratan kompetencnivelon. Lingvoprojektoj kiel Basic English, Français Fundamental aŭ Wede liveras al ni utilajn indikojn por segmenti instrumaterialon en la fremdlingva instruado.

Instruado/edukado kaj internacia lingvo

SAKAGUCHI, Alicja1981HU - Hungarujo2010-11-15 13:05:23
265

Moderna informado pri Esperanto en la kunteksto de la filmo „ESPERANTO ESTAS...“

La laboraĵo prezentas informadon pri Esperanto kiel pluekspluatindan fenomenon, ĉefe en la kampo de aŭdio-videaj materialoj. La kreado (kaj posta uzo) de la filmo „Esperanto estas...“ pruvis, ke eblas atingi relative vastan publikon tra la mondo pere de moderna, alloga film-materialo pri Esperanto. La centmiloj da spektoj pruvas allogecon de tiamaniera prezento de la temo, ĉefe pere de interreto. Aperigo de filmoj en interreto (ĉefe en la popularega film-retejo YouTube) – ĉu kun informa/propaganda, aŭ instrua, aŭ ankaŭ kultura enhavo ebligas kiel eble plej vastan publikon por la prezentata temo.

Alia

BALÁŽ, Peter2011PL - Pollando2011-09-29 08:38:48
266

Mondlingvo kaj mondekonomio

Enkonduko: la naturo de la lingvo ĝenerale kaj de artefariota lingvo speciale: a) mondlingvo kaj mondhelplingvo kiel komunikilo de internaciaj ekonomiaj rilatoj b) la problemo de internacia helplingvo Esperanto c) Esperanto kiel kulturfaktoro d) Esperanto kiel ekonomia faktoro La signifo de Esperanto kiel helplingvo por la mondekonomiaj rilatoj: a) Esperanto kaj mondtrafiko b) Esperanto kaj mondkomerco c) Esperanto kaj aliaj gravaj mondekonomiaj terenoj Konkludo: Esperanto kiel rekonstrufaktoro

Internacia lingvo kaj ekonomio

LEIDINGER, Friedrich1924DE - Germanujo2010-10-10 22:29:32
267

Mondlingvo- planlingvo projektoj- Esperanto

Materialriĉa prezento de la problemo (kriterioj) de "mondlingvoj" rusa, hispana, angla, franca, germana. Problemo de la lingva barilo kaj la nesufiĉa utiligado de mondlingvoj. .La problemo de planlingvoj. Historio de planlingvoj. Disvastigo kaj apliko de Esperanto. Esperanto en germanio ĝis 1933 kaj en GDR.

Lingvistikaj komparstudoj inter Eo kaj aliaj lingvoj

LEIPOLD, Kerstin1984DE - Germanujo2010-11-15 21:17:28
268

Mondvasta komunumo per la lingvoprojekto Esperanto

Internacia lingvo kaj socipolitiko

TRIMBORN, Karl1981DE - Germanujo2011-11-23 07:08:55
269

Muziko en la lingvoinstruado

La diplomlaboraĵo kreiĝis surbaze de harmonio inter muziko kaj lingvolernado, kiu estas ekspluatinda kaj ekspluatenda. Ĝi donas sugestojn por kriterioj, laŭ kiuj elekti kantojn por diversaj aĝ-grupoj kaj/aŭ lingvo-niveloj; donas uzeblajn ekzercotipojn kaj konkretajn ekzercarojn por kelkaj difinitaj kantoj. La apendico entenas multajn kantotekstojn foje kun, foje sen la muziknotoj.

Instruado/edukado kaj internacia lingvo

MOLNÁR, Mónika2005PL - Pollando2017-07-20 20:40:42
270

Naturaj lingvoj kaj artefaritaj lingvoj. La sintakso de la angla kaj tiu de Esperanto.

Esperanto kompare al la aliaj artefaritaj lingvoj kaj ĝiaj fonologio, morfologio, sintakso. Sintaksaj karakterizoj de la angla lingvo. Kompara ekzameno de anglaj kaj Esperantaj tekstoj laŭ:-vorta ordono kaj pragmata rolo de nominalaj sintagmoj; -tezaj elesprimoj; -fundamentaj gramatikaj rilatoj. (la verkintino)

Lingvistikaj komparstudoj inter Eo kaj aliaj lingvoj

PRUZZI, Paola1992IT - Italujo2011-11-20 07:40:27
1 ... 23 24 25 26 27 28 29 30 ... 35

Kopirajto © 2001 - 2025 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati kaj ESF.