Diplomlaboraĵoj
La klarigon pri la tipoj de la diplomlaboraĵoj bv. legi ĉi tie.
Reveni al la serĉilo | Ĝustigi la serĉparametrojn
Entute trafoj: 346
Titolo ↓ | Nomo | Jaro | Lando | Lasta redakto | |
---|---|---|---|---|---|
271 | Nederlanda literaturo tradukita en la japana. Bibliografio kaj priskribo de 4 verkoj.Tiu ĉi verko ne pritraktas esperantologian temon, sed aludas plurfoje al Esperanto. Alia | DE SMEDT, Petro | 1981 | BE - Belgujo | 2011-07-14 07:06:26 |
272 | Ni ellernos Esperanton: lernmaterialo de 90 instruhoroj por gimnazianoj en la tria jaro de Esperanto-lernado antaŭ la mezgrada ŝtata fremdlingvo-ekzameno aŭ abiturienta ekzameno."La laboraĵo efektive estas jara instrumaterialo por la 3-a klaso de Hungara gimnazio (la 11-a klaso de la komenco,17-jaruloj): individua kolektaĵo, aplikita dum unu studjaro (90 horoj en la propra klaso). Ĝiaj valoro kaj originaleco konsistas en tio, ke por tiu ĉi aĝgrupo ne ekzistas ankoraŭ lernolibro por la Hungaraj gimnazioj (prof. Szerdahelyi verkis por la 1-a kaj la 2-a klasoj, daŭrigo mankas). La Enkondukon, krome la metodikajn principojn, klarigojn dulingve, verkis la aŭtorino. La strukturo de la laboraĵo: Enkonduko (p. 2-12), Instruplano (p.15-30), Studmaterialo (p.31-277). Tiu ĉi lasta parto konsistas el ne sufiĉe strukturitaj kaj motivitaj, malfacile travideblaj ĉapitroj. (Tamen estas sciinde, ke la fazoj de la instruado, elprovo de la materialo kaj la verkado de la laboraĵo tempe koincidis). Kelkaj ripetiĝantaj lingvaj eraroj troviĝas en la laboraĵo, tamen ne multaj. Al la meritoj de la kompilaĵo apertenas, ke ĝi atestas pri celkonscia, tamen elasta laboro dum la studjaro; montras sisteman aplikadon de pluraj studhelpiloj; la elektado de la materialo estas sprita kaj celkonscia; integriĝas en la materialo ankaŭ konoj pri la kultura fono de Esperanto, krome ĝi donas aktualajn informojn pri la Esperanton parolanta komunumo. La aŭtorino okupas sin ankaŭ pri la instruado de vortar-uzado, priatentas ankaŭ la skizon, skribatan sur la nigra tabulo kaj la hejmajn taskojn. La parolo kiel komunika kapablo havas prioritaton, sed la aŭtorino ne neglektas ankaŭ spertigi la lernantojn en deĉifrado de manskribo. Resume: la laboraĵo atestas pri sperta, celkonscia kaj sprita instruisto. Ĝi povus havi praktikan valoron en kazo de publikigo, sed ties kondiĉoj estas profunda sistemigo kaj bona redaktado" (Zsuzsa Barcsay) Instruado/edukado kaj internacia lingvo | GÁBOR, Mária-Rózsa | 1992 | HU - Hungarujo | 2011-09-03 00:27:28 |
273 |
| MUÍÑOS PARDAVILA, Xesús de N. | 2017 | PL - Pollando | 2017-09-25 14:18:42 |
274 | Notoj pri la historio de la ideo de mondo-lingvo-efektivigo de la internacia lingvo EsperantoPrecipe pri la kopernika venko de Esperanto kiel "internacia lingvo" Interlingvistiko | NUKINA, Yositaka | 1977 | JP - Japanujo | 2011-03-30 20:48:43 |
275 | Organiza kaj financa modeloj de la libervola lingvo-orientiga instruado ĉe privata okupiĝoLa aŭtoro priskribas strukturojn kaj rilatojn inter diversaj organizaj instancoj por realigi libervolan lingvo-orientigan instruadon. Krome , la verko enhavas pripensojn pri la financado de tiu libervola instruado . (kalkulado de elspezoj kaj enspezoj) Instruado/edukado kaj internacia lingvo | LOBIN, Günter | 1978 | DE - Germanujo | 2010-11-20 22:04:26 |
276 | Otto Jespersen kaj la internacia lingvoLa verkinto ellaboris kaj analizis la vivoverkon rilate kun la artefaritaj lingvoj de unu el la plej konataj lingvistoj, patro de interlingvistiko. La laboraĵo enhave estas bona kaj riĉe dokumentita, tamen eblas riproĉi kelkajn formajn solvojn. Ŝajnas ke ŝi ne estas sperta pri la logika redaktado kaj formulado de siaj pensoj. Bedaŭrinde, sufiĉe multaj lingvaj kaj stilaj eraroj malaltigas la kvaliton de la laboraĵo.(IPR 4/1990) Historio de Esperanto-Movado | HAVASI, József Zoltánné | 1989 | HU - Hungarujo | 2011-08-15 10:38:09 |
277 |
| KRIJNEN, Lotte | 2008 | NL - Nederlando | 2010-10-24 10:03:13 |
278 | Planlingvo kaj nacia lingvo, kontribuo por la esplorado de iliaj specifaj komunikadaj potencoj, montrita per konfronta komparo de kelkaj problemoj el la vortfarado de Esperanto kaj la germana lingvoLa disertacio traktas kelkajn bazajn principojn kaj problemojn de la vortformado en Esperanto kaj en la germana lingvo, poste komparas la chefajn vortfarajn tipojn de ambaŭ lingvoj kaj montras, ke en kelkaj rilatoj Esperanto estas pli elasta kaj vorto-produktiva ol la tre vortkreema germana, en aliaj rilatoj malpli. La limojn de la vortkreeblo determinas la morfologia kaj semantika valentoj inter la senperaj konstituantoj de la vortformaĵoj kaj la komunikaj bezonoj (Pli detale en Symoens 1989, p. 81). Lingvistikaj komparstudoj inter Eo kaj aliaj lingvoj | BLANKE, Detlev | 1976 | DDR - Germana Demokrata Respubliko | 2014-05-23 14:12:24 |
279 | Prefiksitaj verboj en EsperantoEsperantologio | SALOMONNÉ CSÍSZÁR, Pálma | 2001 | HU - Hungarujo | 2010-10-26 19:16:29 |
280 | Pri filozofiaj kaj religiaj ideoj de L.L.Zamenhof.Internacia lingvo kaj religio | LEWKOWICZ, Andrzej Boguslaw | 1987 | PL - Pollando | 2010-11-15 21:42:15 |