Diplomlaboraĵoj
La klarigon pri la tipoj de la diplomlaboraĵoj bv. legi ĉi tie.
Reveni al la serĉilo | Ĝustigi la serĉparametrojn
Entute trafoj: 340
Titolo | Nomo | Jaro | Lando ↑ | Lasta redakto | |
---|---|---|---|---|---|
101 | Teoria konsidero pri lingvaj rajtojEn la verko ĝenerale temanta pri lingvaj rajtoj, la aŭtoro, kiu estas esperantisto, ofte citas de esperantistaj fontoj kaj ankaŭ argumentas, ke diskutoj pri lingvaj rajtoj devus ankaŭ pli multe trakti lingvajn aspektojn de internacia komunikado. Alia | FUKUCHI, Toshio | 1999 | JP - Japanujo | 2021-05-13 13:14:05 |
102 | Direkto de la lingva egaleco en la epoko de tutmondiĝoLa aŭtoro komparas la ideojn de la mond-angla kun tiuj de Zamenhof favore al la dua. Internacia lingvo kaj socipolitiko | KITAGAWA, Hisasi | 2000 | JP - Japanujo | 2021-05-13 21:05:35 |
103 | Studo pri la tajvana Esperanto-movado sub la regado de JapanioHistorio de Esperanto-Movado | LI, Bichhin | 2016 | JP - Japanujo | 2021-05-10 07:13:49 |
104 | Historio de la ĉina Esperanto-movadone indikita Historio de Esperanto-Movado | MATSUDA, Haruhi | 1978 | JP - Japanujo | 2011-02-06 13:47:40 |
105 | Pri la homaranismo de L.L.ZamenhofLa tezo traktas pri jenaj temoj: la mondpaco kaj homaranismo; de hilelismo al homaranismo; homaranismo kaj la interna ideo de Esperanto ; ĝisnunaj kritikoj pri homaranismo; nuntempa signifo de homaranismo. Internacia lingvo kaj religio | MATUMOTO, Kiyosi | 1953 | JP - Japanujo | 2010-12-02 07:36:13 |
106 | Eraroj trovitaj en la "Originala Verkaro" kaj "Leteroj " de ZamenhofPrecipe pri miskomprenoj rilate historiajn faktojn koncerne la Esperanto-movadon en Japanio. Historio de Esperanto-Movado | NUKINA, Yositaka | 1958 | JP - Japanujo | 2020-06-20 16:55:56 |
107 | Notoj pri la historio de la ideo de mondo-lingvo-efektivigo de la internacia lingvo EsperantoPrecipe pri la kopernika venko de Esperanto kiel "internacia lingvo" Interlingvistiko | NUKINA, Yositaka | 1977 | JP - Japanujo | 2011-03-30 20:48:43 |
108 | Esperanto: vivanta lingvo.La tezo de ĉi tiu disertacio celas montri, ke Esperanto estas vivanta lingvo, per kiu la lingvo-uzantoj iom post iom kreas kulturon, kiun oni povus nomi Esperanto-kulturo. La unua parto traktas pri la lingva esenco de Esperanto, en la dua parto oni montras ke la vorto "verda" havas specialan signifon en ĝi, en la lasta parto oni diskutas pri la "interna ideo" kaj ideologio de Esperanto. Esperantologio | WASEDA, Mika | 1978 | JP - Japanujo | 2011-06-28 06:43:11 |
109 | Pri sudmaraj lingvojNe temas pri verko rilate al Esperanto, sed pri ĝenerala lingvistika verko skribata en Esperanto. Interlingvistiko | ASAI, Erin | 1984 | JP - Japanujo | 2011-07-16 20:43:48 |
110 | La funkciado de planlingvo: Esperanto, teoriaj problemoj.La disertacio pritraktas la teoriajn problemojn de lingvoplanantoj. Tute aparte ĝi diskutas la pozitivajxojn de Volapük, kaj la lingvistikajn problemojn kunligitajn kun la efektiva funkciado de Esperano (ĉu ekzistas variaĵoj lokaj, sociaj, stilaj? ĉu la gramatika karaktero de la radikoj estas pravigebla el la vidpunkto de la efektiva funkciado de Esperanto?). Fine, ĝi enhavas intervjuojn kun eŭropa kaj japana parolantoj de Esperanto, kiuj klarigas kiel la lingvo funkcias por ili en la normala vivo. Esperantologio | LACQUANITI, Silvia | 1994 | IT - Italujo | 2011-09-07 06:05:29 |