Diplomlaboraĵoj
La klarigon pri la tipoj de la diplomlaboraĵoj bv. legi ĉi tie.
Reveni al la serĉilo | Ĝustigi la serĉparametrojn
Entute trafoj: 340
Titolo | Nomo | Jaro | Lando ↑ | Lasta redakto | |
---|---|---|---|---|---|
331 | La interesiĝo pri artefaritaj lingvoj. Esperanto.Embrio de bone farita, tre simpla sed valora laboreto, prezentita kiel vera tezo kun bibliografio kaj intervjuoj, i.a. kun Jozef Croegaert, prakuzo de J.E. Croegaert kiu en 1908 prilaboris en Antverpeno projekton de universala simbola lingvo "Langue Universelle Symbolique". Instruado/edukado kaj internacia lingvo | DE SMET, Danielle | 1972 | BE - Belgujo | 2011-06-15 06:57:13 |
332 | Problemoj pri la evoluo de konstruitaj lingvoj. Esperanto.En la 150 paĝa franclingva manuskripto, du trionoj en la teksto estas dediĉitaj al Esperanto, kun aparta atento al la evoluo de la scienca terminologio en la Internacia Lingvo. Interlingvistiko | THOLET, Huguette | 1982 | BE - Belgujo | 2011-06-23 05:14:20 |
333 | Analizo de la voĉaj karakterizaĵoj de malsamnaciaj Esperanto-parolantoj.La sukceso de la Internacia Lingvo, almenaŭ parte, eksplikiĝas per la simpleco de ĝia fonologia strukturo, permesanta al popoloj de la tuta mondo paroli ĝin sen aparta prononcmaniero, t.e. sen misformado kiu malutilas la interkompreniĝon. Nia laborhipotezo estas jena: la Esperanto-parolantoj nekonscie uzas sian gepatran lingvon kiel "produktadmodelon". Ni do retrovas la samajn voĉajn karakterizaĵojn ĉe la parolantoj, kiuj havas la saman gepatran lingvon. Tiu ĉi analizo estas farita surbaze de la studaĵo de SMLT (Spectres Moyens à Long Terme) en la laboratorio pri fonetiko de la Ŝata Universitato de Mons Alia | DE VIVAR, Manuel | 1987 | BE - Belgujo | 2011-06-28 06:14:31 |
334 | Milito aŭ paco lingvistikaj: Esperanto vetkurante kiel internacia lingvo?Kiel UEA organizas la disvastigon de Esperanto en la ĵurnaloj, radio, televido kun la celoj pedagogia, kultura, informa aŭ propagando. Internacia lingvo kaj socipolitiko | DONNAY, Françoise | 1988 | BE - Belgujo | 2011-07-16 20:42:45 |
335 | Nederlanda literaturo tradukita en la japana. Bibliografio kaj priskribo de 4 verkoj.Tiu ĉi verko ne pritraktas esperantologian temon, sed aludas plurfoje al Esperanto. Alia | DE SMEDT, Petro | 1981 | BE - Belgujo | 2011-07-14 07:06:26 |
336 | Esperanto estas internacia helplingvo. Traduko en la nederlandan kun komentario de "Homens contra Babel" de Paulo Ronai, +la originala verko de Ronai en la portugalaEnkonduko (en la portugala) p. 1-64 Traduko (en la nederlandan) p. 65-277 Komentario (en la nederlanda) p. 278-299 La tabelo de enhavo 1° Lingvistika tragikomedio; 2° Komenco de la batalo kontraŭ Babelo; 3° Lingualumia, Chabé Aban & Cie; 4° Apartecoj de filozofia lingvo; 5° Menade bal, püki bal; 6° Kiel oni faras lingvon; 7° Esperanto - por kaj kontraŭ; 8° Kvalitoj kaj eblecoj de Lingua Catolica; 9° Malmunti lekanteton; 10° Filoj kaj kuzoj de Esperanto, genepoj de Volapük; 11° Interlingue kaj interlingua; 12°Neolatinus kaj parencoj; 13° Dornorozeto; 14° La plej universala mondlingvo; 15° La bazaj principoj de Basic English; 16° Basic English: por kaj kontraŭ; 17° La greka por la Ĉino; 18° Aristogramo kaj anti-babela skribo; 19° Fundamenta franca kaj Makiavelismo; 20° Ĉu ni parolos Romanid? (Tradukita el la verko mem) Esperantologio | DELVEAUX, Véronique | 1989 | BE - Belgujo | 2011-08-11 06:29:55 |
337 | Enketo pri la pozicio de Esperanto en ItalioEnkonduko: Unua parto; Ĉapitro I: La lingvo- problemo. 1. Difino; 2. Lingvo kaj kulturo; 3.La motivoj; 4. Planlingvoj; 5. Esperanto en Italio. Ĉapitro II: Superrigardo de la precipaj planlingvoj. 1. En la fino de 1880; 2. Volapük; 3. Esperanto; 4. Aliaj provoj; 5. Duon-artefaritaj lingvoj. 6. La esploro daŭras. Ĉapitro III: Esperanto, ĝia iniciatoro, ĝia movado, ĝiaj aplikoj. 1.La iniciato; 2.La movado; 3.La aplikoj; 4.La instruado en Italio. Ĉapitro IV: Alfabeto kaj gramatiko de Esperanto. 1.Alfabeto kaj prononco; 2.Gramatiko. Konkludoj Dua parto: Enkonduko; La demandaro; La enketo; Konkludoj; Aldonaĵoj: A. Afiksoj; B. Korelativoj; C. La cirkulero N 12411; D. La leĝpropono N 1489; E. La rezolucio 8C/DR/116; Diversaj statistikoj; Bibliografio. Historio de Esperanto-Movado | DIJKHUIZEN, Gerda | 1970 | BE - Belgujo | 2011-08-23 06:28:17 |
338 | Pri leksikologio de planlingvoj: Vortarkolekto de "Verboj pri homa antaŭenmovado" en Esperanto.Esperantologio | NITSCH, Gandolf | 1989 | AT - Aŭstrujo | 2011-11-08 14:53:07 |
339 | La china Esperanto-movado post 1949Historio de Esperanto-Movado | TRUMLER, Andrea | 1994 | AT - Aŭstrujo | 2011-04-07 11:17:36 |
340 | La Esperanto-movado en Chinio ghis la fondigho de la Popola RespublikoHistorio de Esperanto-Movado | LEDERHOFER, Claudia | 1993 | AT - Aŭstrujo | 2011-04-07 11:22:03 |