Diplomlaboraĵoj
La klarigon pri la tipoj de la diplomlaboraĵoj bv. legi ĉi tie.
Reveni al la serĉilo | Ĝustigi la serĉparametrojn
Entute trafoj: 340
Titolo | Nomo | Jaro | Lando ↑ | Lasta redakto | |
---|---|---|---|---|---|
291 | Ĉeĥoslovaka Radio en la 20aj kaj 30aj jaroj de la 20a jarcentoRadia elsendado en Ĉeĥoslovakio komenciĝis la 18an de majo 1923 sub la nomo Radiojournal (RJ). Tiam oni ne sciis, kiel gravan rolon la radio ludos. Fakte ĝi estis komprenata kiel teĥnika atrakcio, kiam estis rigardata preskaŭ kiel miraklo disigo de homa voĉo „en aero“ sen drato. Tial la propago kaj taksado de la radio ne tiom estis laŭ la ofertata programo, sed pli laŭ la fakto de sendrata elsendado. Enkonduko de neniu alia amaskomunikilo signifis tian renverson kaj certakvantan ŝokon kiel enkonduko de la radio. La radio ja estas la plej malnova elektronika amaskomunikilo. Kvankam la enkonduko de televido aŭ interreto certe vekis atenton, ne plu temis pri tia surprizo; ĉiam temis pri „plibonigo de jam konata“. Radio tamen baziĝas sur la principo, kiun ĝis tiam neniu konis. Ankaŭ pro tio ĝi estis komence akceptata kun nefido. Kiel la tempo pasis, oni eksciis, ke la radio estas utila informilo. Origine teĥnika atrakcio iĝis nedividebla ero de la mondo de amaskomunikiloj. La radio en Ĉeĥoslovakio agis memkompreneble kiel fonto de amuzo, disvastigado de informoj, sed multe pli akcentita estis la flanko kultura kaj eduka. Tipan programeron de Radiojournal iĝis prelegoj, recitadoj, teatraĵoj kaj grave emfazita estis ankaŭ muziko. La kreintoj de la elsendado volis, ke la radio pozitive efiku al belgusteco kaj kultura nivelo de aŭskultantaro, per kio ĝi distingas de plejparto de nuntempaj (precipe komercaj) radioj, kiuj multfoje al aŭskultantaro prezentiĝas senpretende. La radia elsendado estis eluzata ankaŭ por la internacia propago de nia respubliko. Krom naciaj lingvoj gravan rolon en la elsendado de Radiojournal en la 20aj kaj precipe en la 30aj jaroj de la 20a jc. ludis la internacia lingvo Esperanto. Ĝuste plene profesia Esperanto-elsendado el la filio de Radiojournal en Brno estis en la mondo tre ŝatata kaj ĉeĥoslovaka radio inter esperantistaro preskaŭ en la tuta mondo starigis al si tre bonan nomon. Se unu el la plej gravaj funkcioj de la radio estis edukado, memkompreneblas, ke radio atingis ankaŭ lernejojn kaj en la jaro 1931 laŭ la decido de ministerio de edukado ĝi iĝis pere de „porlerneja radio“ parto de lerneja instruado. Ilian fakan elsendadon havis ankaŭ agrikulturistoj, laboristoj kaj industriistoj kun merkatistoj kaj komercistoj. La radio pruviĝis bona ankaŭ dum la ekonomia krizo, kiam ĝi por multaj iĝis relative malmultekosta fonto de ripozo, instruo kaj valoraj konsiloj por la malfaciaj vivsituacioj, kiujn la krizo alportis. La historio montris, ke la enkonduko de la radia elsendado estis ĝustedirekta elpaŝo. Alia | MRÁZEK, Daniel | 2010 | CZ - Ĉeĥujo | 2011-04-05 10:42:23 |
292 | Dizajno de baza ontologio pri la Nacia Kongreso de EsperantoTemas pri dizajno de sistemo por organizi kaj reprezenti informojn pri specifa fakkampo tra terminologiaj kaj konceptaj specifaĵoj en formala lingvo (maŝin-komprenata), kun la celo plifaciligi la serĉon kaj reakiron de informoj per semantikaj interkompreniĝoj inter uzantoj kaj intelektaj programaroj. Celas funkcii kiel vasta serĉilo ne nur pri Esperanto kiel lingvo, sed pri la tuta komunumo, pere de la temoj prezentitaj kiel terminoj, dekomence de la "Nacia Kongreso de Esperanto" . Celas ankaŭ, esti ilo por reprezenti la bazan strukturon de la domajno Esperanto. Estas la unua diplomlaboraĵo pri la temo en Kubo. Informadiko kaj Esperanto | GARCÌA GUTIÈRREZ, Ariadna | 2016 | CU - Kubo | 2018-08-29 02:05:33 |
293 | La problemo de internacia helpa lingvo kaj ĝia solvo: EsperantoPledo por la neceso de solvo de la lingva problemo, revuo de eblecoj de naciaj lingvoj, kiel internacia helplingvo, skizo de kelkaj planlingvaj projektoj, biografio de Zamenhof, prezento de la strukturo de Esperanto, pritrakto de diversaj kritikoj kontraŭ Esperanto, trakto de la "esperantismo". Tre magra bibliografio. Interlingvistiko | JOHNS, J. Elias | 1928 | CU - Kubo | 2010-11-07 21:37:33 |
294 | La Esploro pri Ĉina Esperanto-Movado dum la fino de Qing-Dinastio kaj komenco de Ĉina RespublikoHistorio de Esperanto-Movado | CHENG, Cheng | 2015 | CN - Ĉinujo | 2016-02-27 14:39:16 |
295 | La Studo pri Disvastiĝo de Esperanto en Ĉinio inter 1891 kaj 1949Alia | WANG, Bian-li | 2012 | CN - Ĉinujo | 2016-02-28 13:39:08 |
296 | La Studo pri Esperanto-Movado de Ĉinio en 1930aj jarojHistorio de Esperanto-Movado | CHEN, Xu-xiao | 2012 | CN - Ĉinujo | 2016-02-28 13:23:55 |
297 | Hujucz kaj Ĉina Esperanto-Movado (1913-1940)Historio de Esperanto-Movado | XIN, Ying | 2014 | CN - Ĉinujo | 2016-02-28 13:31:26 |
298 | Esploro pri la interreta konduto de esperantistoj——enketo inter UEA-membrojAlia | FENG, Jing-lin | 2010 | CN - Ĉinujo | 2016-02-28 13:58:33 |
299 | La lingva problemo en internaciaj rilatojEnhavo de la ĉapitroj: a) Enkonduko b) Lingva situacio en kelkaj landoj: Kanado,Bharato, Svislando, Usono kaj Ĉilio./Lingva politiko en aferoj kiel labora juro,edukaj sistemoj, konstituciaj kaj administraciaj juroj. c) La internacia lingva problemo./Protekto de malplimultoj, diplomatio, traktatoj, tradukadoj du-lingvaj kaj multlingvaj. d) La internaciaj organizaĵoj kaj la lingva problemo./UNO, UNESCO,OIT,OEA,ICJ,ktp e) Solvo de la lingva problemo./Historio pri la solvoj de tiu ĉi problemo kaj Esperanto kiel la plej taŭga solvo ĝis nun trovita kaj kreita./ Internacia lingvo kaj ekonomio | CAMPOS-GREZ, Héctor | 1987 | CL - Ĉilio | 2010-10-19 22:39:25 |
300 | Interlingvistiko kaj Esperanto en la Cara Imperio kaj en SovetunioHistorio de interlingvistiko ĝenerale kaj en Ruslando kaj Sovetunio; la personeco de L.L.Zamenhof kaj ĝenerala karakterizo de la interna situacio en la Cara Imperio en la tempo de la ekesto de Esperanto; Historio de la Esperanto-movado en St.Peterburgo, Moskvo kaj en la ruslanda provinco; Esperanto-gazetaro en Ruslando; Ivan Baudouin de Courtenay kaj Leo Tolstoj pri planlingvoj kaj Esperanto; Rusa, pola kaj ukraina literaturo en Esperanto-tradukoj. Kun ampleksaj bibliografio kaj dokumenta parto. (La aŭtoro) Interlingvistiko | KÜNZLI, E. Andy | 1991 | CH - Svislando | 2011-09-06 06:50:38 |