Diplomlaboraĵoj

La klarigon pri la tipoj de la diplomlaboraĵoj bv. legi ĉi tie.

Reveni al la serĉilo | Ĝustigi la serĉparametrojn

Entute trafoj: 340

Titolo  Nomo  Jaro  Lando ↑ Lasta redakto 
251

Aksiologio kaj sintakso en la klasifikado de la morfemoj en la ĉina kaj en Esperanto. Surbendigo kaj analizo de esperantlingva tekstospecimeno.

"Kiam mi decidis doktoriĝi pri Esperanta temo, en 1976, mi havis diplomon pri matematiko, sed neniun pri lingvistiko kaj pro tio mi devis plenumi kelkajn taskojn antaŭ ol propracence verki la veran disertacion? Sed ili estas rapidaj tajpaĵoj, ne celantaj publikigon (tamen ne sekretaj). Aksiologio kaj sintakso estas la unua dokumento, kie mi pridiskutas la neceson analizi dise la sintaksan kaj la semantikan informojn en mesaĝo, uzante alispecajn unuojn ("morfemo" por semantika informo, "vorto" por intaksa informo), temo retrovebla en mia disertacio. "ĉap. 2 ).Surbendigo kaj analizo estis deviga universitata tasko: oni postulis, ke ni fonetike transskribu plurajn minutojn (teorie 20, sed fakte mi limigis .....) da parolata lingvo kaj analizu ekde tio fonologiajn aŭ aliajn problemojn ".

Lingvistikaj komparstudoj inter Eo kaj aliaj lingvoj

LO JACOMO, François1977FR - Francujo2010-11-23 23:17:40
252

Libereco aŭ aŭtoritato en la evoluo de Esperanto

Temas pri prezentado de Esperanto, viva lingvo, parolata de komunumo, kiu starigas al si mem multajn demandojn rilate al ĝia evoluo: ĉu konstruita lingvo kiel Esperanto povas libere evolui, ĉu la regulo difinas la uzon aŭ ĉu la uzo kreas la regulon, ĉu evoluo estas aŭtomata kaj nekontrolebla fenomeno? Tiu ĉi tezo starigas plli da demandoj ol ĝi solvas. Kvankam ĝi konklude proponas precizan programon por antaŭvidi kaj helpi la evoluon de Esperanto. Fakte ĝi ne konstituas finon de esplorlaboro, sed pli ĝuste deirpnkton por larĝa dialogo al kiu ĉiuj legantoj estas invitataj.

Esperantologio

LO JACOMO, François1981FR - Francujo2010-12-01 20:35:45
253

La uzado de la volitivo en Esperanto laŭ la "ekzercaro" de Zamenhof

Prezento de la kelkdek frazoj en la Ekzercaro kun "u"- finiĝaj verboformoj. Ties klasigo laŭ la kuntekstoj de "u": en nedependaj propozicioj aŭ post "ke", ktp.; ankaŭ la radiko de la verbo estas parto de tiu kunteksto de "u". Diskutado de eventuala ia signifa unueco de "u" en la diversaj okazoj (oni emas jese respondi kaj eĉ sugestas unuecon aŭ specialan proksimecon kun "n"). Diskutado de la demando, ĉu"u" estas unu monemo(t.e.signero); jesa respondo estus tre malfacila, kvankam ebla (depende de iuj principoj kaj metodaj elektoj). Starigo de la demando, kie kuŝas la malfacile pridubebla unueco de "u" se ĝi ne estas unu monemo.Oni emfazas interalie la apartigon inter la imperativaj uzoj de "u" ( la sensubjekta) kaj la certeraj.

Esperantologio

SIMONNET, François1980FR - Francujo2011-06-13 05:46:24
254

Recenzo de : J.C. Wells, Lingvistikaj aspektoj de Esperanto

Recenzo de "Lingvistikaj aspektoj de Esperanto" kun abundaj komentarioj pri diversaj punktoj tuŝataj en tiu libro. La recenzo estas ĝenerale tre laŭda. Oni tamen forte kritikas malĝustan komprenon pri la rilatoj inter vortoj kaj vortetoj kaj pri la samsignifeco inter vortoj fakaj kaj nefakaj, pro kiu estas misprezentata unu esenca trajto de la lingvo kaj kiu emigas al danĝera ŝeligo de la nombro de vorteroj. Oni rekomendas reeldonadon, ankaŭ en aliaj lingvoj, post ŝanĝoj pri tiuj temoj kaj post korekto de kelkaj detalaĵoj.

Esperantologio

SIMONNET, François1980FR - Francujo2011-06-13 06:21:16
255

Kelkaj vortaroj de la lingvoj franca kaj esperanto

Detala priskribo de kelkaj votaroj dulingvaj aŭ plurlingvaj kun la lingvoj franca kaj esperanto, ekde la vortara folio aldonita al la Unua Libro de Esperanto.

Lingvistikaj komparstudoj inter Eo kaj aliaj lingvoj

SIMONNET, François1980FR - Francujo2011-06-13 06:41:33
256

Esperanto: lingvo kaj komunumo en la XXI jarcento

Antropologia esplorado pri la esperanta komunumo kaj la opinio de aliaj homoj pri kio estas esperanto. Oni kombinas serĉado de informo (libroj, artikoloj, ktp.), enketoj inter junaj homoj (17-29) ne-esperantistoj kaj intervjuoj pri esperantaj kaj ne-esperantaj de diversaj aĝoj. Oni komencas je la esperanta historio kaj lingvistiko. Poste, oni analizas la antaŭjuĝojn, kiujn junuloj havas pri Esperanto; la kialojn, kial ili forlasas Esperanton; la kialojn, kial ili ekas lerni ĝin; kia estas la komuna profilo de la esperantisto; kiel la interreton kaj la pandemion influis al la esperanta komunumo; kaj estas la hipotezo ke se la lingvo estus finfine internaciigita, la Esperanto komunumo (kiel ni scias) ĉesus senti sin tiel unuiĝinta (uzante la koncepton de "communitas" de la antropologisto Victor Turner).

Alia

BRASAL AREVALILLO, Jorge David2021ES - Hispanujo2021-10-09 11:07:00
257

Ĉu Esperanto povus esti la vivŝnuro, kiun bezonas la lingva diverseco? : Implicoj de la uzo de la angla kaj Esperanto kiel lingua franca

Instruado/edukado kaj internacia lingvo

MUÑIZ GARCÍA, Marlén2023ES - Hispanujo2023-11-22 15:47:40
258

«Flamigadante la fajron»: La arĥivoj esperantistaj kiel lingvokomunumaj arĥivoj

Andrew Flinn kaj la brita Community Archives kaj Heritage Group popularigis la koncepton de komunumaj arĥivoj, kiu estas kritikita kaj pro la hibrida kaj neorgana naturo de tiuj heredaĵkonglomeraĵoj kaj por la nedifino de la koncepto mem de ‘komunumo’. La profunda studo de la koncerna bibliografio el postmoderna vidpunkto malkovras, ke, unuflanke, la koncepto de lingva komunumo tute forestas en tiuj diskutoj, kiuj neniam traktis iun ajn arĥivon dediĉitan al la dokumentado kaj identeco de lingva komunumo; krome ili neniam konsideris ankaŭ lingvan justecon, kvankam la aktivula kaj protesta funkcio de tiuj arkivoj fariĝis ilia ĉefa karakterizo. Aliflanke, arĥiv-teoriistoj montris sin nesentemaj al la problemo de lingva diskriminacio ĝis la malkaŝa esprimo de antaŭjuĝoj, kiujn socilingvistiko difinus kiel ‘lingvismon’, kaj ankaŭ nesentemaj al la konstruita naturo de arĥivaj terminologioj, al iliaj diferencoj inter lingvoj, al ilia uzo de popolaj polisemaj anglaj esprimoj kiel ekzemple «collection» kaj «community», al la arbitreco de supozite esencaj dikotomioj kiel ekzemple «fonds/collection» aŭ «archives/manuscripts», kaj al la esencismeco de la difino mem de ‘arĥivo’. Por vastigi la teorion de komunumaj arkivoj kaj igi ĝin aplikebla al la problemo de lingva diverseco, ĉi tiu studo ĉerpas konceptojn el la malkonstruismo de la filozofo Jacques Derrida kaj el la teorio pri komunumaj arĥivoj kiel ekzemple ‘simbolan neniigon’ kaj ‘paŭzostrukturojn’ por analizi la arĥivojn de kolektivo kiu havas la duoblan karakteron de lingva komunumo kaj socia movado por lingva justeco: la esperantistaro. Specife, ĝi entreprenas priskriban kaz-esploron de la evoluo, organizado kaj agadoj de Esperanto-arĥivo situanta en Svisujo per la analizo de publikigitaj kaj arĥivaj dokumentoj, duonstrukturitaj intervjuoj kun koncernaj informantoj, kaj partoprenanta observado, por identigi la servojn kiujn ĝi provizas al sia komunumo. La rezultoj estas komparitaj kun alia lingvokomunuma arkivo, la Yiddish Book Center. Ambaŭ havas komunajn trajtojn, kiel la gravan instruan funkcion, la pligravecon de bibliografiaj materialoj, kaj la implican funkcion decentri kaj relativigi la nacian identecon. Aliflanke, karakterizo de Esperantaj arĥivoj, kiu ne kongruas kun la difino de komunumaj arĥivoj kiel ‘sendependaj’, estas la nerezisto al cedo de la fizika gardado de siaj kolektoj al publikaj arĥivoj. Malgraŭ ĉio, ili estas ‘kontraŭ-arĥivoj’ en la senco de vehikloj de reformprojekto por la tuta socio kiel en la kazo de arĥivoj de sociaj movadoj. La studo finiĝas per esplordemandoj kiuj povus gvidi la kunlaboron de publikaj arĥivoj kun la Esperanto-komunumo kaj krome kun aliaj komunumaj arĥivoj.

Internacia lingvo kaj bibliotekoj

FERNÁNDEZ ASENSIO, Rubèn2023ES - Hispanujo2024-05-03 06:22:03
259

Kiam Esperanto estas prenata je la vorto. Pri la vorto kaj la sintakso en la planlingvo Esperanto.

La disertacio esploras la rilatojn inter iuj lingvaj universalaĵoj, la interlingvistika ideologio de d-ro Zamenhof kaj la formo donita al Esperanto sur la sintaksa nivelo, priskribante la morfologion kaj la sintakson de la vorto. Morfologia priskribo forma kaj kvanta de la naturaj lingvoj estas komparita al Esperanto. La planlingvaj projektoj Interlingua kaj Novial kaj la "praesperantoj" estas interkomparitaj. La rezultoj priskribas la du funkciojn de la vortklasaj finaĵoj kaj la vorton surbaze de sintakso kaj de semantiko.La teorio pri la ekzisto de semantikaj vortklasoj estas diskutata en tiu kadro. La du funkcioj de la vortklasaj finaĵoj kondukas al reanalizo de la estiĝo kaj de la morfosintakso de la Esperanto-afiksaro. La konkludo estas, ke planlingvo utiligas malsamgrade la gramatikajn nivelojn(morfologio, sintakso, ktp.) troviĝantajn en la naturaj lingvoj. (la verkinto)

Esperantologio

SOSNIECKI, Jan1989DK - Danujo2011-11-21 07:30:54
260

Mondlingvo kaj mondekonomio

Enkonduko: la naturo de la lingvo ĝenerale kaj de artefariota lingvo speciale: a) mondlingvo kaj mondhelplingvo kiel komunikilo de internaciaj ekonomiaj rilatoj b) la problemo de internacia helplingvo Esperanto c) Esperanto kiel kulturfaktoro d) Esperanto kiel ekonomia faktoro La signifo de Esperanto kiel helplingvo por la mondekonomiaj rilatoj: a) Esperanto kaj mondtrafiko b) Esperanto kaj mondkomerco c) Esperanto kaj aliaj gravaj mondekonomiaj terenoj Konkludo: Esperanto kiel rekonstrufaktoro

Internacia lingvo kaj ekonomio

LEIDINGER, Friedrich1924DE - Germanujo2010-10-10 22:29:32
1 ... 22 23 24 25 26 27 28 29 ... 34

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.