Diplomlaboraĵoj

La klarigon pri la tipoj de la diplomlaboraĵoj bv. legi ĉi tie.

Reveni al la serĉilo | Ĝustigi la serĉparametrojn

Entute trafoj: 340

Titolo  Nomo  Jaro  Lando ↑ Lasta redakto 
281

Internacia lingvonormigo en la tekniko, aparte en la elektrotekniko. La nacia lingvonormigo kaj ĝia ĝeneraligo

Internacia lingvo kaj scienco

WÜSTER, Eugen1931DE - Germanujo2014-07-06 14:35:17
282

La Laborista Esperanto-Asocio survoje al revolucia organizaĵo de la germana proletaro

Ĉar la internacia laboristaro havas komunajn batal-interesojn, ĝi ankaŭ bezonus interkomunikilon internacian. Antaŭla unua mondmilito kaj aparte post ĝi, laboristoj amase eklernis Esperanton, por utiligi la lingvon i.a. por siaj klasbatalaj celoj. Oni montras la evoluon de Germana Laborista Esperanto-Asocio al organizaĵo revolucia ĝis la disbato far la faŝistoj en 1933. Aparte oni pritraktas la nordgermanan regionon Mecklenburg kaj la rilatojn de tieaj laboristaj esperantistoj al Sovet-Unio.

Historio de Esperanto-Movado

BECKER, Diethelm1968DDR - Germana Demokrata Respubliko2010-10-18 20:17:11
283

Planlingvo kaj nacia lingvo, kontribuo por la esplorado de iliaj specifaj komunikadaj potencoj, montrita per konfronta komparo de kelkaj problemoj el la vortfarado de Esperanto kaj la germana lingvo

La disertacio traktas kelkajn bazajn principojn kaj problemojn de la vortformado en Esperanto kaj en la germana lingvo, poste komparas la chefajn vortfarajn tipojn de ambaŭ lingvoj kaj montras, ke en kelkaj rilatoj Esperanto estas pli elasta kaj vorto-produktiva ol la tre vortkreema germana, en aliaj rilatoj malpli. La limojn de la vortkreeblo determinas la morfologia kaj semantika valentoj inter la senperaj konstituantoj de la vortformaĵoj kaj la komunikaj bezonoj (Pli detale en Symoens 1989, p. 81).

Lingvistikaj komparstudoj inter Eo kaj aliaj lingvoj

BLANKE, Detlev1976DDR - Germana Demokrata Respubliko2014-05-23 14:12:24
284

Bazaj problemoj de la evoluo de planlingvoj - kun aparta konsidero al Esperanto

La habilitacia disertacio, la siatempe unua entute pri la temo, prezentas la siatempe plej lastdatan trakton kaj lingvistikan diskuton de la planlingvo-fenomeno (kun sisteme ordigita pli ol 2000-titola bibliografio). Ĝi traktas i.a. la rilatojn inter lingvo-planado kaj planlingvo, la lingvistikajn diskutojn pri dezirindaj ecoj de "artefarita" lingvo, klasifikas kaj karakterizas la ĉefajn tipojn de pazigrafioj kaj universalaj lingvoj kaj aparte analizas Esperanton (strukturo, evoluo kaj apliko kiel komunikilo).

Interlingvistiko

BLANKE, Detlev1985DDR - Germana Demokrata Respubliko2014-05-23 14:40:25
285

La laborista Esperanto-movado en Mecklenburg dum la tempo de la Respubliko de Weimar

Rolo de Esperanto kiel rimedo por internaciaj rilatoj de laboristoj. Laborista Esperanto-movado en Germanio, aparte en ties norda regiono Meckelenburg. Nelegala batalo kontraŭ faŝisma de meklenburgaj laboristoj. Memoroj de la laborista esperantisto Ernst Diedrich el Warin.

Historio de Esperanto-Movado

SCHWINGEL, Katrin1985DDR - Germana Demokrata Respubliko2011-06-11 20:58:54
286

Proponoj de J. A. Komensky pri la internacia lingvo

La ĉeĥa filozofo kaj pedagogo Komenio estas konata ankaŭ kiel lingvisto kaj kiel aŭtoro de projekto de internacia lingvo. Li studis ambaŭ principojn de ekesto de internacia interkomprena sistemo - aprioran kaj aposterioran. Tiuj ideoj estas priskribitaj unue en la verko "De rerum humanarum emendatione consultatio catholica" - katolika konsulto pri reboniĝo de homaj aferoj - kaj precipe en ĝia parto "Panglottia", li parolas konkrete pri eblecoj de ekesto de internacia lingvo. Liaj proponoj ne estas tro originalaj el lingvistika vidpunkto kaj ne temas pri iu fakte konkreta propono komparebla kun similaj projektoj de tiu-tempaj lingvistoj aŭ filozifoj, kiel ekz.: Hartlib, Descartes, Leibnitz. Sed valora estas antaŭ ĉio lia ideo envicigi internacian lingvon en la kompleksan edukan kaj rebonigan sistemon, kiu servus al kreligo kaj eduko de la tuta homaro.

Interlingvistiko

BARANDOVSKÁ, Vĕra1975CZ - Ĉeĥujo2022-12-11 16:56:31
287

La rolo de la latina en interlingvistiko

Unu el la plej aktualaj problemoj de la nuna epoko estas enkonduko de unu komuna internacia lingvo por la tuta mondo. Koncernan rolon intencas plenumadi lingvoj naciaj same kiel planitaj internaciaj lingvoj. Ĉar nur tiuj ĉi lastaj sistemoj scipovas garantii neŭtralecon, ili estas preferendaj. Preterlasinte la grupon de lingvoj aprioraj, kiuj malpraktikiĝis , oni direktu la atentemon al lingvoj aposterioraj. La plej granda parto de tiuj projektoj eluzas iamaniere la lingvon latinan. Kiuj estas la kialoj? La latina estis dum jarcentoj vere internacia. Ĝis nun ĝi estas tia en certaj sciencaj kampoj. Sed praktike, ĝi estas malfacile lernebla por homoj meze kleraj. Vulgara formo de latina lingvo malaperis dum humanisma epoko kaj estiĝis fondo de lingvoj naciaj. Kiel kultura kaj civiliza faktoro, ĝi forte efikis al aliaj lingvoj. Novlatinaj projektoj havas du tendencojn: a/ simpligo de la klasika lingvo; b/ uzo de Standard Average Eŭropean, influita de la latina. Rilate al la unua tendenco , oni devas memorigi meritan laboron de Komenio kaj samtempe akcenti lian ideon uzi internacian lingvon kiel rimedon de firmigado kaj konservado de la mondpaco. En la dua direkto, meritplenan laboron faris IALA kaj poste sovetia interlingvistika skolo. Ambaŭ interesiĝis pri plej sukcesaj naturalismaj projektoj, similantaj inter si mem. Oni serĉis plej bonan solvon baze de scienclingvistika taksado. La sovetiaj sciencistoj prenas en konsideron ankaŭ aspektojn sociologiajn, politikajn kaj ekonomiajn. La problemo de internacia lingvo ne estas definitive solvita. La praktiko klare montris, ke dum konstruo de internacia lingvo forte kunagis influo de la latina lingvo, interrilate kun tuta eŭropa civilizo. Serĉante novajn vojojn, la lingvistoj ne rajtas preterlasi latinan lingvon, sed eluzi ĝian bazon aŭ dum konstruo de nova helplingvo, aŭ dum nur akcepte de jam ekzistanta internacia lingvo de latinida karaktero.

Interlingvistiko

BARANDOVSKÁ, Vĕra1979CZ - Ĉeĥujo2010-10-17 19:23:01
288

Literumkontrolilo por Esperanto

Tiu ĉi disertaĵo donas koncizan trarigardon de literumkontrola programaro kaj priskribas la procezon de konstruado de literumkontrolilo por la lingvo Esperanto kaj ties implementon forme de vortaro (t.e. afiksa dosiero kaj vortlisto) por la literumkontrolilo Hunspell. La vortlisto estas adaptaĵo de vortradikoj venantaj de la renoma Esperanto-vortaro PIV. Rekono de morfologie kompleksaj vortoj, kiuj estas oftaj en Esperanto pro ties aglutina ĥaraktero, estas ebla pro la afiksa dosiero kiu konstruiĝis surbaze de preta morfemstrukturigo de vortderivaĵoj aperantaj en la sama fonto. Reguloj ekestintaj en tiu procezo estas plibonigitaj per semantika klasado de ĉiuj engaĝitaj radikoj, por kio kreiĝis sistemo bazita sur tekstara analizo kaj kelkaj fakvortaroj, kombine kun scioj pri akceptemo de ĉiu afikso al radikoj el diversaj semantikaj klasoj, akiritaj de la gramatika manlibro PMEG. La rezultinta literumkontrolilo estas funkcianta koncept-pruvo, plibonigota kaj integrota en la gramatikkontrolilan projekton de la organizo E@I.

Informadiko kaj Esperanto

BLAHUŠ, Marek2008CZ - Ĉeĥujo2010-10-17 18:51:46
289

Artefaritaj lingvoj: rimarkoj pri tipologio de la elektitaj artefaritaj lingvoj.

La laboraĵo okupiĝas pri komparo de gramatiko de Esperanto kaj de la klingona lingvo. La ĉefa celo estas priskribi malsaman motiviĝon kaj diferencan aliron dum la kreado de artefaritaj lingvo. La intenco de la laboraĵo estis malkovri, kiugrade tiuj ĉi lingvoj eliras al naturaj lingvoj kaj kiugrade ili aglutinas, ĉar ambaŭ estas konsiderataj kiel lingvoj aglutinaj.

Interlingvistiko

ČAPKOVÁ, Blanka2014CZ - Ĉeĥujo2016-11-09 02:55:31
290

Esperanto en Čeĥoslovakio en la jaroj 1945-1970.

Historio de Esperanto-Movado

VOTÝPKOVÁ, Eliška2010CZ - Ĉeĥujo2010-11-23 07:56:57

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.