Forumo
Temoj / Metiejo / Kiel esprimi refleksivan agon?
(Eksmembro) guteto
Povas esti pli komplike: ekzemploj de mia libro:
La prepozicio „je" estas malmulte uza t a: ĝi malmulte uziĝas. La popolkostumoj estas malofte vid a t a j: ili malofte vidiĝas. (estas uz a t a — uziĝas) (estas vidata-vidigxas) Do konkludo –ni devas kiel Laszlo diris parkere lerni cxu verbo estas transitiva aux ne-esperanto facila lingvo-tute ne Plue-vi ne povas anstatauxigi ata kun igx en frazo: La infano estas banata-tio signifas ke iu purigas la infanon, sed se vi diras La infano banigxas-tio povas signifi ke iu purigas la infanon aux la infano tion faras mem-se mi legas la libron-mi tute ne komprenos la signifon-gxuste? Alia problemoj –vi povas diri leganta aux legata Sed vi ne povas diri starata –nur staranta-se temas pri netransitivaj verboj ili povas havi nur aktivajn participajn formojn Do oni diras enamigxinta, edzigxinita-oni ne povas diri enamigxita, edzigxita(laux mia lernlibro) Sed povas esti freneze komplike: dormi profundan dormon-vidu akauzativo(dormi estas netransitiva verbo) Aux iri longan vojon=sekvas ke netransitiva verbo povas havi formon de pasiva participo La irota voja estas tre longa Mi ne scias koin fari laux cxio skribita estas tuta hxaoso-kaj mi nun ne certas kiuj lernolibroj, libroj estas gxustaj aux nur mi nun plikomplikigas aferon-via komencantino, sxajnas al mi eterna pro cxiuj tiuj problemoj-nun mi komprenas kial homoj tute ne emas paroli-ili ne povas-kion fari nun? Laszlo ĉu vi povas tralaborigi laŭ via maniero afiŝita je 2011-11-22 21:37:23 pri iĝ "Uđbenik" Božidar Vančik |
laszlo
Kelkaj rimarkoj:
”La prepozicio „je" estas malmulte uza t a: ĝi malmulte uziĝas.” - - - - - ”malmulte uziĝas” = ”iĝas malmulte uz_?_a” - racie, ĝi signifas: ”iĝi malmulte uza” ”estas malmulte uzata” = ”malmulte uz_at_as” ”dormi profundan dormon” estas salamandraĵo (idiomaĵo laǔvorte transprenita el kapricaj etnaj lingvoj; respektive poeta esprimformo) - korekte: ”dormi profunde”. Similaj salamandraĵoj estas ankaǔ tiuj sekvaj: a) ”iri longan vojon” - lingvodisvastige konvene: ”iri longe sur vojo” aǔ ”fari longan vojaĝon.” b) ”irota vojo estas tre longa.” - lingvodisvastige konvene: ”vojaĝ-itinero estas tre longa.” Oni ne klopodu ĉiapreze tro koncize sinesprimi. Tio ne helpas al rapida legad-kompreno. c) ”enamiĝi” kun senco de ”iĝi en amon” - lingvodisvastige konvene: ”ekami” aǔ ”iĝi amanta.” Noto: ”amanto” estas falsa derivaĵo se konsideri tiun komprenon, kiun iuj ”gravuloj” donis arbitre al tiu derivaĵo. Tiusence konvena signifo estas: ”kaŝ-amanto” {angle: ”back door man/woman”}. Dume ”amanto” kiel vera derivaĵo devas signifi iun, kiu malferme amas (estas amanta) aliul(in)on. Se ”gravuloj” ne konsideras lingvolernantojn, sed nur maljunajn lingvouzantojn, Esperanto ne ekhavos novan gereracion de lingvouzantoj... Mi ja povus korekt-lektori lernolibron "Uđbenik" de Božidar Vančik, sed mi unue bezonas rajton, due mi bezonas ankaǔ sufiĉan libertempon (mi ankoraǔ ne estas pensiulo). |
(Eksmembro) guteto
ho ve vidu Laszlo ĉi tiu ekzemploj estas uzata de mia lernlibro kaj kion viaj komentoj montras al mi-tia libro estas fuŝa-ĝuste? kaj mi nur petis vin ke provu tralabori nur artikolo de Božidar Vančik pri iĝ-kia teruraĵo-Viki
”malmulte uziĝas” = ”iĝas malmulte uz_?_a” - racie, ĝi signifas: ”iĝi malmulte uza” uzi estas tranzitiva verbo -ĉu tio ne povas signifi racie:malmulte uziĝas=iĝas malmulte uzata |
laszlo
”ĝi malmulte uziĝas”: ĉu ĝi ”malmulte uzas sin”, aǔ iĝas malmulte uz/it/at/ot/int/ant/ont/a” ?
|
(Eksmembro) guteto
iĝas malmulte uz/it/at/ot/int/ant/ont/a” ?
iĝas malmulte uzata jes do ni konsentas ĉu ne? |
laszlo
Klare, do ĝi estu:
malmulte uzatiĝas |
ĵajroad
Oh, mi volis aldoni al mia lasta komento sed mi forgesis. Por ne malpravigi antikvajn verkojn kiuj uzis iĝ malracie oni povus SUBKOMPRENI la tradukon de esprimoj kiel "ĝi uziĝas, ekzameniĝas, ktp" kiel ĝi iĝas uzata, ekzamenata, ktp, ĉu ne?! Mi diras, ke la formo kiun Laszlo uzis la vorton iĝ kun it estas multe pli preciza, racia kaj komprenebla ja.
Sed permesu vi ambaŭ konsideri plus ian aferon. Kiu precize ĝerenalaj lingvoj faras adjektivojn? Mi klarigos. Traduki vortoj kiel: blua, bela, malbela, alta, dika, ktp estas facile; mi kredas, ke ĉiu lingvo havas tiajn adjektiojn sed adjektivigi vortojn kiel ŝtono en mia lingvo ne estas tiel facile. Ekzemple: ŝtono al ni estas "pedra" por adjektivigi ni devus latinigi al "petreo/a". En Esperanto estas facile adjektivi kiajn ajn vortojn. Do kiu estas la granda malsameco inter uza kaj uzata? Kiel mi tradukus la esprimon "uza vesto"? Tiel la esprimo "la vesto uziĝas" estas subtile malsimila de "la vesto uzitiĝas". Pri transitiveco mi havas scivolan ezemplon. La esperanta vorto asisti en mia lingvo estas iom simila SED mi faris etan serĉon kaj mi vidis, ke en portugala lingvo la ekvivalenta vorto al asisti se uzata kiel transitiva signifas helpi, nerekta verbo ĝi signifas VIDI! ! Kaj al mia surprizo ĝi povas signifi ankaŭ LOĜI! Do al ni la esprimo: li asistis la homojn= li helpis la homojn, li donis asiston al homojn. Sed se ni diras Li asistis al homoj EN PORTUGALA LINGVO mi diras ke mi VIDAS la homojn simple! Mi asistas EN San Paŭlo signifas mi LOĜAS en San Paŭlo. Do la rekta aŭ nerekta uzo de verbo povas ŝanĝi la signifon en mia lingvo. Mi ne scias se en viaj la samo okazas. Pardonu vi min..mi ne sciis ĉu mi estis klara kaj komprenebla. |
(Eksmembro) guteto
mi provis iomete cerbumi sed eble estas pli bone atendi Laszlon
se temas pri vorto ekzameni-vi povas diri ekzamena tasko aŭ ekzamena papero kaj tiel adjektivigi la verbon sed mi ne certas do ekzameni mi estas ekzamenata ekzamena tasko sonas racie,ĉu ne? por uzi hm... eble racie vi povas diri uzebla uza aĵolaŭ mi signifas nenion uzata aĵo vi komprenas ĉu ne? Laszlo helpu! |
laszlo
”Mi diras, ke la formo kiun Laszlo uzis la vorton iĝ kun it estas multe pli preciza, racia kaj komprenebla ja.”
- - - - - Nu, ne temas nur pri tio, ke postmeti finaĵojn de pasiva aǔ aktiva voĉoj donas klaran, racian komprenon, sed temas ankaǔ pri tio, ke tiel oni ne ”forŝtelas” racian komprenon disde aliaj eblaj formoj: Ekz.: se oni atribuas al ”ekzameniĝi” sencon de ”iĝi ekzamenita”, per tio oni fakte ”forŝtelas” racian komprenon disde ”iĝi ekzamena – ekzameniĝi” (tasko iĝas ekzamena), kaj tiel plu. ”Do kiu estas la granda malsameco inter uza kaj uzata? Kiel mi tradukus la esprimon "uza vesto"? Tiel la esprimo "la vesto uziĝas" estas subtile malsimila de "la vesto uzitiĝas".” - - - - Pensu pri ”ekzamena tasko” kaj ”ekzamenata studento”. Pluse, funkcie de agotipo de verbo, iuj verboformoj povas havi raciajn sencojn, dume aliaj ne. Kiam temas pri iĝ-verboj derivitaj el adjektivoj aǔ substantivoj, ne okazas problemo, ĉar tiuj vortospecoj povas havi nur po unu formon (do eblas facile dedukti sencon de tia derivaĵo). Sed kiam temas pri iĝ-verboj derivitaj el verboradikoj, okazas dubo, ĉar verboj povas havi 2x3=6 formojn, po tri por ĉiu voĉo (pasinta, prezenca, respektive estonta). Kaj estas nedece ”forŝteli” komprenon disde alia racia formo. En fabeloj oni povas iĝi ankaǔ ŝtonoj (ŝtoniĝi). |
ĵajroad
”ekzamena tasko”= tasko kiu kvalito estas de ekzameno kaj ”ekzamenata studento” studento kiu jam faris ekzamenon aŭ estis ekzamenita de iu, bone!
Nu, koncerne al forŝtelo de racieco mi maltranklilas la pasintaj esprimoj, Laszlo! Se via rezono estas nomaligita do la pasintaj verkoj estos malĝustigita. Mi vidas, ke kelkaj vortoj en Esperanto povas havi unu, du aŭ tri malsimilajn sed rilatajn signifojn. Tiu ne povas okazi kun iĝ? Ekzemple: iĝi povas diri, ke iu/io faris sin mem alia io/iu kaj ni povas konkludi ke studento ne iĝis ekzamenon sed iĝi ekamenita post la klaso ekzemple. Sed ni povas precizigi la ideon dirante ke la studento iĝis ekzemenit/at/ot....a, ktp! Do la simpla aldono de iĝ povas esti nepreciza ĝeneralaĵo dum via rezono pli preciza. Mi vidas kverelo inter uzo de komputilo kaj neologistom komputoro. Tiu lasta koncernas al maŝino kiu estas sur tablo kaj komputilo povas esti simpla maŝino por kalkuli ion. Verdire la diskutanto preskaŭ mortiĝis de furiozeco. Mi nur ne aprovas la idiotaj neologismoj kiun Jorge Camacho defendas kiel: liva, mava, poka,..ktp. |