Novaĵoj
Bonvolu registri viajn kursojn, ankaŭ la virtualajn
Kategorio: Edukado; Dato: 2020-10-07 23:40:53
Nia redakcio petas ĉiujn, kiuj gvidas kurson, instruas Esperanton, ĉu en movada aranĝo, ĉu en ajna tipo de lernejo, ili registru siajn kursojn en la KURSEJO .
Nuntempe la tutmonda situacio ŝajnas tre mizera, almenaŭ laŭ la registraĵoj.
Ekz. la 9 registritaj lernejaj kursoj funkcias en tri landoj: en Francio (7), en Litovio kaj Germanio po unu. Kaj jen la fino....
Informoj pri la 9a Tutmonda KER-ekzameno en novembro
Kategorio: Edukado; Dato: 2020-09-18 11:12:09
Kiel vi scias la 9an Tutmondan ekzamentagon ni planis por junio, sed devis nuligi ĝin pro la epidemio.
Je peto kaj insisto de esperantistoj estis fiksita nova dato, la 28a de novembro, por tamen okazigi en tiu ĉi jaro KER-ekzamenojn, malgraŭ tio, ke la epidemio ekatakis la mondon en dua ondo.
Jam aliĝis 13 urboj de 11 landoj , kie oni pretas okazigi ekzamenojn. Kompreneble ĉio daŭre dependas de la viruso. Ni preparas la ekzamentagon estante optimismaj, sed konsciaj pri tio, ke lastmomente kelkaj el...
Mardon reta prelego kaj diskuto pri la KER-ekzamenoj
Kategorio: Edukado; Dato: 2020-08-10 19:58:59
Sciu pri la nuna kaj nova modeloj de la KER-ekzamenoj
Katalin Kovats, komisiita de UEA, estas la ĉeforganizanto de la KER-ekzamenoj. Dum 10 jaroj sukcese ekzameniĝis jam 2407 personoj el 75 landoj ( https://edukado.net/prie/sinprezento/statistiko?tipo=kandidatoj ).
La ekzamenoj okazas dum grandaj aranĝoj kun la ĉeesto de la ekzamenantoj, tamen pli oftas KER-sesioj en urboj, kluboj, kie la organizajn taskojn devas fari lokaj respondeculoj.
Nun Katalin informos volontulojn por ke ili povu facile okazigi ekzamenojn en sia loko. Gravas tia formado precipe kiam temas pri la...
Edukado.net en la Virtuala Kongreso de Esperanto
Kategorio: Edukado; Dato: 2020-07-31 22:50:20
Jen la programo pri kaj de Edukado.net kaj agado de Katalin Kovats dum la virtuala Kongreso de Esperanto.
La horoj estas indikitaj en UTC, do por mezeuropo, ekz. Amsterdamo aldonu 2 horojn.
Venu aŭdi, vidi, demandi kaj kuraĝigi! PDF-versio ĉi tie.
...
Hodiaŭ finiĝis VEKI
Kategorio: Edukado; Dato: 2020-07-31 18:40:29
Hodiaŭ finiĝos VEKI, la Virtuala Kongreso de ILEI (Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj). Dum la semajno okazis multaj interesaj prelegoj, prezentaĵoj, podiaj diskutoj kaj funkciis liberaj babilejoj kun proponataj temoj. La partoprenantoj povis ĝui plurajn koncertojn, kuiri kune, eĉ jogumi, por refreŝigi la korpon, kiu kelkfoje dum longaj horoj estis glufiksita antaŭ la komputilo.
La programhoraro trateksis la tutan tagnokton, sed ĉiu povas, eĉ mistrafinte la vivan elsendon, spekti la registritajn programojn. Pluraj el ili aperos ankaŭ postkongrese kaj spekteblos en la reto ankaŭ al tiuj, kiuj ne aliĝis al...