Novaĵoj

Lastaj horoj por sponsori la projekton AMIKUMU!

Kategorio: Movado; Dato: 2016-11-16 11:34:48

  Chuck Smith kaj Evildea nun kreas telefonaplikaĵon (apon) por helpi al homoj trovi esperantistojn apude. Instruistoj ofte diskutas la problemon, ke malfacilas enigi lernantojn en la movadon. Do, per Amikumu, ili simple aliĝas al la apo kaj kiam ili revenas hejmen, ili vidos ĉiujn proksime, kiuj parolas Esperanton kaj povas kontaktiĝi kaj renkontiĝi kun ili! Tiu servo unue ekzistos por Esperanto, sed poste oni povos uzi ĝin por kontakti homojn de ĉiuj 7.000+ lingvoj en la mondo (inkluzive de 100+ signolingvoj). Ligilo...

Legi pli...

VIENO: nova retejo pri Planlingvoj

Kategorio: Movado; Dato: 2016-11-07 12:09:48

                                              ...

Legi pli...

ILEI lanĉis filmkonkurson

Kategorio: Movado; Dato: 2016-10-04 23:34:10

Okaze de la Jaro de la lernanto ILEI lanĉis filmkonkurson en du kategorioj: lingvo kaj interkultura harmonio.  La celoj de la filmkreigo estas akiri mallongajn filmitajn lernilojn kaj instigi la junularon al pripensado kaj transdono de scioj.  La mallongigo de la konkurso estas: IPEFF / Internacia Pedagogia Film-Festivalo de ILEI. La limdato: la 30a de aprilo, 2017.  Pri la ceteraj kondicoj bv. elŝuti kaj legi la PDF-formatan alvokon .  

Legi pli...

26a de septembro - La Eŭropa tago de Lingvoj

Kategorio: Movado; Dato: 2016-09-08 23:10:57

La 26a de septembro denove estas dediĉita al la lingvoj. En tiu tago mem (aŭ ĉirkaŭ tiu dato) okazas centoj da eventoj dise en Eŭropo (kaj en la  mondo) por celebri la lingvan riĉecon de nia planedo kaj por atentigi pri la graveco de lingvolernado. La programoj estas diversaj: ludplenaj aktivaĵoj, ekspozicioj, modellecionoj, lingvaj enigmoj, konkursoj ktp. Ili okazu en lernejoj, institucioj, kadre de klubaj aŭ sociaj eventoj. Helpmaterialojn liveras ankaŭ tiu ĉi  kaj la alia  ELP-paĝo . ...

Legi pli...

Premio Maŭro La Torre

Kategorio: Movado; Dato: 2016-09-06 13:56:51

Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj - ILEI kunlabore kun la Familio La Torre anoncas konkurson pri esplor-laboro en unu el la kampoj, en kiuj laboris la karmemora prezidanto de ILEI, Profesoro Mauro La Torre (1946-2010). En 2011 la Komitato de ILEI elektis Profesoron Mauro La Torre Honora Membro. La esplor-kampoj estas: · Aplikoj de lingvoteknologio al Esperanto kun rezultaj vortaroj aŭ pli ĝeneralaj lingvosciencaj pritraktoj · Interkultura edukado per Esperanto · Instruado de Esperanto kaj iloj por instrui Esperanton · Perfektigaj kursoj por instruantoj de Esperanto...

Legi pli...

1 ... 13 14 15 16 17 18 19 20 ... 72

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati kaj ESF.