Novaĵoj
Finiĝis la 49a ILEI-konferenco en Hungario
Kategorio: Movado; Dato: 2016-08-07 09:12:45
Laŭ la FERMA PAROLADO de la prezidanto, Mireille Grosjean
Se via taso povas enteni du decilitrojn kaj ĝi enhavas unu decilitron, oni povas konsideri duone malplenan tason aŭ duone plenan tason. Same pri nia Konferenco. Pro tio mi komencos mencii la paneojn.
Unue la starto el Nitra per du busoj, du plenplenaj busoj. La kerna problemo estis, ke mankis loko en la kelo de la granda buso kaj tute ne estis kelo en la eta buso. Niaj kongresanoj havis multajn grandajn valizojn pro longa restado...
Forpasis Paul Gubbins
Kategorio: Movado; Dato: 2016-08-06 20:08:43
Ĵus atingis nian redaktejon la malfeliĉiga novaĵo pri la neatendita forpaso de Paul Gubbins, ĵurnalisto, lingvoinstruisto, aŭtoro de pluraj lernmaterialoj, inter ili la populara libro Kunvojaĝu! , kaj la filmkurso Pasporto al la tuta mondo .
Paul kunlaboris ankaŭ kun nia retpaĝo, kontribuis per ekzercoj kaj recenzoj.
Ni invitas vin lasi viajn pensojn kaj memoraĵojn sub lia prezento en la Panteono , kien li eniris...
Aperis la nova versio de lernu.net
Kategorio: Movado; Dato: 2016-07-20 15:42:05
Hieraŭ estis lanĉita la nova versio de lernu.net. Por prezenti ĝin al vi ni uzas la salutmesaĝon de Jevgenij Gaus, ĉefrespondeculo kaj programisto, kiun ni dankas kaj deziras al la nova retejo glatan funkciadon kaj multe da sukceso.
2016. július 19. 12:50:51
Karaj uzantoj! Ni ĝojas finfine prezenti al vi tute novan lernu.net.
La paĝaro estas kreita de la nulo kaj teknike kaj enhave. Jen kelkaj novaj funkcioj:
...
Internacia EAQUALS kvalit-rekono por E-instruado en la Jagelona Universitato
Kategorio: Movado; Dato: 2016-05-27 22:36:00
La Esperanto-instruado en la Jagelona Universitato ricevis internacian nemovadan kvalit-rekonon de EAQUALS.
EAQUALS estas internacia organizaĵo pri plej altaj kvalit-normoj en instruado de fremdaj lingvoj. Ĝi estas registrita en Britio. EAQUALS konfirmas altan kvaliton de la instru-lerna procezo rigardata tutece, kiel instruado, ekzamenado, lernado kaj multaj aliaj gravaj elementoj ligitaj kun lingvoinstruado.
EAQUALS partoprenas en laboroj de la Konsilio de Eŭropo, ĝi ankaŭ estas konsultata de la Eŭropa Komisiono pri aferoj rilataj al lingva edukado.
En la Jagelona Universitato estas instruataj pli-malpi 100...
Ni gratulas Mireille Grosjean
Kategorio: Movado; Dato: 2016-05-15 00:25:31
Ni kore salutas Mireille Grosjean okaze de ŝia jubilea naskiĝdatreveno.
Mirejo estas ne nur prezidantino de la Internacia Ligo de Esperanto-Instruistoj (ILEI), kaj havas ankoraŭ dekon da aliaj postenoj kaj roloj, sed ŝi estas ankaŭ tre aktiva kunlaborantino de nia paĝaro, kie ŝi paralele kun siaj multkampaj agadoj, ofte trovas tempon kontribui, ĉu per fotoj, interesaj informoj, ĉu per artikoloj, komentoj. Lastatempe ŝi aliĝis ankaŭ al nia nova projekto Ekparolu!, do, fariĝis ONKLINO.
Mirejo estas tre aktiva, ĉiam plena je ideoj, havas organizan vejnon kaj energion,...