Novaĵoj
Ankoraŭ eblas aliĝi al la Tutmonda Kolokvo pri Instruado
Kategorio: Movado; Dato: 2015-04-28 12:22:07
La Konferenco okazos en Svislando, en la urboj Neuchâtel kaj La Chaux-de-Fonds,
de la 13-a ĝis la 16-a de majo 2015.
Ĉu vi venos? Ankaŭ la redaktoro de edukado.net estos tie.
Kopio de la programpaĝo:
Tria Tutmonda Kolokvo pri instruado de Esperanto eo en fr
Evento
Programo
...
Pasie pri lingvoj en lingvo.info
Kategorio: Movado; Dato: 2015-04-20 20:06:11
La nova retejo www.lingvo.info celas provizi informojn pri lingvoj kaj subteni multlingvismon en la Interreto por tiuj, kiuj pasie pri lingvoj volas malkaŝi ilian belecon, esprimpovon kaj unikecon.
Lingvo.info estas interaga...
Lingva diverseco kaj Esperanto dum Festivalo en Poznan
Kategorio: Movado; Dato: 2015-04-19 20:30:00
La Festivalo de Sciencoj kaj Artoj estas kutima printempa aranĝo, kie universitataj fakoj prezentas allogan programon por la interesiĝantoj, ĉefe por mezlernejanoj. La teamo de la Interlingvistikaj Studoj de UAM ( Michael Farris kaj Ilona Koutny kun du doktoriĝantoj Ida Stria kaj Michał Kozicki kaj ĉina kolegino Chung-Yi Wang ...
Annie Grente instruas en Tunizio
Kategorio: Movado; Dato: 2015-03-20 23:08:24
Annie Grente, francino, nia membro kaj finstudinto en la instruista trejnado en Poznan, raportis pri sia nuna agado en Tunizio.
"Dum mia vojaĝo en Tunizio mi gvidas kvintagan kurson por prepari grupon de lokaj junuloj al la Monda Socia Forumo ĝis (24/03 ĝis 28/03) en Tunizo , kie ni prezentos Esperanton kaj iomete instruos kaj al la 8-a Mezorienta kaj Nordafriko kunveno , kiun UEA (Renatto Corsetti) organizas en Hamameto de la 28-a ĝis...
Pri la Verdaj Skoltoj kaj pri ilia PEKO
Kategorio: Movado; Dato: 2015-03-20 00:28:42
Nia redakcio ricevis novaĵojn el Belgio. Bonvolu legi pri la aktiva junulara grupo Verdaj Skoltoj .
-------
La Verdaj Skoltoj proponas internacian skoltumadon en Esperanto.
La partoprenantoj estas inter 11 kaj 17 jaraĝaj. Ili venas el Bruselo, Flandrio, Valonio, Francio, Luksemburgo kaj Germanio. Foje de pli fora loko!
Esperanto estas ilia sola komuna lingvo!
Ĉiuj lernas tiun rapide lerneblan lingvon. Tiel ili povas egale interkomunikiĝi. Kiam ĉiu faras paŝon al...