Novaĵoj
Pri la Verdaj Skoltoj kaj pri ilia PEKO
Kategorio: Movado; Dato: 2015-03-20 00:28:42
Nia redakcio ricevis novaĵojn el Belgio. Bonvolu legi pri la aktiva junulara grupo Verdaj Skoltoj .
-------
La Verdaj Skoltoj proponas internacian skoltumadon en Esperanto.
La partoprenantoj estas inter 11 kaj 17 jaraĝaj. Ili venas el Bruselo, Flandrio, Valonio, Francio, Luksemburgo kaj Germanio. Foje de pli fora loko!
Esperanto estas ilia sola komuna lingvo!
Ĉiuj lernas tiun rapide lerneblan lingvon. Tiel ili povas egale interkomunikiĝi. Kiam ĉiu faras paŝon al...
Modela enlerneja agado en Herzberg
Kategorio: Movado; Dato: 2015-03-04 10:12:07
Jen mallonga raporto pri oficialaj lernejaj Esperanto-kursoj en Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo en 2015:
Baza lernejo 'Nicolai ' : 6-9-jaraj lernantoj lernas Esperanton en 60-minuta posttagmeza fakultativa kurso laŭ permeso de la federacilanda edukministerio de Malsupra Saksio (Landesschulbehörde Niedersachsen). Esperanto-leciono estas oficiala oferto de la lernejo enkadre de la tuttaga lernadprogramo.
Meza lernejo 'Oberschule': 10-18-jaraj lernantoj. Esperanto estas libere elektebla fakrondo (unu foje 45 minutoj/semajno).
Gimnazio 'Ernst-Moritz-Arndt' ...
NASK revenas al Nord-Karolino kaj kunigas fortojn kun Kino-Teatro-Festivalo
Kategorio: Movado; Dato: 2015-02-18 12:03:53
En 2015 NASK revenos al la Universitato William Peace in Raleigh, Nord-Karolino, kaj ĝi kunigos la fortojn kun Kino-Teatro-Festivalo (KTF) por liveri esceptan eventon, eble, la plej priparolatan en la historio de la kursaro!
La Nord-Amerika Somera Kursaro (NASK) estas unika intensa enmerga programo en Esperanto kiu altiras studentojn kaj profesiajn...
Tria Tutmonda Kolokvo pri Instruado de Esperanto
Kategorio: Movado; Dato: 2015-02-16 11:20:56
La Konferenco okazos en Svislando, en la urboj Neuchâtel kaj La Chaux-de-Fonds, de la 13-a ĝis la 16-a de majo 2015.
La registaro de la Respubliko kaj Kantono de Neuchâtel invitas ĉiujn registarojn de la mondo sendi iun personon aŭ iun raporton al tiu konferenco. ILEI (la Internacia Ligo de Esperanto Instruistoj) estas la organizanto.
Historia enkonduko
La unua tia Konferenco okazis en Ĝenevo en 1922, la dua okazis en Prago en 1927. La Konferenco de 2015 estos la tria. ...
La sesa interlingvistika grupo sukcese kaj bonetose daŭrigas siajn studojn en UAM
Kategorio: Movado; Dato: 2015-02-08 23:05:47
Inter la 31.01 kaj 06.02.2015 okazis la dua sesio de la aktuala grupo de la Interlingvistikaj Studoj de UAM, en Poznano kun la partopreno de 20 gestudentoj el 24, devenantaj el10 landoj (inter ili 5 brazilanoj). La unuan fojon ili alfrontis ekzamenojn dimanĉe kaj merkrede post diligenta semestra laboro hejme. La internacia partoprenantaro vigle kontribuis al la kurso pri komunikado (gvidata far Ilona Koutny) komparante la diverskulturajn lingvajn kaj nelingvajn komunikadmanierojn.
La pola poetino Lidia Ligęza enkondukis la ĉeestantojn en la poezion de la dua periodo de esperanta literaturo kaj la konata tradukisto kaj eldonisto...


