Novaĵoj
JUNA AMIKO - 40 jaroj - ĈIUJ NUMEROJ EN LA RETO!
Kategorio: Movado; Dato: 2015-01-15 02:57:01
Ĉiuj numeroj de la 40 jara revuo Juna Amiko estas legeblaj en la reto en elektronika formato!
JUNA AMIKO - 40 jaroj - ĈIUJ NUMEROJ EN LA RETO!
"Juna Amiko" estas internacia Esperanta revuo por lernejanoj kaj komencantoj, eldonata ekde 1974 de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj, ILEI. La revuo ekde la komenco aperas seninterrompe, helpas lernantojn de la lingvo, kaj antaŭ kelkaj monatoj festis sian 40-jaran jubileon.
Lige al la 40-jara jubileo de Juna Amiko, kiel komuna projekto de ILEI kaj Lingvo-Studio en Budapeŝto...
Salutoj al la jubileanta redaktoro de IPR
Kategorio: Movado; Dato: 2015-01-10 15:31:07
Ĵus aperis la nova numero (14/4) de Internacia Pedagogia Revuo
la faka revuo de la Internacia Ligo de Esperanto-Instruistoj ( ILEI ).
La nuna numero, interalie, salutas la redaktoron Jozefon Németh, kiu jam de 20 jaroj redaktas la ĉeforganon de ILEI. Edukado.net ankaŭ ĉi tie kore salutas kaj dankas lin.
Kun la permeso de ILEI kaj la redaktoro mem ni publikigas jene...
Nova raporto kun fotoj kaj filmo el Taiyuan
Kategorio: Movado; Dato: 2014-12-18 16:17:22
Lige al nia antaŭa raporto pri la novaĵo , ke Esperanto estas deviga lingvo en ĉina bazlernejo ĵus venis novaj informoj kaj ilustraĵoj pri la Zamenhof-taga festo.
Esperanto-semajno de elementa lernejo
La 15-a de decembro estas la naskiĝtago de Zamenhof, kreinto de Esperanto. En tiu tago flagoj de ĉiuj landoj flirtis en la tereno de la Elementa Lernejo de Baiyangshu-strato en la urbo Taiyuan. Pli ol 1 300 lernejanoj kolektiĝis sur...
Festparolado ĉe la Pola Ambasadejo de Kopenhago omaĝe al Montevideo
Kategorio: Movado; Dato: 2014-12-10 00:59:01
Okaze de la 60-jara datreveno de la Unesko-rezolucio favora al Esperanto (Montevideo, 10a de decembro 1954),
precize hodiaŭ antaŭ 60 jaroj,
ni publikigas nun la festparoladon de Mogens Rude Andersen, kiun li prezentis en la Pola Ambasadejo en Kopenhago, antaŭ 10 jaroj, okaze de la 50-a datreveno de la sama evento.
La teksto estas en la DOSIERUJO .
La aŭtoro nun, por la membroj de edukado.net, laŭtlegis denove la tekston kaj kune kun Aleksandro Kogan pretigis ankaŭ aldonan vidmaterialon, kiuj kune...
Sukceso en Ĉinio: Esperanto estas deviga lingvo en elementa lernejo
Kategorio: Movado; Dato: 2014-12-08 10:30:29
Letero de Prof. Dr. GONG Xiaofeng ( Arko ), Prez. de Ĉina Ligo de Esperantistaj Instruistoj - Vicprez. de ILEI
Post la partopreno en la 4-a ISOA (ILEI-Seminario en Orienta Azio) en Japanio, en oktobro 2014, S-ro WEI Yubin ( Jado ), estro de Elementa lernejo de Baiyangshu-strato, diskonigis en ĉinaj gazetoj kaj ĵurnaloj pozitivajn novaĵojn pri Esperanto en sia lernejo. Direktoro Jado enkondukis Esperanto-instruadon en sia elementa lernejo kaj Esperanto fariĝis tie deviga studobjekto por la lernantoj. Laboras sub lia gvido 6 junaj...