Novaĵoj
Premio Maŭro La Torre
Kategorio: Movado; Dato: 2014-09-30 08:12:59
Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj - ILEI
kunlabore kun la Familio La Torre
anoncas konkurson pri esplor-laboro en unu el la kampoj, en kiuj laboris la karmemora prezidanto de ILEI, Profesoro Mauro La Torre (1946-2010) .
En 2011 la Komitato de ILEI elektis Profesoron Mauro La Torre Honora Membro.
La esplor-kampoj estas:
• Aplikoj de lingvoteknologio al Esperanto kun rezultaj vortaroj aŭ pli ĝeneralaj lingvosciencaj pritraktoj
• Interkultura edukado per Esperanto
• Instruado de...
Komencis siajn studojn la nova grupo en Poznan
Kategorio: Movado; Dato: 2014-09-20 23:31:13
Jen mallonga raporteto:
La 20an de septembro 2014 komencis siajn studojn la nova interlingvistika grupo en la pola universitato Adam Mickiewicz.
Danke al sistema kaj grandskala varbado, kuniĝis fine 27 personoj el 15 landoj. Plej elstaras brazilanoj, kiuj 7-ope ekstudos en Poznan. El Hispanio venis 3 studontoj, el Svedio 2 kaj la aliaj landoj (Belgio, Britio, Francio, Germanio, Hungario, Irano, Kroatio, Nederlando, Pollando, Rusio, Slovakio) reprezentiĝas per po unu kandidato.
Por la studoj 13 personoj ricevis stipendion de ESF. Edukado.net kolektis monon por malgrandigi la vojaĝŝarĝojn de...
La unua Esperanto-klubo en Orienta Timoro
Kategorio: Movado; Dato: 2014-09-09 10:55:47
Heidi Goes raportis:
La 6an de septembro fondiĝis "La tri lagoj" la Esperanto-klubo de Dilio, ĉefurbo de Orienta Timoro. La nomo estas traduko de 'Tasi Tolu', historie grava loko en la urbo.
La membroj decidis kunveni por kune lerni en la lokoj, kie Heidi instruas kaj tiel profiti el la oportuna okazo.
Post la fondiĝo, Heidi donacis diversajn librojn al du grupoj, kaj al ĉiu ĉeestanto ekzempleron de Poŝamiko. Tiuj estas disponeblaj danke al la rabato ricevita de Edukado.net kaj la subteno de la Komisiono...
Tra la ĉina al moderna Esperanto-kurso
Kategorio: Movado; Dato: 2014-09-06 13:48:40
Juna poliglota esperantistino, Judith Meyer , tre sperta lingvoinstruisto komence de septembro lanĉis kampanjon por kolekti monrimedojn por sia novstila reta kurso pri la ĉina lingvo.
LearnYu estas inteligenta lerna sistemo, kiu aŭtomate optimumigas la lernadon de la uzanto. La programo rimarkos ties lingvajn problemojn kaj dinamike kreos ekzercojn, kiuj helpos al la lernanto pliboniĝi....
Du eŭropnivelaj politikistoj serioze traktas multlingvismon
Kategorio: Movado; Dato: 2014-09-04 22:40:51
Jam la naŭan jaron esperantistoj sukcesas partopreni en la 24a Ekonomia Forumo de Centra Eŭropo, okazanta inter la 2a kaj 4a de septembro en la sudpola urbo Krynica. Ili partoprenas per bunte aranĝita stando, kiu de jaro al jaro rajtis okupi pli kaj pli da loko, kaj plie per paneldiskuta programero pri la eŭropa lingva situacio. Pensante, ke al la forumo venas miloj da partoprenantoj, la agado, unuavice sub la ŝildo de la Eŭropa Esperanto-Unio, havas grandan konigan valoron inter ŝlosilaj homoj. Unuafoje, aktive partoprenas Universala Esperanto-Asocio pere de nepola reprezentanto.
La partopreneblo...