Novaĵoj

Heidi raportas pri la Indonezia E-kongreso kaj sia nova propagandvojaĝo

Kategorio: Movado; Dato: 2013-05-13 12:39:13

  Saluton!   Post monatoj da preparo por la  Indonezia Esperanto-Kongreso  kaj mia kvina instru-kaj propagando-vojaĝo ambaŭ ankaŭ efektiviĝis kaj bone sukcesis. Dum la semajnoj post mia reveno mi ĉefe verkis raportojn, kaj krome  intervjuiĝis  kaj  prelegis  pri la temo. Mi ĝojas ke mi fine povas al vi prezenti tiujn raportojn, kaj eĉ pli ĝojos se iuj legos ilin. Ili NE estas teda listigo de lecionoj, intervjuoj kaj sukcesoj (mi notas ankaŭ malsukcesojn). Eĉ ne temas nur pri Esperanto, sed...

Legi pli...

RTL pri Esperanto en Herzberg

Kategorio: Movado; Dato: 2013-05-06 00:37:19

La konata televidokanalo "RTL Regional" la 2an de majo 2013 je la 18a horo elsendis en la programo "Wissen X-akt" 6:27 minutan filmeton pri Herzberg am Harz...la Esperanto-urbo, pri la biblioteko kaj arkivo de Esperanto-Centro, kie Peter Zilvar kaj Zsófia Kóródy rakontis pri Esperanto, pri libroj, gazetoj, agadoj kaj montris kelkajn interesajn objektojn el la riĉaj kolektaĵoj de Interkultura Centro Herzberg (sidejo ankaŭ de AGEI, germana sekcio de ILEI). La televida teamo pretigis ankaŭ mallongan intervjuon kun urbestro Gerhard Walter kaj kun kelkaj gelernantoj, kiuj lernas Esperanton...

Legi pli...

Denove sukcesa KER-sesio en Greziljono

Kategorio: Movado; Dato: 2013-04-28 14:47:57

Inter la 26a kaj 28a de aprilo okazis la 33a KER-sesio, ĉi-foje en Greziljono, Francio. Antaŭ la ekzamenoj Stefan MacGil, Christophe Chazarein kaj  Ŝtonĉjo (Pierre Soubourou) gvidis tutsemajnajn preparkursojn. La ekzamenon gvidis la por tiu celo alvojaĝinta Zsofia Korody. Kunekzamenis Français Lo Jacomo kaj Stefan MacGill..  Entute  22 francaj kandidatoj submetiĝis al la testado, 6 je B1 nivelo, 7 je B2 kaj 9 je C1.  Francoj ankaŭ ĝis nun estis la plej ekzameniĝ-emaj (vidu la statistikojn ) kaj denove 7 urboj kandidatiĝis por okazigo de la dua...

Legi pli...

Triafoje kaj ankoraŭ sukcese - raporto el Grésillon

Kategorio: Movado; Dato: 2013-04-24 19:14:18

Depost 2011 kunlaboras ILEI kaj la kulturcentro Grésillon per okazigo ĉiuprintempe de lingvaj kursoj sekvataj de sesio de la KER-ekzamenoj. Mezvoje de la tria realigo ni povas konstati, ke la populareco de la aranĝo konserviĝas – la kastelo tute plenas. Kursoj disvolviĝas trinivele, kun kvin studhoroj tage – tri matene kaj du fruvespere. Ses komencintoj ricevas gvidon de ‘Ŝtonĉjo’ – iuj atingis jam bazan parolkapablon. La mezan nivelon prizorgas Christophe Chazarein, kies dekduo da kursanoj i.a. komune planas idealan E-vilaĝon. La gvidanto de la supera nivelo venas de ILEI: Stefan MacGill; ties 16 kursanoj trastudas la...

Legi pli...

Instruista trejnado en Poznan

Kategorio: Movado; Dato: 2013-04-23 17:32:11

INSTRUISTA TREJNADO en la kunlaboro de la Interlingvistikaj Studoj de UAM, ILEI kaj Edukado.net       La Interlingvistikaj Studoj de la Universitato Adam Mickiewicz (Poznano, Pollando) kaj ILEI denove kune organizas unujaran instruistan trejnadon, kiu disponigas la bazajn konojn necesajn por instruado de esperanto kaj trejnos la partoprenantojn pri metodiko. La kursaro necesigas partoprenon dufoje en la surloka intensa semajna sesio ( la unua okazos 14-20.09.2013, la dua 01-07.02.2014) kaj intertempan hejman laboradon, retan...

Legi pli...

1 ... 36 37 38 39 40 41 42 43 ... 73

Kopirajto © 2001 - 2025 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati kaj ESF.