Novaĵoj

Kiam venos la 100 000-a ensalutinto?

Kategorio: Edukado; Dato: 2014-11-01 08:25:53

Ni invitas vin diveni la tempon kiam venas en la paĝaron la 100 000-a ensalutinto.  En decembro 2011 ni lanĉis la novan version de la paĝaro, sed fakte jam de julio funkciis la novaj mezuriloj. Vi povas trovi interesajn infomojn kaj detalojn en nia statistika paĝo. Vi povas trovi la ligon plej sube de tiu ĉi (kaj ĉiu alia) paĝaro.  Ĝis nun, (la 1a de novembro 2014) ni havas 98 570 ensalutojn. Sekve,  scieblas, ke en tiu ĉi monato ni atingos cent mil. Sed kiam? ...

Legi pli...

Ĉu vere nur 28 kursoj en la mondo?

Kategorio: Edukado; Dato: 2014-10-09 10:34:59

                Laŭ nia registrado funkcias momente 22 movadaj kaj 6 lernejaj kursoj en la mondo.  Espereble la vera situacio estas multe pli bona.  Ni petas ĉiujn registri siajn kursojn por ke ni havu tutmondan superrigardon pri la instrusituacio.  Vidi la KURSEJON kaj serĉi en ĝi eblas...

Legi pli...

Grundtvig-kunsido en Germanio

Kategorio: Edukado; Dato: 2014-10-07 09:44:21

Inter la 4a kaj 6a de oktobro 2014 Katalin Kováts, redaktoro de edukado.net, partoprenis la projektogvidantan kunsidon en la Esperanto-urbo Herzberg, Germanio. Kiel jam komunikite, nia Fondaĵo Edukado.net partoprenas kun Centro de Interkultura Edukado (CEM) (Pollando – Nowy Sącz), Filio de Germana Esperanto-Asocio por Klerigado kaj Kulturo (Germanio - Herzberg am Harz) kaj Kultura Esperanto-Asocio (KEA) (Hungario - Budapeŝto) komunan Grundtvig-projekton, titolitan   Kultura diverseco kaj multlingvismo de Eŭropo - kiel lerni pri ili? .   La nuna kunveno estis jam la kvara renkontiĝo...

Legi pli...

RISKO-rezultoj en septembro

Kategorio: Edukado; Dato: 2014-10-01 12:42:41

              La septembran ludon gajnis Ivan Bujdoso el Hungario, nia dua plej fidela ludanto, kiu de la komenco de la ludo mistrafis nur unusolan ludtagon.Gratulojn, Ivan.  Ĉar li jam havis donacon printempe, lia donaco nun transiras al  Leandro T. Abrahão (el...

Legi pli...

Eŭropa Tago de Lingvoj

Kategorio: Edukado; Dato: 2014-09-25 22:42:27

Hodiaŭ estas la  Eŭropa Tago de Lingvoj , kion oni festas ankaŭ ekster Eŭropo.  Ĉu ankaŭ vi volas fari ion por saluti la multlingvecon?  Nia anoncita kampanjo estas jam tradicia. Ni kolektas interesaĵojn pri diversaj lingvoj. Jam ekzistas informoj pri 32 lingvoj.  Bonvolu kontribui kaj aldoni en la forumo ĉe via lingvo ion interesan pri ĝi. Jen la ligo al la kolekto en la  FORUMO . Vizitu ankaŭ la hejmpaĝon de la Konsilio de...

Legi pli...

1 ... 53 54 55 56 57 58 59 60 ... 102

Kopirajto © 2001 - 2025 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati kaj ESF.