Novaĵoj

Sukcesoj en Grezijono

Kategorio: Movado; Dato: 2011-05-09 14:21:56

Inter la 6a kaj 9a de majo okazis la 19a sesio de la KER-ekzamenoj, ĉi-foje denove en Francio. La unusemajnajn preparsesiojn, gviditajn de Stefan MacGill (prezidanto de ILEI) kaj Christophe Chazarein (Tuluzo) en Grezijono glore fermis la ekzamensesion, al kiu vojaĝis al la kastelo ankaŭ kelkaj, kiuj ne partoprenis la kursojn mem sed venis nur por la ekzameno. Ekzameniĝis 32 kandidatoj: 9 je nivelo C1, 11 je nivelo B2 kaj 12 je nivelo B1. Krom la 27 francoj ekzameniĝis du kandidatoj el Rusio, po unu el Hungario, Hispanio kaj...

Legi pli...

Esperanto-France finance subtenos la KER-kandidatojn

Kategorio: Movado; Dato: 2011-04-28 08:27:08

Okaze de la interasocia kongreso, fine de aprilo 2011, en la urbo Sète, estis granda ĝojo konstati la nombron de ekzameniĝantoj ĉe la KER-ekzamenoj. Tiu sukceso ebligis al Francio atingi la unuan lokon en la ekzamenstatistiko pri kio ĉiuj francoj povas fieri. La landa asocio Esperanto-France taksas grava la KER-ekzamenojn, kion montras ankaŭ la fakto, ke tri kvaronoj de la estraro jam trapasis ĝin. Por ke la prezo de tiu ekzameno ne estu barilo kaj ĉiu povu pruvi sian lingvan nivelon, la...

Legi pli...

KER-ekzamenoj dum Pasko

Kategorio: Movado; Dato: 2011-04-24 09:24:29

La 23-24an de aprilo dum la paskaj festotago okazis la 18a sesio de la KER-ekzamenoj paralele en du landoj, Francio kaj Germanio. La gastigantaj kaj subtenaj aranĝoj estis Interasocia Renkontiĝo Esperanto ĉe Mediteraneo (IREM) en la franca urbo SÈTE kaj la 27a Printempa Semajno Internacia (PSI) en Waldfischbach-Burgalben, Pfalz. La ekzamenojn sume trapasis 35 personoj. Dum IREM ekzameniĝis 22 kandidatoj je nivelo C1, kaj 5 je nivelo B2. Ili venis el landoj Francio, Hispanio, Italio, Kubo kaj Svislando. La ekzamensesion gvidis Katalin Kováts, asistis Cyrille Hurstel. ...

Legi pli...

Du novaĵoj el Poznan

Kategorio: Movado; Dato: 2011-04-17 12:54:12

Pri la kialoj de la relativa sukceso de Esperanto Inter la 21-22.03 okazis internacia konferenco en Poznan (PL) "Between the Languages of Central Eastern Europe" (Inter la lingvoj de Centra-Orienta Europo), kies oficialaj lingvoj estis: pola, hungara, slovaka, ĉeĥa, angla kaj esperanto. La prelegoj kaj diskutoj okazis en 4 sekcioj: lingvopolitiko, interkultura komunikado, informteknologio en lingvoinstruado kaj kulturaj rilatoj en la landoj de la regiono (ĉefe Viŝegradaj landoj). En la unua sekcio prelegis Jozef Reinvart pri lingvopolitiko en EU kaj pri la Platformo de civila societo por multlingvismo, Ilona Koutny pri la Rolo de la planlingvo...

Legi pli...

Komuniko de UEA kaj ITK pri la KER-ekzamenoj

Kategorio: Movado; Dato: 2011-04-12 23:07:45

                          ELTE-ITK     Lingvoekzamena Centro                                                         Universala Esperanto- Asocio La ekzamenoj laŭ la Komuna Eŭropa Referenckadro (KER) fariĝas pli kaj pli konataj kaj popularaj inter la Esperanto-parolantoj. La nombro de...

Legi pli...

1 ... 60 61 62 63 64 65 66 67 ... 73

Kopirajto © 2001 - 2025 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati kaj ESF.