Novaĵoj
Denove sukcesa semajno en Poznan
Kategorio: Movado; Dato: 2011-02-09 15:37:59
Interlingvistika sesio kaj instruista trejnado fine de januaro 2011 pasis en bona etoso en Poznan
La kuna okazigo de la unujara instruista trejnado de UAM kaj ILEI kunlabore kun Edukado.net kaj de la tradiciaj interlingvistikaj sesioj en la Universitato Adam Mickiewicz, en Poznano (Pollando) pruviĝas bona solvo.
La 11 personoj (po 3 el Pollando kaj Hungario, 2 el Francio, po unu el Slovakio, Belgio kaj Germanio), kiuj komencis la trejnadon en septembro, ĉiuj renkontiĝis en februaro dum la dua sesio post diligenta semestra laboro hejme. Inter ili estas 4 stipendiatoj de ILEI-UEA kaj 2 polaj...
Vojaĝantaj popoloj - desegnokonkurso
Kategorio: Movado; Dato: 2011-02-07 16:39:27
Kultura Centro de St Nazaire lanĉis desegnokonkurson por infanoj.
La ĉi-jara temo: Vojaĝantaj Popoloj
Formato: minimume 40x30 centimetroj
Kategorioj: la partoprenontoj estu infanoj
A : malpli ol 7-jaraĝaj
B : inter 7 ĝis 10 jaraĝaj
C : inter 10 ĝis 14 jaraĝaj
Limdato : la 10a de marto 2011
Dorse de la desegnaĵo notu, esperantlingve, la nomon, aĝon de la infano, adreson de la lernejo...
Enkonduka seminario por Cseh-instruistoj en Belgrado
Kategorio: Movado; Dato: 2011-02-06 12:30:09
Beograda Esperanto-Societo kunlabore kun turkaj esperantistoj en januaro 2011 organizis enkondukan seminarion por estontaj Cseh-instruistoj.
La seminarion gvidis la konata Cseh-instruistinoTereza Kapista kaj ĝin partoprenas tri turkaj kaj ok beogradaj esperantistoj.
Espereble la partoprenintoj de tiu ĉi enkonduka semianrio daŭrigos siajn studojn kaj trapasos ankaŭ la diplomigan seminarion kaj kun la akiritaj spertoj gvidos multajn kursojn en sia lando, kie mankas Esperanto-instruistoj.
Raportis: Dimitrije JANIČIĆ
Volontulo serĉatas por Tuluzo
Kategorio: Movado; Dato: 2011-02-04 15:34:54
Esperanto-Kultur-Centro de Tuluzo (Francio), serĉas junan volontulon por majo kaj junio 2011. La volontulo aktivos kadre de la asocio kaj estos senpage gastigata kaj ricevos manĝmonon.
Ĉio estas detalita sur la asocia retejo .Por pliaj informoj kontaktu Christophe Chazarein .
La kandidatiĝojn adresu al esperanto.toulouse (ĉe) free.net antaŭ la 1-a de marto .
Kiel helpi al la movado en Indonezio?
Kategorio: Movado; Dato: 2011-01-31 19:30:45
Du instruvojaĝoj al Indonezio havas kiel sekvon ke nun en pluraj insuloj estas homoj kiuj scias pri Esperanto kaj eĉ eklernis ĝin, kaj
en du urboj estas aktivaj kluboj (kaj en aliaj urboj oni provas starigi klubon aux almenaŭ kune lernas). Tamen la movado en Indonezio ankoraŭ nek grandas nek fortas, kaj bezonas nian helpon. Estas pluraj manieroj tion fari.
Eblas sendi librojn al la kluboj, precipe anglalingvajn lernolibrojn kaj vortarojn, sed ankaŭ bazajn librojn (ekz. PIV, la Fundamento aŭ
malgrandaj (bild)vortaroj). Petu min pri la adresoj.
...