Novaĵoj
Speciala intensa Esperanto-kurso en Vjetnamio
Kategorio: Edukado; Dato: 2013-01-24 15:10:51
Matene de la 17a de januaro 2013, ĉe VSK-lernejo, okazis inaŭguro de Esperanto-trejnado kurso. Kiel vi probable scias, VSK estas la mallongigo de Vjetnama Super-Knaboj. VSK infanlernejo por 3-6 jaraj geknaboj apartenas al la VSK-grupo estrita de ĝia ĝenerala direktorino Lai Thi Hai Ly.
VSK -grupo celas apliki la fruan lernadon ĉe infanoj eĉ antaŭ la naskiĝo. Ju pli la infano lernas, despli efika estas la rezulto. Kadre de tiu ĝenerala koncepto, VSK-grupo malfermas diversajn kursojn por interesuloj, precipe por geedzoj kiuj sendas iliajn infanojn al VSK-lernejo, aŭ novedziĝintaj...
La trudmesaĝisto estas forigita
Kategorio: Edukado; Dato: 2013-01-18 11:14:06
Saluton,
Mi kun malĝojo informas vin ke hodiaŭ okazis misuzo de nia retejo. Antaŭ 4 tagoj aliĝis persono al nia komunumo kaj post la paso de la 3-taga mesaĝblokado ŝi hodiaŭ komencis dissendi trudleterojn al niaj viraj membroj. Tion ŝi jam faris ankaŭ en alia retlisto.
Ŝi ne povis akiri la adresojn de niaj membroj, sed povis sendi unuopajn mesaĝojn al ili pere de la interna mesaĝilo.
Post la unuaj avertoj de niaj membroj mi tuj forĵetis la trudinton, tial multaj el vi,...
Denove EU-subvencioj por instruista trejnseminario dum la Kongreso de Esperanto en Italio
Kategorio: Edukado; Dato: 2013-01-05 00:41:33
Simile al la pasinta jaro, dum la Kongreso de Esperanto en Italio denove okazos intensa instruista trejnado, kun la gvido de Katalin Kovats. La 40-hora programo konsistos el teoria kaj praktika partoj, kadre de kiuj la partoprenantoj ekkonos - inter aliaj - modernajn alirojn al la lingvoinstruado, ellaboros utilajn planojn kaj programojn por sia laboro kaj spertos kelkajn konkretajn instrumetodojn, inter ili sugestopedion kun Sylvain Lelarge kadre de mallonga, modelita kurso pri la franca lingvo.
La seminarion povos partopreni instruemuloj kaj...
Feliĉan novan jaron
Kategorio: Edukado; Dato: 2012-12-31 13:17:21
Al ĉiuj membroj kaj vizitantoj de la paĝaro ni deziras tre bonan novan jaron, plenan je sukcesoj, bonaj rezultoj, multaj lernantnoj kaj sano, feliĉo kaj amo.
Dankon al ĉiuj, kiuj subtenis per vortoj, mesaĝoj, laboro kaj financaj rimedoj la redaktadon kaj...
Pasis 11 jaroj ekde la lanĉo - sed kiel plu?
Kategorio: Edukado; Dato: 2012-12-15 01:46:37
Antaŭ 11 jaroj, la 15an de decembro 2001 ni lanĉis nian paĝaron.
La unuajn du versiojn kaj dekomence ĝis nun la redaktadon financas ESF. La nunan, trian version ni konstruis kun la financa helpo de la membraro.
La paĝaro nun, meze de decembro havas 2760 membrojn. Ĝiaj pli ol 1000 senpagaj materialoj, ekzercoj, afiŝoj, testoj kaj artikoloj multe helpas la instruantojn dise en la mondo.
Ni fariĝis grava portalo. Krom la disponigo de materialoj ni organizas la KER-ekzamenojn, okazigas retan instruistan trejnadon kaj disponigas plurajn retajn studformojn en...