Novaĵoj
Novaj premiitoj en la Panteono
Kategorio: Edukado; Dato: 2021-12-14 21:36:55
Okaze de la 20a, jubilea datreveno de Edukado.net ni kun ĝojo diskonigas la nomojn kaj vivresumojn de la naŭ kolegoj, kiujn ni ĉi-jare, laŭ la tradicio, enirigas en nian Panteonon. Ni elektis ilin pro diversaj kialoj, valorigante foje multjardekan agadon, foje eksterordinarajn atingaĵojn, faritajn lastatempe por nia komunumo. Nia speciala intereso iris ĉi-jare al la realigintoj de la eksterordinara Esperanto-kurso por hispanlingvanoj , en kiu plurcent novuloj lernis Esperanton danke al deko da kolegoj, kunlaborintaj por la komuna celo. Vi povas legi resumon pri ĝi ĉi tie. ...
Naskiĝtaga rendevuo
Kategorio: Edukado; Dato: 2021-12-12 20:19:49
https://us02web.zoom.us/j/82792103325
Helpu al edukado.net - naskiĝtaga mesaĝo
Kategorio: Edukado; Dato: 2021-11-26 22:46:13
Precize post 20 tagoj, la 15an de decembro estos edukado.net 20-jara.
Esti dudekjara por retejo signifas esti maljuna, kun limigitaj kapabloj, esti malfleksa kaj apenaŭ evoluigebla. Edukado.net bezonas esti rekonstruata.
Katalin Kovats, la redaktoro, per filmita mesaĝo turnas sin al la membroj por ekscii ilian opinion pri la retejo, iliajn preferojn kaj la uzkutimojn. La informoj influos la decidon pri la estonteco de la paĝaro.
La estraro de la fondaĵo turnis sin al la plej...
Kiom da Esperanto-kursoj funkcias nun en la mondo?
Kategorio: Edukado; Dato: 2021-11-25 11:31:22
La kursejo de edukado.net jam de multaj jaroj invitas la kursestrojn registri siajn kursojn kaj tiumaniere raporti pri sia agado, ebligi tutmondan kunlaboron, kolektadon de spertoj kaj materialoj. La informoj pri instruado de Esperanto tre ofte helpas la aktivulojn por konvinki instancojn pri utilo kaj uzo de Esperanto, pri enkonduko de la internacia lingvo en lernejojn. Je kandidatiĝo por subvencioj kaj partopreno en internaciaj projektoj tre helpas nin, kiam ni povas vidigi la statistikaĵojn pri la mondvasta instruado de Esperanto. Tion ni povas fari nur se la gvidantoj de la kursoj registras siajn agadojn....
Prezento de la nova ekzamennivelo C2
Kategorio: Edukado; Dato: 2021-07-19 16:07:28
La 19an de julio okazis grava prelego pri la nova ekzamennivelo C2.
Katalin Kováts, redaktoro de la retejo edukado.net, nome de la C2-teamo de la paĝaro,
unuan fojon prezentis la rezulton de plurmonata faka laboro, kies celo estis ellabori kaj baldaŭ lanĉi la C2-ekzamennivelon.
La C2-teamon konsistigas kvar hungaraj virinoj (!), fakuloj pri lingvotestado: Márta Kovács, Zsófia Kóródy, Pálma Csiszár kaj Katalin Kováts mem. Fakte, ili estas la ellaborintoj kaj realigintoj ankaŭ de la ĝisnunaj KER-ekzamenoj. La teamo analizis kaj komparis plurcent paĝojn, rilatajn al la plej...