Novaĵoj
Nova Koresponda Servo - klarigoj, konsiloj
Kategorio: Edukado; Dato: 2010-09-17 12:12:28
Je nia granda ĝojo ni suckesis savi la enhavon ankaŭ de la Koresponda Servo , sekve ankaŭ ĝi funkcios ekde la malfermo de la paĝaro.
Estas tamen diferencoj en la uzo kaj servoj kompare al la malnova KS. Bonvolu legi la subajn klarigojn pri tio.
La anoncoj daŭre estas libere videblaj por ajna vizitanto , krom la indikitaj profiloj de la membroj.
Enmeti novan anoncon rajtas nur enskribiĝintaj kaj ensalutintaj membroj . Tiuj, ĉe...
Ensaluto, redaktado de personaj informoj
Kategorio: Edukado; Dato: 2010-09-13 15:15:57
Antaŭ ol vi komencas ekuzi la novan paĝaron estus utile konscii pri kelkaj gravaj farendaĵoj.
Dum la rekonstruo pro la rigideco de la antaŭaj programistoj ni ne havis plenan aliron al la datumbazo, tial multajn informojn ni nur tra komplikaj manieroj aŭ tute mane devis transmeti. Tio povis kaŭzi erarojn, mankojn.
Ensaluto, aktivigo de via statuso: La nova retejo estas pli sekura, pli "kaŝema" ankaŭ pri la personaj datumoj kaj pli rigora rilate la ensalutajn postulojn. Tial el la 2200 membroj nur ĉ. 1500 transiris senprobleme la novan...
Kelkaj instruoj pri la forumo
Kategorio: Edukado; Dato: 2010-09-13 15:12:09
La forumo en la nova retejo havas alian strukturon kaj aliajn funkciojn ol havis la malova. De tiuj ŝanĝoj ni esperas, ke sur tiu platformo ekestu aktiva, enhavoriĉa kunlaboro kaj komunikiĝo inter la membroj.
La ĉefajn partojn konsistigas dekoj da temoj, kiuj pludividiĝas je fadenoj. La enhavon de la forumo ĉiuj vizitantoj povas legi, sed aldoni enskribon kaj lasi mesaĝon povas nur ensalutintaj membroj.
Unue ni konsilas al vi trastudi la ĉefajn temojn, vidi iliajn fadenojn kaj kuraĝe ekprovi aldoni komenton ien, kie vi havas dirindaĵon.
Eblos lanĉi novajn...
Kie troveblas la materialoj?
Kategorio: Edukado; Dato: 2010-09-13 15:11:43
Ni bone komprenas, ke por la uzantoj, kiuj alkutimĝis al la uzo de la malnova retejo necesos tempo pro orientiĝi, retrovi la aferojn, kies lokon ili jam parkere sciis.
Por helpi en tio ni ĉi-sube indikos kelkajn gravajn ŝanĝojn kaj petas vin sekvi la vojon, ofte viziti la paĝaron kaj lerni la novajn itinerojn kaj lokojn.
La sekcio Instrumaterialoj entenas nun la enhavon de la malnovaj Lerniloteko , Metiejo kaj Monda Mozaiko .
Se vi...
Heidi en Indonezio: Aĉeteblas la subten-filmo
Kategorio: Edukado; Dato: 2010-06-10 09:51:21
Ni jam plurfoje informis vin pri la instruvojaĝo de Heidi Goes en Indonezio.
Nun pretiĝis kaj mendeblas la filmo per kies aĉeto vi povas subteni ŝian indonezian agadon kaj ebligi al indonezianoj lerni Esperanton kaj superi la novtipajn KER-ekzamenojn en oktobro 2010. Heidi Goes en novembro 2009 pasigis 18 tagojn en Indonezio, dum kiuj ŝi faris esplorlaboron pri la tiea movado kaj gvidis dekon da kursoj en pluraj urboj al preskaŭ 500 lernantoj.
En la intervjufilmo, Katalin, kiu flanke de edukado.net helpis prepari la metodikan parton de la instruvojaĝo, parolas kun Heidi...