Novaĵoj

Novaj premiitoj en la Panteono

Kategorio: Edukado; Dato: 2021-12-14 21:36:55

Okaze de la 20a, jubilea datreveno de Edukado.net ni kun ĝojo diskonigas la nomojn kaj vivresumojn de la naŭ kolegoj, kiujn ni ĉi-jare, laŭ la tradicio, enirigas en nian Panteonon. Ni elektis ilin pro diversaj kialoj, valorigante foje multjardekan agadon, foje eksterordinarajn atingaĵojn, faritajn lastatempe por nia komunumo. Nia speciala intereso iris ĉi-jare al la realigintoj de la eksterordinara Esperanto-kurso por hispanlingvanoj, en kiu plurcent novuloj lernis Esperanton danke al deko da kolegoj, kunlaborintaj por la komuna celo. Vi povas legi resumon pri ĝi ĉi tie. 

Nia redakcio kore gratulas la premiitojn kaj dankas ilin pro ilia valora kaj pormovada laboro. 

Bonan sanon kaj pluan aktivan agadon al ili ĉiuj deziras Katalin Kovats, redaktoro

Klakante al la unuopaj fotoj vi povas legi la vivresumojn kaj mem ekkoni la personojn kaj ilian agadon. Viaj komentoj, gratulovortoj kaj bondeziroj estas bonvenaj.

KER-ekzamenoj eniras novan fazon Al la listo Naskiĝtaga rendevuo

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.